La origino de stulteco

De kie devenas stulteco?

Nu, de kie? Principe, la stulteco devus ne ekzisti, devus malesti. Principe.... Tamen ĝi estas, ĝi ekzistas. Kaj fartas bone, eĉ bonege. Dum ĝi devus farti malbone. Ja ŝajnus, ke stulteco malaltigas niajn ŝancojn en la evolua vetkurado. Ju pli stulta iu estas, des malpli rapida. Ju pli stulta estaĵo, des malpli da ŝancoj por travivi ĝi havas, ĉar antaŭos kaj superos ĝin estaĵoj pli saĝaj, aŭ almenaŭ malpli stultaj. Do, stulteco ne donas profiton. Stultuloj devus ne ekzisti, devus malesti. Tamen ili estas. Ili ekzistas.

Tio signifus, ke tamen stulteco donas profiton kaj en la evolua vetkurado ĝi tute ne malvenkas. Ankaŭ ne egalvenkas. Prefere ĝi venkas. Stultuloj ja estas multe pli multnombraj ol saĝuloj. Stultulojn oni povas renkonti ĉie. Saĝulojn oni devas serĉi. La bone konata proverbo diras: oni ne semas stultulojn – ili kreskas nesemitaj.

Oni opinias, ke proverboj enhavas la saĝecon de popolo. Ŝajnas, ke tiu ĉi konvinko estas troa, ĉar ne malfacile oni povas trovi proverbojn kiuj enhavas nur iomete da saĝeco, eĉ neniom. Povas okazi, ke kiam ili estis kreataj, ili ne estis stultaj kaj tute prave priskribis la realon; ili stultiĝis poste, kiam la realo, la ĉirkaŭa mondo reala, ŝanĝis sin, kaj la proverboj ne; ili daŭre priskribas tion, kio de longe ne ekzistas, kaj homoj daŭre pensas, ke estas tiele kiele estis kaj miras kial la mondo ne konvenas al la proverboj. Tamen la proverbo citita supre ne estas stulta. Ĝi montras iun ege gravan trajton de stulteco, nome memgenezo, memnaskiĝado.


Do, ni naskiĝas stultaj. Ni vivas stultaj. Ni mortas stultaj. Por esti stulta oni ne devas peni, nek laboregi. Kontraŭe: ni ne naskiĝas saĝaj. Stultaj ni estas, saĝaj ni iĝas. Tio signifas: ni povas iĝi saĝaj, se ni penegos, se ni laboregos. Tamen oni devas memori, ke eĉ se ni iĝas saĝaj, ni ne ĉesas esti stultaj. La gajnita saĝeco estas nur iuspeca supraĵa tavolo metita sur la denaskan stultecon. Neniel ni tion eblas malhelpi. Nia stulteco ne povas esti forigita, forviŝita pere de iu magneto aŭ fortranĉita ĥirurgie.

Tio estas interesa: dum jarcentoj filozofoj kverelis kaj polemikis, ĉu homo estas nature bona, malbona, aŭ neŭtra. Neniam filozofoj kverelis kaj polemikis pri tio ĉu homo estas nature stulta aŭ saĝa. La koncepto de blanka skribtabulo, la fama tabula rasa, indikus, ke ni naskiĝas neŭtraj, nek stultaj, nek saĝaj; naskiĝinte ni komencas la procezon de saĝiĝado aŭ/kaj stultiĝado, depende de tio kian sperton kaj kian scion ni amasigas, kion ni studas kaj lernas kaj kion ne, kio estas skribata sur nia tabulo. Tamen ĉu scii-nenion, do esti la blanka skribtabulo, ne estas la simptomo de stulteco? Tio ne estas klara. La hipotezo de tabula rasa probable nenion pri tio diras, provante ruze eviti jenan insidon. Bedaŭrinde, kvankam la hipotezo estas sufiĉe fascina, ĝi montriĝas maltrafa. Aŭ ĝi bezonus gravan modifon: ni naskiĝas kiel plenplena skribtabulo, sed senfende entute kovrita, tial aspektanta kvazaŭ blanka. Dum nia vivo ni ne skribas sur ĝi, ni nur malkovras ĝin poparte. Aŭ ĝi estas nur parte plenigita, do ni ambaŭ malkovras ĝin kaj skribas sur ĝin... Nu, dirante la veron estus pli bone, se la tabulo estus kaj restus blanka, ĉar tio kion ni skribas sur ĝi ne optimismigas nin.
Se ĉiuj estaĵoj kiuj aperas en la mondo estas stultaj, kaj nur kelkaj estas saĝaj, se stulteco estas al ni donita, dum saĝecon ni devas gajni, tio signifas, ke stulteco trapenetras tutan mondon.
Universo estas stulta. Naturo estas stulta. Do oni ne povas atendi, ke ni, la veraj idoj de Naturo, estos saĝaj nature, ke ni naskiĝos saĝaj.

Kompreneble, ni estas la veraj naturidoj. La veraj idoj de Naturo. Neniu Kulturo (kiu ja ankaŭ estas kreaĵo de Naturo) helpos nin. Nei tion, konstati ke ni vivas ekster Naturo, ke ni devenas el ekstere de Naturo – jen superbaj, imponaj manifestaĵoj de nia stulteco.

Por konstati, ke la mondo estas stulta oni ne devas legi komentojn en la reto, nek ŝalti la televidon. Sufiĉas ekrigardi tra fenestro. Frenezego de la mondo povas vere kaŭzi vertiĝon.

Ĉu oni povas meti la signon de egalo inter frenezeco kaj stulteco? Tre interesa demando, kiu povus esti fascina temo de iu sekva prelego (kaj de studoj kaj esplorado).


Se la mondo estas stulta, aŭ freneza, aŭ freneza-kaj-stulta, tiam oni tuj devas demandi: kial la mondo estas stulta, kial ĝi ne estas saĝa? Ĉu tial, ke la saĝa mondo pereus tuj, simple ne povus ekzisti? Se jes, tiam la strategio de stulteco de ĝi elektita, estus la manifestaĵo de ega saĝeco. Sed ĉu vere?


Tamen eble estas tiele, ke jen ni estas stultaj kaj scipovas rimarki nur stultecon de la mondo, dum saĝeco restas kaŝita antaŭ ni? Eble stulteco estas tiu hela, videbla materio-energio kiu estas nur eta parto de la mondo, dum saĝeco estas la malhela, nevidebla materio-energio, kiu estas ĝia granda restaĵo?

Kaj se estus tiele, ĉu ne estas stulte kaŝi saĝecon?

Unue oni devas respondi la plej fundamentan demandon:
stulteco – kio ĝi estas?
Se ni ne respondos tiun ĉi demandon, tiam ĉiuj pluaj konsideradoj, kaj mi timas ke ankaŭ la ĉi-supraj, nomindos sensencaj, eĉ stultaj.


<<<