UNIVERSITATO EKSTREMA
FAKULTATO PRI STULTECO

Kial ne? Se oni povas studi geografion aŭ fizikon, kial oni ne povus studi stultecon? Kial ĝi estu malpli bona ol geografio aŭ fiziko? Eble eĉ ĝi povus esti parto de tiuj. Aŭ kontraŭe... Ja profunda kono de tiu ĉi fenomeno devus esti la ĉefa prioritato por la scienco. Venis tempo por priskribi stultecon precize kaj plene, por klasifiki ĝiajn variaĵojn, por scipovi ĝin distingi kaj indiki... Tamen, ĉu tio vere eblas? Jes, tio estas ebla, kvankam sendube ne facila. Malgraŭ ĉiuj ŝajnoj, stulteco stulta ne estas. Ho, ne. Ĝi estas nekredeble ruza kaj sagaca. Tamen ĉu oni povas konsideri ruzon kaj sagacon kiel manifestojn de saĝeco, kiel iun variaĵon, tipon de saĝeco? Vere dubinda tio estas... Stulteco scipovas kamufli sin perfekte. Havas sennombrajn maskojn kaj surmetas tiujn lertege. Same lerte povas transvestiĝi. Eĉ povas ŝanĝi sian formon (korpon?), sian vizaĝon, siajn mezurojn. Multegaj strategioj. Multegaj metodoj kaŝi sin kaj fuĝi. Multegaj manieroj sinvuali. Ŝrankoj kaj tirkestoj plenaj de ĉapoj-malvidebligiloj kaj sorĉitaj ĉapeloj.... Ĉio ĉi devus esti detale esplorata kaj studata... Kaj kiaj talentoj mimikraj! Inkluzive tiun plej surprizan kaj eskvizitan kiu turmentas kaj kaosigas menson terure: jen stulteco prenas la formon de saĝeco, saĝecajn vestojn surmetas, uzas ĝian parolmanieron, ĝiajn gestojn imitas perfekte. Plidanĝerigas la situacion la fakto, ke sufiĉe ofte saĝeco sonas nekredeble simplaĉe, krude, kvazaŭ ĝi tute ne konus subtilecon; kaj kvankam saĝeco ne surmetas vestojn de stulteco, kiel stultecon ĝi estas konsiderata. Tion oni devas skribi/printi eĉ per pli etaj literoj: foje okazas, ke saĝeco estas ĝuste stulteco. Kaj ne temas pri tio, ke estas stulte esti saĝa – nu, simple, io saĝa foje estas stulta. Jen ĉio. Kiel ĉion ĉi distingi kaj disigi?

Jes, jes, ne mankas laboro. Ne mankos temoj por disertacioj, diplomaj verkoj, studoj diversaj. Kompreneble, ni plenkonscias, ke la ricevotan titolon magistro pri stulteco (aŭ doktoro pri stulteco) povas ŝajni stranga, eĉ stulta, ĉar ĝi sugestos al stultuloj, ke ili havos aferon kun iu majstro de stulteco, aŭ kun iu stultulo potenca kies stulteco estas konfirmita sigele, tamen tute ne estas tiele. Ni pensu: magistro pri geografio jen iu kiu konas geografion tre bone, sed li mem ne estas geografio. Do magistro pri stulteco ankaŭ estos nek stulteco, nek stultulo. Escepte nur se premegus lin la skalo kaj vasteco de laboro.
Kompreneble, ni povas alvoki fidindan grekan lingvon por helpi nin.
Anoisia jen stulteco. Do anoiziologio jen la scienco pri la stulteco. La magistro de anoiziologio sonas bone. Portas nek honton, nek suspekton.
Feliĉe, UE donas neniujn titolojn (tial, ke UE konsideras titolojn kiel stultecon, inter alie), do oni ne ĉagreniĝu pri la problemo.


Do, laboru! Tempo urĝas. Stulteco tute ne estas pigra, kvankam tiel povas ŝajni. Ho, ne. Kontraŭe. Stulteco estas vere diligenta. Ne paŭzas eĉ por momento. Malrapide, aŭ eble rapide, sendube konsekvence, konkeras laŭvicajn bastionojn de saĝeco. Ni devas mobilizi nin, defendi kaj kontraŭataki.
Jen la listo de proponataj lekcioj kaj prelegoj:


La origino de stulteco

Stulteco, kio tio estas?

Kial la mondo estas stulta?

Ĉu Liberlando estas stulta, kaj se jes - kial?

(Ne)banaleco de stulteco

Tipologio de stulteco


Kiel mezuri stultecon?

Metodoj disvastigi stultecon


La ŝoka kariero de stulteco

Por kio oni bezonas stultecon

Kiel detekti stultecon?
 

Se temas pri ekzercoj praktikaj.... plej probable ili fokusiĝos je la provo konstrui la detektilon de stulteco.

<<<