Kiel mezuri stultecon?

Dio zorgas pri la stultuloj. Aŭdinte tion sinjoro Iu, homo mezaĝa, sufiĉe riĉa, decidis kontroli ĉu vere estas tiele. Li grimpiris la unuan etaĝon kaj saltis tra la fenestro sur la straton. Li rompis la piedon kaj iom vundiĝis. Kontenta li sopiris: Nu, vere, ne estas malbone.

Tiun ĉi ŝercon, vere malnovan (kun longa barbo oni diras en iu lando forekrana), oni rakontis en diversaj variantoj naciaj kio tute ne gravas. Stulteco ne havas naciecon, kvankam nacioj, kompreneble, pensas alie – ĉiu nacio konsideras sin kiel saĝan kaj ĉiujn aliajn kiel stultajn. Neniu nacio konsideras la nocion de nacieco kiel simptomon de stulteco per kio ĝi konfirmegas sian propran stultecon kaj ne devas grimpi la unuan etaĝon por salti tra fenestro.
Malgraŭ tio sinjoro Iu ne devus esti kontenta. Ja la provo mem ne atestas bone pri li. Iom moderigas lian bildon la fakto, ke li grimpis la unuan etaĝon. Tamen ne estas facile konstati ĉu tio estis nur la momenta fulmo de saĝeco, aŭ prefere la rezulton de reago de instinkto memkonserva, kiu estante la ilo senpensa ne devus aparteni al l'areo de saĝeco. Kaj ĉi tie ekaperas duboj. Foje senpenseco montriĝas pli prudenta ol penseco. Oni ja ne povas konsideri l'agadon de sinjoro Iu kiel tute senpensa – kontraŭe, ĝi estis zorge pripensita. Escepte de la numero de l'etaĝo. Oni ne scias ĉu elekto de la unua estis la rezulto de intelekta spekulado aŭ tiu fama, profunde aŭtomatigita mekanismo kiu provas malŝalti la menson, aŭ preterpasi ĝin, kiam tiu komencas strebi senkonscie abismon tute konvinkita, ke kondutas ĝuste, ĉar faris ĝustan elekton. Tio ne estas tute nelogika, ke senpenseco estas parto de saĝeco, dum penseco gaje kaj volonte apogas stultecon.

La ŝerco rakontita supre estas nur la vastigita varianto de la simpla diraĵo: la stultulo estas bonŝanca. Ankaŭ ĉi tie oni devas atenti pri la fakto, ke ega plimulto da homoj ne estas bonŝanca. Pruvas tion la eteta kvanto da gajnantaj en loterio kompare kun la treega nombro da tiuj kiuj ludas. Tamen la malgajnantoj estas nek feliĉaj nek kontentaj, kaj ili devus esti tiaj, ĉar laŭ vere simpla maniero ili pruvis, ke ne estas stultaj (kio ne samas ke ili estas saĝaj, ho ne, tio estus tro simpla, tio estus simplaĉa, kaj la mondo ne estas tiome simpla, kvankam l'aspekto de simplaĉeco ne estas al ĝi nekonata). La malgajnantoj tion ne atentas kaj ĉi-maniere ne konfirmas, ke ili ne estas stultaj. Tiel perdas grandan ŝancon.

Kompreneble, esti bonŝanca jen io tute alia ol esti feliĉa. Ĉiuj scias tre bone, ke homoj feliĉaj povas ne esti bonŝancaj, dum la malfeliĉaj povas esti bonŝancaj. Aliaj, diversaj variantoj ankaŭ eblas, kiel kutime. Nenio ja estas klara, simpla kaj senŝlima.

Ni revenu al la malnova ŝerco kaj demandu la jenan demandon: ĉu la deketaĝa konstruaĵo povus esti la mezurilo de stulteco? La malplej stultaj restas ĉe la teretaĝo, kaj la plej stultaj iras sur la tegmenton – ĉu tia skalo havas sencon? Iomgrade jes. Oni supozus, ke homoj preferus krei la skalon laŭ gajnoj loteriaj. Tia metodo estus multe malpli kruela kaj drasta, kvankam same dubinda.
La demando kiun ni ne demandis komence, sed kiu restis enpense, ne ricevis la respondon. Ni daŭre ne scias, kiel mezuri stultecon. Kaj ni tion ne scios ĝis ni ne respondos l'alian demandon: ĉŭ stulteco estas mezurebla?
Estus plej bone, se ni difinus la mezurunuon. Iun centimetron, colon, litron, metron, kvantumon da stulteco. Kio tio povus esti? La ŝerco rakontita supre sufloras, ke etaĝo. Jes. Etaĝo povus esti, se ni trovus nenion pli bonan. Tamen ĝi ne estus la fidinda kaj facile uzebla mezurunuo. Ĉefe pro sia neabstrakteco, do pro sia klopoddona ŝanĝemo. Centimetro egalas centimetron, colo egalas colon, kvantumo egalas kvantumon, etaĝo ne egalas etaĝon. Se sinjoro Iu elektus la unuan etaĝon en la malnova burĝa domego en riĉa kvartalo, li sendube montriĝus multe pli stulta, aŭ eĉ tute idiota, ol se li irus al la tipa blokdomo kie la viro iomete pli alta ol la statistikulo tuŝas la plafonon per fingropintoj sin streĉinte maksimume, dum en la malnova burĝa domo li devus uzi eskalon. Do donante la nombron de etaĝo ni devus difini ankaŭ la tipon de domo, aŭ de konstruaĵo – diversaj turoj ankaŭ havas etaĝojn. Sengravaj ne estus ankaŭ grundoj sur kiujn oni falas. Pavimo ŝajnas multe pli stulta kiel herbaro.

K
aj jen alia propono: uzi ĉi tiun lekcion kiel la mezurunuo. Interesa elekto tio estas, kvankam vere diskutebla. Ni provu kompari. Ĉi tiu homo estas kvin etaĝojn stulta – sonas sufiĉe bone. Kaj nun: ĉi tiu homo estas stulta kvazaŭ li verkus (skribus?) tri lekciojn pri mezurado de stulteco – nebone, vere nebone... tiom stulta, ke li facile verkus ses lekciojn pri mezurado de stulteco – eĉ pli nebone, vere malbone. Do, alie: tio kion li faris estas pli stulta ol verki (skribi?) tri lekciojn pri mezurado de stulteco. Sonas iom pli bone. Tamen por kio li verku (skribu?) tri samajn lekciojn? Ili devus esti samaj, ĉar se estus malsamaj, centimetro ne egalus centimetron kaj kvantumo ne egalus kvantumon, same kiel etaĝo ne egalas etaĝon, aŭ eĉ pli. Do, ne verkis (skribis?) sed reskribis (reverkis?). Ankoraŭfoje: por kio li reskribis sep fojojn tiun ĉi lekcion? Por pruvi sian stultecon, ĝuste por tio.

Tamen etaĝoj estas pli bonaj. Eble...
Ĉu saĝeco estus tiam mezurata per la kvanto de etaĝoj subteraj?

Azeno mi estas! (Azeno ne povas esti la mezurunuo, ĉar ĝi estas uzata nur singulare; neniu neniam diras: li estas sep azenojn stulta li estas stulta kiel sep azenoj.) Nu, mi probable tute eraris. Ja ĉio estas kontraŭe. Iu kiu saltinte el la deka etaĝo sur pavimon surteriĝus sen iu ajn vundo montriĝus absoluta idioto, kaj tiu kiu transformiĝus en sangoza bifsteko meritus la nomon de saĝulo...

Ho, vere facile oni povas konfuzi stultecon kun saĝeco kaj kontraŭe.


<<<