Tipologio de stulteco


Stulta kiel la ŝuo.

Oni diras tiel en iu lando, ie mezmonde aŭ randmonde, ne gravas, ja ĉiu loko same gravas. Kaj ofte oni aldonas: el la maldekstra piedo.

Tion oni povas bone kompreni, ja opozicio dekstra-maldekstra ekzistas kaj veras, ĝin oni ne povas nei. Por la dekstruloj, kiuj plimultas, ĉio estas klara kaj akceptebla, ĉar ĉiu dekstrulo scias ke la dekstra flanko superas la flankon maldekstran, do estas pli saĝa. Sed por la maldekstruloj, tio ne akcepteblas... Nu, kiel ni konstatis tio estas komprenebla, sed kial ŝuoj? Kial ne iu alia elemento de homa vesto? La ŝuo ja stulta ne estas. Kiel la ideo, ĉar iuj ŝuoj, ekzemple najloŝuoj, aspektas kaj utilas pli ol idiotece. Ĝenerale ŝuoj estas funkcioplena kaj lertega invento. Aliaj elementoj de vestaro montriĝas multe pli stultaj. Ekzemple la kravato – sendube la plej stulta, kretenega vestero iam-ajn inventita de homaro. Kompreneble, ne estis saĝe anstataŭigi la kruron per la piedo, la nuda piedo tro delikata kaj ne bone alĝustigita por paŝi sur dura kaj raspega grundo, sur glaciiĝinta neĝo – ĉu tia supozo provindas? ĉu ĝi estas la ideo kiu povas gvidi nin al sencoplena klarigo de povrega situacio de ŝuoj? Sed, aliflanke, atentu pri nekredebla, eĉ fantasta, abundo da tipoj, specoj kaj varioj de ŝuoj! La nombro ŝajnas sufiĉa, sed ĉu vere estas tia? Kaj atentu pri la insido! Vi povus pensi jene: se la ŝuo estas stulta, tiam la kontraŭo, la malo de ŝuo estas saĝa; kio estas la kontraŭo, malo de ŝuo? kompreneble la nuda piedo... Se vi pensas jene, tiam pensu ankaŭ pri la nombrego de nudpiedaj stultuloj.

Bone, la kvanto da tipoj kaj specoj de ŝuoj kirlas la kapon. Ĉu la varieco de lignaj tabuloj ankaŭ povas tion kaŭzi? Kial ni menciis lignaj tabuloj? De kie ni tiujn prenis? De iu alia lando situanta ankaŭ mezmonde aŭ randmonde, sed ie alie. Ĝuste tie oni diras: dika kiel du mallongaj tabuloj. Interese kaj strange la vorto dika ne signifas en tiu ĉi diraĵo veran dikecon sed densecon, kaj densa signifas tie ankaŭ mallerta do ankaŭ neinteligenta, stulta. Bizara tio estas, ni povus diri kaj verki, ke eĉ stulta, sed tia estas. Tamen la sekvo dika-densa-mallerta-stulta ŝajnas tute logika. Tute mallogika ŝajnas la elekto de ligna tabulo. Mallonga ligna tabulo. Du mallongaj lignaj tabuloj... Do, la ulo kiu estas dika kiel tri mallongaj lignaj tabuloj estas pli stulta ol aliulo kiu estas dika nur kiel du mallongaj tabuloj. Kaj kio okazas enkaze de du iom pli (aŭ malpli) longaj lignaj tabuloj? Kiun aspekton de stulteco koncernas la longeco de tabuloj? Interese, vere interese. Studinda kaj studenda tio estas... Sed kial lignaj tabuloj? Kial ne peco de fero aŭ ŝtona plato?... Stulte estis fortraĉi arbon, tabuligi ĝin por konstrui ŝirmejon, se oni povus kaŝi sin sub la tegmento de vastaj branĉoj – ĉu tia supozo estas sencoplena kaj indas disvolvon? Kaj pensu pri diversaj specioj de arboj kaj specoj de ligno! Pensu pri tabuloj kverkaj, piniaj, fraksenaj, aceraj, fagaj, tiliaj, betulaj, ebonaj, palisandraj, poplaj, pomujaj, prunujaj, pirujaj, baobabaj, bambuaj, kaj multaj, multaj aliaj...

Se tia listigado vin lacigis, vizitu aliaj landon, situantan ankaŭ mezmonde aŭ randmonde, sed ie alie, feliĉe ne diste, do la vojaĝo ne daŭros longe. Tie vi lernos, ke vi estas stulta kiel la poto... Kial la poto? Kial ne iu alia ilo inventita far homaro? Ja poto estas vere utilega objekto. Ĉu pro tio ke potoj helpas nin transformi nutraĵon kaj tiu transformo supoze ne estas sufiĉe saĝa?... Antaŭ ol ni okupiĝos pri tiu hipotezo, kiu ŝajnas sufiĉe stulta por lerta kaj sperta anoiziologo, ni pensu pri la granda diversevo de tipoj kaj specoj de potoj, marmitoj, kaseloroj, tasoj, bokaloj, patoj, kaj ĉiuj aliaj ujoj lignaj, metalaj, argilaj, kukurbaj, ceramikaj, porcelanaj, vitraj...

Nu, ŝajnas, ke ni devas daŭrigi nian vojaĝon. Ni devos viziti ĉiujn landojn kaj ĉiujn lingvojn ĉar probable nur tiam la listo de tipoj kaj specoj de stulteco estos plena.

Kia defio!

Kia aventuro!


<<<