Ĉu Liberlando estas stulta, kaj se jes – kial?

Se la mondo estas stulta, kaj almenaŭ al stulteco proksimiĝas, kia estas Liberlando? Ĉu ankaŭ stulta? Ĉu proksimiĝas al stulteco? Aŭ eble ĝi estas la insuleto de saĝeco sur la oceano de monda stulteco?

La sistemo ŝajnas tre stabila. Bone organizita. Ege ordigita. Ĉiu ekrano zorge komponita, ĉiu ero profunde pripensita. Sed tiuj bone komponitaj ekranoj, tiuj profunde pripensitaj elementoj estas pli kaj pli multaj. Ili alvenas malrapide, multobliĝas malhaste, sed daŭre aperas. La nombro da ili kreskas. Ankaŭ la nombro da ligiloj kreskas. La reto kiun ili kreas plikomplikiĝas, oni povas pli kaj pli facile malorientiĝi, perdiĝi. Okazas la samo kio okazas enkaze de urbo. Oni malpli facile perdas sin en urbeto ol en urbego. Ĉu tio signifas, ke la nivelo de malordo estas pli alta en urbego ol en urbeto? Ho ne. Eta, poŝa vortaro estas ordigita same bone kiel granda vortarego por kiu ne estas sufiĉe da loko eĉ en la plej granda poŝo, kaj eĉ se oni iel enpuŝus ĝin tie, la poŝo tutcerte forŝiriĝus pro ĝia pezo. Vastega Liberlando ne estas malpli ordigita ol eta Liberlando – la nivelo de ordo estas ambaŭkaze la sama, tamen vasteco donas impreson de pli kaj pli granda kaoso, samkiel granda vortaro ŝajnas pli komplika, ĉar pro multegaj terminoj, eksplikoj kaj ekzemploj oni povas trovi iun vorton malpli facile; en malgranda vortaro oni eble ne trovus ĝin, sed pro malpli granda nombro da vortoj oni ne trovus ĝin pli rapide ol trovus en la granda.


Do, jen la nivelo de ordo atestus pri la saĝeco de Liberlando. Plie, atestus pri tio kvanto da energio uzita por krei kaj subteni tian ordigitan sistemon. Sed jen io interesa: ju pli vasta estas la sistemo, des pli da energio ĝi bezonas por teni la saman nivelon de ordo. Ĉu tio signifus, ke ju pli vasta Liberlando des pli ordigita ĝi devus esti? Kaj se ĝi jam atingis la plej altan nivelon de ordo? Kio okazos tiam? La neevitebla stultiĝado? Nehaltebla rulado en la abismon de malsaĝeco? Ĉu tiele aŭ alie tio okazas? Kiam io estas tro granda, ĝi devas diseriĝi, dispecetiĝi, malintegriĝi..... Ĉu ĉio devas kreski kaj pligrandiĝi? Ĉu ĉio strebas al pligrandeco? La plimulto da urbetoj ne pligrandiĝas. Multaj eĉ malpligrandiĝas, plietiĝas, kuntiriĝas. Kaj kiam ili kuntiriĝas, kiam domoj, stratoj kaj placoj malplinombriĝas, ĉu tiam ili, la urbetoj, iĝas pli ordigitaj? Ne, kvankam oni vagas tra ili pli facile. Ĝis ili fine malaperos kaj oni ne povos vagi tra ili. Sed oni povos vagi tra spaco kiun ili okupis kaj kiu nun estos libera.


Tre komplika tio estas kaj ne proksimigas nin al la respondo.

Ja ne estas tiele, ke ĉio kio estas ordigita tuj estas saĝa, dum ĉio malordigita, puŝita en kaoson, tuj estas stulta. Oni bone scias, ke ordo povas esti esence, en sia naturo, pli kaosa ol kaoso (do nur ŝajna), simile al kaoso kiu povas esti pli ordigita ol ordo (do ŝajna). Plie, stulteco ŝatas kamufli sin, tiam ĝi prenas la formon tre ordigitan, kiu bezonas multe da energio por esti kreita kaj subtenita. Saĝeco povas imiti stultecon – generi balbuton speciale kaj cele ne estas facile, ho ne! imiti balbutadon estas malpli facile ol balbuti nature kaj bezonas penegan laboron.

Nun ĉio estas eĉ pli komplika, kaj ni daŭre ne scias kion respondi. Certa estas nur tio, ke Liberlando iam degeneros, kio ne nepre devas signifi stultiĝadon. Sed eĉ se estas tiele kaj ne povas esti alie, ni daŭre ne scias, ĉu estos degeneranta saĝeco aŭ stulteco. Ĉu Liberlando neeviteble ŝovos sin de saĝeco al stulteco, aŭ de stulteco al pli granda stulteco. Kompreneble, oni devus ankaŭ prikonsideri ĉiujn etapojn interajn.


Se ni ne scias ĉu Liberlando estas stulta ĉu ne, ni ne povas respondi la duan parton de la demando: kial ĝi estas (aŭ ne estas) stulta.


Ni povus provi respondi la demandon kial ni tion ne scias. Jen vere interesa demando. Des pli, ke ni povas pliatrakciigi ĝin per ĝeneraligo. Kiel okazas, ke estas malfacile taksi ĉu tio kion ni faras estas stulta aŭ saĝa? Kial ni ne povas scii ĉu ni estas stultaj aŭ saĝaj?


<<<