(Ne)Banaleco de stulteco


Oni konsideras stultecon kiel nebanalan, ĉar ĝi havas neniujn restriktojn, neniujn limojn. Stulteco estas senlima kaj senlimeco favoras folaĵojn.

Oni konsideras saĝecon kiel banalan, ĉar ĝi devas obei diversajn regulojn kaj leĝojn, ekzemple de logiko kaj de Naturo. Saĝeco havas limojn kaj limoj favoras frenezon.
Frenezo de saĝeco kaj folaĵoj de stulteco jen iu alia tre interesa temo, vere konsiderinda.

La perspektivo de nebanaleco plialtigas allogecon de stulteco. Tial stulteco allogas multajn homojn.

La perspektivo de banaleco malplialtigas allogecon de saĝeco. Tial saĝeco mallogas multajn homojn.

Banaleco havas multajn diversajn trajtojn. Ne ĉiuj estas malbonaj. Iuj estas sufiĉe bonaj.

Bonaj trajtoj de banaleco estas malpli multaj ol malbonaj, pro tio oni konsideras banalecon kiel pli malbonan ol bonan.

Banaleco ne ravas. Ne terurigas. Ne generas ekstremajn sentojn. Ne provokas ekstremajn opiniojn.

Banaleco estas do senkaraktera, tepida, kaj pro tio teda, ĉar la bone konata banalaĵo diras, ke tio kio estas tepida estas teda.

Banaleco ne frapas okulojn, kvankam ni troigus verkante, ke ĝi estas nerimarkebla.

Verŝajne banaleco volus esti nerimarkebla, ĉar tiam ĝi ne hontus sin mem, sed tiom bone ne estas. Estas tro multe da banaleco, por ke ĝi povu sin kaŝi, sed sufiĉe multe por ke ĝi enfoniĝu... En kia fono? Kio povus esti kaj kio estas la fono por banaleco? Jen tre nebanala demando.

Banaleco povas esti ankaŭ fascina. Ne nur kiel la fenomeno. Ĉiu fenomeno estas fascina ne nur por scienculo kiu ĝuste pri tiu fenomeno okupas sin. La fenomeno estas fascina mem. Fascinanta estas aperado de la fenomeno.

Banaleco estas bazita sur ripetebleco kaj antaŭvidebleco. Tial ĝi naskas la senton de stabileco kaj sekureco. Ĝuste tio estas bona en banaleco. Banale fascinaj agoj kaj iliaj fascine banalaj rezultoj.

Por kio verku tiom pri banaleco. Ja ĉiuj scias pri kio temas. Ĉiu ja volus esti nebanala. Ĉiu konsideras sin, kaŝe aŭ malkaŝe, nebanalan. Tamen oni scias, ke tiel ne estas. Ĉiu volus esti samtempe malsama kaj sama kiel ĉiuj aliaj.

Ĉu nebanaleco de stulteco egalas kaj samsignifas banalecon de saĝeco?

Se stulteco estas malo de saĝeco, tiam ĉiuj atributoj de stulteco devus esti maloj de atributoj de saĝeco, ĉu ne? Ĉu tio estas banale simpla, ĉu tamen iom nebanale komplika? La respondo estas banale simpla: tio estas iom nebanale komplika.

Akiri saĝon, aŭ iĝi saĝa, estas penega procezo. Trejni la menson estas same pena kiel trejni la korpon. Se ni trejnas regule, ni povas atendi rezultojn. La rezultoj estas prognozeblaj, atendeblaj. La rezultoj aperos, sendube, sed oni ne scias kiaj. Atendeblaj kaj atendataj estas ankaŭ neantaŭvideblaj malkovroj kaj surprizaj efikoj. Atendata kaj prognozebla estas ankaŭ manko de atendataj kaj surprizaj rezultoj kaj malkovroj. Kaj tio estas tre banala. Simple, io tia okazas de tempo al tempo. Nebanalaj estas nur la rezultoj mem. Ni ne konas la rezulton de ekvacio kiam ni komencas la kalkuladon. Se ni konus ĝin, ni ne devus kalkuli. Kaj tio signifas, ke banaleco de saĝeco estas tute nebanala.

Stulteco estas neantaŭvidebla. Stulteco surprizas. Malpermesas enui. Emociigas nin. Ne bezonas penegan trejnadon. Estas spontana, kaj spontanecon oni tre respektas, speciale spontanecon simulatan.

Stulteco estas bravega. Kaj brila. Brilanta. Scipovas ravi. Sorĉumi. Turni la kapon. Blindumi. Blindigi. Kaj tiel plu. Plua listigado ne havas sencon. Jen la lekcio ne la listo.

Surpriza estas tio, ke la rezultoj de stultaj agoj estas facile prognozeblaj kaj antaŭvideblaj. Estas sciataj antaŭe.

Stulteco estas treege banala en sia nebanaleco. Ĝia neantaŭvidebleco estas antaŭvidebla. Ĝiaj folaĵoj estas tedaj, ĉar mirege similaj unu al alia, kvankam al ĉiuj ŝajnas, ke ilia unikeco estas nerefutebla kaj skematismo tute nerimarkebla. La intervalo de ekstremoj kie stulteco movas sin estas mirege streta.

Ŝajna estas nebanaleco de stulteco.

Ĉu tio signifas, ke banaleco de saĝeco estas neŝajna? Ne, tio signifas, ke banaleco de saĝeco estas ŝajna.

Se stulteco estus nebanala, ĉu tiam tio kio estas nebanala estus stulta?

Se saĝeco estus banala, ĉu tiam tio kio estas banala estus saĝa?

Jen nebanalaj demandoj.

Ni memoru, ke unu el multaj trajtoj de stulteco estas komuneco, eĉ ĉieesto. Kaj unu el la trajtoj de nebanaleco estas nekomuneco, aŭ malofteco, rareco. Kio evidente kontraŭas la fakton de komuna karaktero de stulteco kaj nekomuna karaktero de saĝeco.

Malgraŭ ĉiuj ŝajnoj jen saĝeco estas nebanala.

Vi volas esti nebanala? Estu saĝa.

Tamen atentu. Danĝera tio estas. Se vi volas senti vin sekura, estu banale nebanala en via stulteco.


Lastatempe mi tralegis la libron verkitan antaŭ ducent jaroj. Ĝi estas unu el la komencaj partoj de la giganta ciklo pri kiu l'aŭtoro pensis, ke ĝi prezentos tutan socion de liaj epoko kaj lando (kompreneble aliaj landoj bezonus iom alian prezentadon, kvankam diferencoj tuŝus nur vere surfacaj aferoj). Mi ne scias ĉu mi tralegos la tutan verkaĵon. Mi ne scias ĉu mia vivo sufiĉos. Des pli ke ĝi ne estas la unika tiutipa romanaro – l'aliaj ankaŭ legindas. Li ne estis la unu verkisto kiu ekdeziris priskribi ĉion. Li iom plifaciligis la monstran taskon reduktante la priskribon al mondo homa, kiu ja estas nur parteto de la mondo tera, kiu ja estas nur parteto de la universo... Sed ne pri tio ni lekciu nun, kvankam la problemo ne estas tiom distanca de niaj konsideraĵoj kiom ĝi povus ŝajni. La libro miksas en si la realismon kun fantasto. Nenio mava tio estas, ja fantaziado estas grava kaj granda parto de la homa mondo sendepende de tempo kaj loko.
La historio estas sufiĉe simpla, nu, banala, arketipa, ĉar trovebla en diversaj variantoj en multaj aliaj libroj, fabeloj kaj rakontoj verkitaj kaj verkotaj en diversaj epokoj. Ne prikovros tiun banalecon la virtuoza stilo de l'aŭtoro, granda majstro de literaturo, eble iom tro abunda kaj floroza por niaj nunaj gustoj. Tamen ne pri la stilo temas. Nek pri la intrigo. Nek pri la galerio de karakteroj. Nek pri la profunda analizo de sociaj rilatoj kaj homa psiko. Pri io tute alia temas. Pri iu detalo ŝajne negrava, sensignifa. Jen iu junulo, bonege edukita, preta eĉ sin dediĉi al scienco (tri jarojn el dudek kelkaj kiuj travivis li perdis por verki la grandan filozofian traktaton titolitan "La teorio de volo"), sed mergita ĝis pintoj de haroj en banale stultaj kaj ordinaregaj ekstravagancoj de junaĝo, neatendite kaj surprize ekhavas iun magian talismanon. Ĝi estas peco de ledo nomata ŝagrino, kun longa frazo kaligrafita sur ĝi kiu konstatas, ke iu kiu akceptos la kondiĉojn ĉi tie prezentitajn akiros la potencon realigi ĉiujn siajn dezirojn. Tamen ciu realigita deziro kaŭzos, ke la ledo kuntiriĝos kaj kune kun tiu mallongiĝos la vivo de posedanto. Do klasika, tipa, banala diabla pakto. Kompreneble la junulo primokas la admonojn de maljuna antikvisto kaj prenas la ledon. Tamen tute surprize la ledo plenumas lian unuan laŭte elparolitan deziron. Oni facile konjektas, ke temas pri mono. Des pli facile, ke la heroo povruliĝis kaj eĉ volis morti sin saltante de ponto en riveron kiam li perdis lastan taleron en la fiaĉa hazardejo. Nun, dum unu momento, li iĝas nekredeble riĉa. Fabele riĉa. Banale riĉa. Sciiĝinte pri la terura potenco de la ledo, kaj krome pri sia malbenita sorto, li malliberigas sin mem en sia palaco kaj forigas ĉiujn dezirojn. Jen ege interesa motivo. Ŝajnus nebanala. Por ke li volu nenion, li komponas precizan, detalplenan horaron por la servantaro; tiam ĉiuj scias kion fari kaj ne devas demandi lin, dum li ne devas respondi kaj doni ordonojn kiujn povus enhavi eĉ ombron de deziro (ekzemple hodiaŭ mi volus tagmanĝi la supon kankran). Kaj ĉi tie ni tuŝas la kernon de problemo. Oni povus atendi, ke la homo kiu perdis tri jarojn por verki la filozofian traktategon, estu multe pli prudenta (saĝa) – escepte nur se ni konsiderus lian konduton kiel praktikan aspekton de lia batalo kontraŭ l'ideo de volo, nome ekzercadon. Tamen iu kun tiel bone trejnita intelekto, sciante ke ĝia areo kaj longeco de lia vivo estas nerompeble ligitaj, devus ŝaki la ledon pere de jena peto: "Kara ledo, mi deziras, ke vi ŝrumpu neniam". Tia konduto estus multe malpli banala. Eĉ nebanala. Nebanale saĝa. Ankaŭ pli eleganta ol banala postulo: "faru min senmorta, faru ke mi vivos eterne".

Nu, denove venkis banaleco kaj stulteco. Nia heroo denove ĵetas sin en la kirlon de amo, ĉi foje reciproka, kiu ne savas lin, sed dronigas, ĉar deziroj multobliĝas. La ŝlimoza menso jam ne scipovas pensi klare. Dubindas, ke ĝi iam ajn scipovis tion.

La fino de rakonto estas banala kaj antaŭvidebla – alia estus pura fantaziaĵo havanta nenion komunan kun alegorio, simboleco aŭ grotesko. Tamen l'aŭtoro ne kulpas pri tio. Li ja volis priskribi la mondon tian kia ĝi vere estas.




<<<