Por kio oni bezonas stultecon


La demando, se ĝi estas la demando, ja mankas signo demanda, ŝajnas tute malbezona.

Stulteco estas. Ĝuste estas. Ekzistas. Montoj ankaŭ estas. Jen ĉio. Montoj estas kaj neniu demandas por kio ili estas. Tamen oni ne devas kaŝi la fakton, ke sufiĉe multaj homoj, nedemandataj, volonte dirus, ke montoj estas nur por ke homoj povus grimpi ilin aŭ de ili skii.

Aero ankaŭ estas. Ni spiras pere de aero. Aero ne ekzistas por ke ni spiru, kvankam estas malfacile nei la fakton, ke ni ĝin bezonas por vivi. Ĝi povus ne esti, ne ekzisti, sed ĝi estas, kaj se ĝi estas, estas utila. Ĉio kio estas, kio ekzistas, havas iun funkcion kaj ĉio estas bezonata por io de iu aŭ io, estas uzata por io de iu aŭ io, kvankam nenio estas bezonata de si mem kaj por si mem.

Stulteco estas same kiel aero estas. Estas do estas. Neniu scias por kio ĝi estas kaj mankas senco demandi pri tio, sed se ĝi estas, tiam povas esti iel uzebla. Ni spiras pere de stulteco same kiel pere de aero. Ni sufokiĝus se mankus stulteco.

Skutilo ankaŭ estas. Sed alie ol aero. Maleblas diri, ke la skutilo estas, ĝuste estas, ekzistas. Estado de skutilo estas alia ol estado de aero.

La skutilo ebligas rapidan translokiĝadon, por tio ĝi estis farita (kvankam oni povas farbi ĝin nigre aŭ blue aŭ ajnkolore, pendigi survande kaj admiri kvazaŭ iu mistera hieroglifo de maltera civilizacio) sed ĝi estas danĝera, nestabila, renversebla. La skutilo helpas antaŭi tiujn kiuj ne havas skutilojn. La skutilo donas al ni avantaĝon kontraŭ aliuloj.

Saĝeco ebligas pli rapidan pensadon, do ĝi donas al la saĝaj avantaĝon, ĉar ili povas antaŭi aliulojn (kvankam oni povas admiri ĝin nur pro la beleco de konkludado kaj rava ludo de vortoj, pro intelekta aromo) sed ĝi estas danĝera, nestabila, renversebla.

Ni devus strebi al saĝeco. Tamen ni ne strebas.

Ĉiuj volas havi skutilojn kaj esti pli rapidaj ol aliuloj, dum ne ĉiuj volas esti pli saĝaj.

Neniam ja estas tiele kiel devus esti.

Stulteco donas al ni avantaĝon. Ĝi estas sekura kaj stabila. Stultuloj vivas pli bone ol saĝuloj. Ni bezonas stultecon, ĉar ĝi donas al ni avantaĝon kontraŭ saĝuloj al kiuj ŝajnas ke antaŭas ĉiujn. Diversaĵoj ŝajnas al saĝuloj, dum stultuloj scias kion scias kaj pro tio sukcesas.

Se saĝeco vere donus al ni avantaĝon, tiam stultuloj jam formortis antaŭ longe, kaj ili estas pli kaj pli multaj. Ili multobliĝas kaj multobliĝas. Sen la bezono. Kion oni, verŝajne, ne devus fari. Sed tion oni devus scii.


<<<