La ŝoka kariero de stulteco


Vere, nekredebla, neimagebla. Superba. Grandiozega.

Sed ĉu la kariero? Ĉu vere temas pri kariero? Ĉu havus sencon la konstato, ke gravito karierumis ŝoke en la universo?

Oni povus diri tion pri la nocio stulteco, sed ĝi ne karierumis pli ol aliaj vortoj. Nek antaŭe, nek nun.

Se stulteco karierumadus tiam ĝia kariero, samkiel ĉiu kariero, havus momentojn de necerteco, havus sukcesojn kaj malsukcesojn, grimpus iujn pintojn por rompiĝi tie kaj fali enabismen, sed nenio tia okazis. Ni rimarkis kaj notis neniun baskuladon. Ni vidas nur la staton konstantan... Ho ne. Ni estu precizaj. Jen la stato iom ŝanĝema, suferanta etan fluktuadon, la stato kun la tendenco al daŭra kreskado, disvastiĝado, nehaste konkeranta novajn kaj novajn teritoriojn. Ĉu oni povas ekkonsideri tion karieron? Kompreneble, ke jes. Ĉio eblas, sed ne ĉio decas. Ni povas konsideri la malkarieron kiel karieron, sed malkariero ne iĝos pro tio kariero. Niaj vortoj ne havas potencon kreivan, nenion ŝanĝas, malgraŭ tio kion ni tiom volonte kaj stulte pensas kaj atendas. Neniu malpermesas al ni nomi la tablon seĝo, tamen la tablo restos tio kio ĝi estas, ne transformiĝos, eĉ kiam ni eksidos sur ĝin.

Do, se ne temas pri kariero, do pri kio temas?

Sendube pri ŝoko.



<<<