Kiel detekti stultecon


Jen la vera problemo: kiel detekti ion, kio troviĝas ĉie, estas ĉie, pri kio ĉiuj scias, kion ĉiuj renkontas kaj kontaktas, kun kio ĉiuj havas aferon, kion riproĉas unu al'alia, ĉiu al ĉiuj, kaj kion neniu povas difini, eĉ priskribi proksimume ne scipovas, kvankam listigi ĉefajn kaj kromajn trajtojn de tiu ĉi fenomeno ne estas malfacile.

Jen la tasko por plej potencaj mensoj.

Ni komparis stultecon al aero kaj la komparo estis interesa, sed ne tute trafa. Ja aero, kvankam nevidebla, estas materio, la substanco ekzistanta fizike – oni povas pesi aeron, kondensi kaj likvigi, fari je ĝi multajn diversaĵojn kiujn oni faras je aliaj substancoj tute malsimilaj eĉ malsamaj. Dum stultecon, ege simila al aero iuaspekte, oni ne povas tiel trakti. Stulteco ne likvigeblas, ĉar ne estas la substanco, tamen oni povas kondensi ĝin, eĉ pumpi ion-iun pere de ĝi, kvankam fizike stulteco ne ekzistas.

Ŝajnas, ke estus pli bone kompari stultecon al gravito. Gravito estas, ekzistas, ĉiuj scias ĝin, ĉiuj sentas ĝin, ni eĉ scipovas mezuri ĝin, kio estas multe pli malfacila enkaze de stulteco, preskaŭ malebla, sed neniu scias de kie gravito originas kaj kiel funkcias – kompreneble temas pri la praktiko; teorioj povas esti nekredeble belegaj kaj plezuraj, sed neniel rilatas al praktiko (pensu ekzemple pri pianoludado . . . . . . kion la teorio scias pri la sento de niaj fingroj kiuj delikate tuŝas neaŭdace glimantajn klavojn? . . . . ) kvankam ĉi-kaze la teorio superas la praktikon, ĉar maleblas detekti la gravitonon, tiun preskaŭ mistikan partiklon elementan peranta gravitan forton, malgraŭ tio ke malpermesas tion neniu fizika regulo, oni nur ne povas konstrui sufiĉe grandan detektilon... Ĉu ni ne spertas la samon enkaze de la stultono?

Se io tia ekzistas. La stultono. Elementa partiklo peranta stultan forton, respondeca pri diversegaj stultaĵoj verkataj, parolataj, ludataj, desegnataj... Tono stulta. Tuno da stulto...

Ni premisu, ke tia partiklo ekzistas. Ĉu la detektilo devus esti pli granda ol la detektilo de gravitonoj kiu verŝajne havus mason pli grandan ol Jupitero? Eble ne. Eble male – ĝi povus esti vere eta. Kaj tre trudiĝema. Do ĝi estos la detektilo dispersita. Kiel la svarmo de vespoj. Kiel la nubo de kuloj. Kiel matena kaj vespera nebulo.

La Dispersita Sistemo Registranta.

Premisu, ke ni konstruis tian detektilon kaj ĝi funkcias. Ĝi detektas la partiklojn elementajn de stulteco. La stultonojn. Tunojn da stulto. Kaj kion ni faru plu? Kion ni faru je la stultonoj, stultunoj? Kaptu ilin? Magazenu? Deponu? Detruu? Kunpremu kaj produktu stultonajn misilojn... stultajn misilojn?... stultunajn misilojn? . . . . . . Detruu. Prefere detruu. Sed kiel? Kiamaniere? Dispisti per kalkano? Bruli en ruboforbruligejo? Anihilacii? . . . . . Jes. Anihilacii. Pere de specialaj stultaj anihilaciiloj.

Premisu, ke ni anihilaciis tutan stultecon. Forigis ĝin plene kaj por ĉiam. Ĉu tiam ni ŝvebus en la stato de permanenta sengravito? En malgrava, malgravita, saĝeco? Riska tio estus. Kontraŭ ŝajnoj kaj deziroj. Jes, tio povus esti ege riska. Forigi ion ne kontrolinte antaŭe kiel funkcios la mondo sen iu el ĝiaj bazaj elementoj. Oni devus unue fari la simuladon. Kio okazos kiam ĉiuj estos elektantaj ĝuste, decidantaj propre, konkludante prave. Terure fascina estus tia eksperimento. Iom simila al la ŝajne senpeka ludo kiam ĉiuj partoprenantoj promesas diri nur la veron – vere bizarega ludo tio estas, ĉar la praktiko de realo, la praktika realeco, ne estas binara.

Kion alian oni povas fari? Recikligi stultecon? Prefere oni ne atendu, ke la recikligita stulteco estos pli saĝa, kvankam oni povas supozi, ke ĝi estu almenaŭ iom malpli noca... Transformu ĝin en ion alian? En kion? Io-ajn tio estus, devus ne esti stulteco, sed tio signifus neniigadon de stulteco... Restas do nur observi kaŝe la stultonojn, por pura plezuro, aŭ por malpure mezureblaj profitoj en formo de sekvaj stultaj doktoraj disertacioj aŭ artaĵoj eksmode taŝismaj.

Ni tion ne premisas; sensenca estus tia premiso, ja estos tiele, ke ni ne sukcesos konstrui la detektilon kaj ni ne trovos la stultonojn, ĉar ili ne ekzistas.

Kion ni faros tiam?

Testojn. Kvizojn. Enketojn... Tamen, kia devus esti la testo por arbo aŭ formiko? Premisi, ke nur homoj estas stultaj, jen pura-nura stulteco.


<<<