Kial la mondo estas stulta?

Jen ege interesa demando, sed ĉu saĝa?

Ĉu havas sencon doni atributojn al demandoj? Demandoj estas demandoj kaj sendepende de tio kia la demando estas oni devas respondi. Iuj protestos. Indignos. Stultajn demandojn oni ne bezonas respondi! Sed kial? Ĉar la respondo ankaŭ estos stulta? Oni ne pravas. La respondo povas esti saĝa. Kvalito, karaktero, nivelo de respondo ne dependas de demando. Eĉ la plej stultajn demandojn oni povas respondi saĝe. Eĉ la plej sensencajn demandojn oni povas respondi sencoplene kaj prudente. Same kiel oni povas respondi absurde al plej logika demando.


Iam, dum la leciono de biologio, la instruistino, plenaĝa kaj vere sperta, kiun la lernantoj moknomis Plasmo (kial, oni ne scias; ne pro ŝia figuro, ĉar la sinjorino ne estis dikega kaj ŝia korpo ne rampis diversdirekten kiel pseudopodioj – vere, la vasteco de stulteco de lernantoj estas senlima) metis tian tre simplan, ege logikan kaj sencoplenan demandon: Kio ligas cerbajn hemisferojn? Ĝin devis respondi la lernantino kiu distingiĝis de aliaj lernantinoj per abunda, densa rufa hararo, vangoruĝo sur bela vizaĝo delikate lentuga, kaj per bovinaj okuloj. Ŝi ekstaris, iom necerte, hezite kaj komencis malespere ruli tiujn grandajn brilantajn okulojn ĉirkaŭe, forte apogante sin sur la benko, kvazaŭ ŝi tuj falontus planken mortigita per mistera malpovo. Tamen la klaso restis silenta atente gardata de la instruistino. La belulino ne povis muti plu kaj fulme iluminita, kio forviŝis la sulketon de medito el ŝia frunto, ekparolis: La intestoj. . . . . . . . Aŭ eble ekflustris? Ne. Mi sidis kelkajn benkojn malantaŭ ŝi kaj mi aŭdis la respondon bone.


Antaŭ ol ni donos stultan aŭ saĝan, logikan aŭ absurdan, sencoplenan aŭ sensencan, aŭ ian-ajn respondon, ni devas bone kompreni la demandon. La demando kio ligas cerbajn hemisferojn? enhavis nenion trompeman kaj neklaran (nek speciale nek hazarde). La demando kial la mondo estas stulta jam ne estas tiel evidenta kaj senduba. Antaŭ ĉio pro tio, ke ne evidenta, ne senduba, ne unusignifa estas la vorto kial. Kial indikas ambaŭ kaŭzon kaj celon. Certe, pli kaŭzon ol celon. Tamen kaŭzo iun celon ankaŭ enhavas. Se ni volus evidente kaj unusignife demandi pri la celo, tiam ni demandus: Por kio la mondo estas stulta? aŭ tute rekte Kiucele la mondo estas stulta? Uzinte la vorton kial ni koncentras nian intereson je kaŭzo. Kio kaŭzas, kio faras, ke la mondo estas stulta – ĝuste tion ni volas scii.


Ni haltos por momento ĉe la demando pri celo. Tiaj demandoj ŝajnas unusugnifaj, sed laŭnature estas multsignifaj, ŝajnas simplaj kaj rektaj – laŭnature estas taŭzitaj, malrektaj, alportas respondojn prefere malklarigantajn ol klarigantajn. Ekzemple: Por kio vi ŝaltis la lampon? Por ke estu hele (konjekte: kaj mi povu legi libron). Simple, ĉu ne? Neniuj duboj pri celeco de nia agado. Sed la demando Por kio la suno brilas? estas dubenda. Tre. Ege. Ja la suno ne brilas por ke mi povu legi libron. Eĉ ne por ke la tero varmiĝu kaj herboj povu kreski. La suno brilas – jen ĉio. Brilado de la suno ne estas agado cela. Sed ĝi estas kaŭzo de multegaj aĵoj kaj aferoj. Kompreneble, plimulto da homoj (mi timas ke ega plimulto) obstine asertos, ke la suno tamen brilas por io. Ĉar ĉio devas havi iun kaj ian celon. Sencelecon ili simple ne povas imagi. Senceleco estas neimagebla. Estas abismo pli terura ol infero. Manko de celo samas je la morto, malestado, plej hida sensenco. Ja ĉio kion ili faras dum ilia vivo, estas farata por io. Tiele ili pensas. Prefere ne pensas, ĉar se ili pensus, se ili pli atente observus tion kion ili faras, montriĝus, ke multegaj aferoj estas simple por nenio.... Tamen ni lasu tion. Ni ne okupiĝu pri la celo, se la demando kiun ni devas respondi, pri celo ne temas.


La sekva vorto kiu komplikas la demandon estas la vorto mondo. Ne estas klare pri kia kaj kiu mondo temas. Ĉu ĝenerale pri la mondo? Ĉu pri iu konkreta, specifa mondo? Se temus pri iu specifa mondo, ekzemple pri la homa, tiam doni al ĝi tian atributon ne estus sensenca. Se la homo povas konduti, agi stulte, esti stulta, do ankaŭ tio kion li kreas kaj produktas pere de sia konduto kaj agado povas esti stulta. Tamen se temus pri la mondo komprenata kiel nia planedo, aŭ nur biosfero, l'afero ne estas same simpla. Nu, sufiĉus rigardi tra fenestro – sed ĉu vere sufiĉus? Kaj se la vorto mondo indikus universon, la kosmon, tiam l'afero estas ege komplika. Nu, sufiĉus rigardi la steloplenan ĉielon – tamen ĉu vere sufiĉus? Ne sufiĉus, ekzemple, konstati, ke la suno brilanta sencele estas stulta, ĉar tiam ni konstatus, ke manko de la celo estas stulteco, do la celo estas saĝeco, dum vere multe indikas, ke estas ĝuste kontraŭe.


Aldona komplikaĵo konsistas en tio, ke ne estas sufiĉe klare ĉu stulteco povas esti parto de saĝeco kaj kontraŭe. Ekzemple: se la mondo homa estas stulta kaj se ĝi estas parto de la mondo tera (kaj de kosmo), ĉu la mondo tera (kaj kosmo) povas esti saĝa enhavante la homan stultecon? Aŭ: ĉu la homa stulteco estas parto de saĝeco de la universo? Kompare kun la vasteco de universo la stulta homa mondo estas valoro tiom malgranda, ke sensignifa, neglektebla. Tiele ŝajnas ĝis kiam ni rememoros kiel trudema kaj ĝenanta estas grajno de sablo en la ŝuo. Estas bone rememori ankaŭ, ke la guto de veneno verŝita en oceanon kaŭzos neniun efekton, dum ĝi povas bone detrui sangon de delfeno..... Interese: la situacio kontraŭa, aŭ la guto de homa saĝeco en la stulta universo, havus tute samajn, ne kontraŭajn, konsekvencojn. Plusoj kaj minusoj tute ne gravas.


Denove ni malproksimiĝis de nia demando. Ni ne permesu, ke perfidaj fluoj kaptu nin.


Premisu do, ke la mondo (iu-ajn) tamen estas stulta kaj finfine ekprovu respondi la demandon (ne forgesante la dubojn supre menciitajn).


Estas bone konata fakto, ke ĉiu sistemo proksimiĝas al malkompono, diserigas. Energio estas necesa por subteni la sistemon. Do subteni la sistemon estas multekosta. Komponado estas pli multekosta ol malkomponado, ĉar komponado bezonas multe pli da energio ol malkomponado. Ĉiu tion scias. Ĉiu tion vidas. Ĉiu tion spertis. Tio ne bezonas priskribon, kvankam priskribindaj nuancoj sendube estus multaj. Saĝeco estas iu speco de sistemo. Konstruaĵo kiun oni devas konstrui daŭre kaj senĉese, zorgi pri ĝi, same kiel oni zorgas pri normala domo. Kaj liveri energion por ke ĝi povu funkcii. Sen energio ĝi dispecetiĝos. Diseriĝos. Malkomponiĝos. Degradiĝos..... Stultecon oni ne devas konstrui. Stulteco estas ruino. Aŭ la stato antaŭ konstruado. Antaŭ komponado. Kompreneble ruino ankaŭ estas iu sistemo. La sistemo ekstreme senorda, kun maksimuma entropio. Energio ne estas bezonata por subteni la ruinon (aŭ ĝi bezonas tre malmulte da energio). Oni ne devas zorgi la ruinon. Do, saĝeco estas multekosta – stulteco estas malmultekosta (aŭ senkosta).

Ni jam parolis, en la lekcio pri deveno de stulteco, ke ni estas stultaj kaj ni iĝas saĝaj. Estas multe pli facile stultiĝi ol saĝiĝi. Kostoj de stultiĝado estas multe malpli grandaj, ol kostoj de saĝiĝado. Tio signifas, malpli multe da energio oni bezonas por stultiĝi ol por saĝiĝi.

Tial la mondo preferas proksimiĝi al stulteco ol al saĝeco.

Denove ni revenas al la problemo kiu mondo: la mondo ĝenerala aŭ iu specifa, konkreta mondo estanta negranda (aŭ grandega) parto de la mondo ĝenerala . . . . . . . Aŭ eble iu mondo paralela? Eble ekzistas iuj aliaj dimensioj, en kiuj troviĝas aliaj mondoj, ekzemple mondoj spegulitaj inverse – tiam entropio estus mezuro de pli granda ordo, komponado estus malpli multekosta ol malkomponado, saĝeco estus pli profitodona ol stulteco....

Ni rigardas tra la fenestro. Belega, frosteta, malfruaŭtuna mateno. La streta strio de malaltaj iom nebulitaj montetoj super la malhela rubando de arbaro sube, ĉio en la reto de nigraj, grizaj kaj blankaj branĉetoj akre desegnitaj sur iom pala, tute pura ĉielo. Nu kaj? Post kelkaj horoj stulta krepusko alvenos kaj stulta frosto iĝos pli stulta.


Saĝeco estas terure banala. Kontraŭe al stulteco kiu banala ne estas. Tial stulteco estas pli alloga ol saĝeco. Ankaŭ pro aliaj aspektoj. Pro ĉiuj aspektoj. Eĉ tiu ĉi konstato estas banala.
Ĉu tio signifas, ke tio kio estas banala estas saĝa kaj tio kio estas nebanala estas stulta?

Ho, estus tro simple, ke estus tiele. Tro banale. Banale simple.


<<<