Stulteco, kio ĝi estas?

Unue ni ripetu la demandon, ĉar jena demando ege helpos nin difini stultecon:

De kie originas stulteco?
Ni ripetu ankaŭ la respondon, ĉar jena respondo ankaŭ ege helpos nin difini stultecon:
De ĉie kaj de nenie.
Stulteco nek devenas, nek originas. Stulteco simple estas. Stulteco trapenetras la mondon. Stulteco plenplenigas la mondon. Stulteco estas animo de la mondo. Ĝia spirito kaj menso. La mondo estas stulta. Eĉ stultega. Jen ĉio.
Nun ni ripetu alian demandon: kial la mondo estas stulta, se ĝi povus esti saĝa? Kaj ĉu ĝi vere povus esti saĝa, ĉar se ĝi estas stulta, eble ĝi ne povas esti saĝa kaj tial ĝi estas stulta. Ni cerbumas pri tio, ĉu la mondo estas stulta aŭ saĝa. Daŭre nur stulta aŭ saĝa. Sed, ĉu estas la statoj interaj, mezaj? Nome, ĉu estas io inter stulteco kaj saĝeco. Ĉu la mondo povus esti iom saĝa kaj iom stulta kaj neŭtrala meze; ĉar se saĝeco kaj stulteco estas la statoj ekstremaj, kvazaŭ du pintoj de la bastono, tiam tio kio troviĝas inter la pintoj - la bastono mem - eble estas neŭtrala. Aŭ eble la mondo estas unu-trione saĝa kaj du-trione stulta. Aŭ po duone. Saĝa-stulta. Stulta-saĝa. Ĉu saĝa-stulta kaj stulta-saĝa samas? Ŝajnas ke ne samas. Same kiel saĝe-stulta kaj stulte-saĝa ne samas...
Stultaj povas ŝajni tiaj demandoj, sed ni ne hontu ilin kaj demandu plu: ĉu la mondo ĉiam estis stulta aŭ eble ne ĉiam? Se ne ĉiam, tio signifas, ke iam, en iu momento de sia ekzisto, ĝi stultiĝis – povis okazi, ke ĝi stultiĝis tute unumomente, sed povis okazi, ke ĝi estis stultiĝanta popaŝe, malrapide, regule aŭ neregule, salteme aŭ rampeme. Multaj estas supozoj, ke vera stultaĵo estis tio, ke la mondo aperis, ke tio estis la unua manifestiĝo, la unua akto, de stulteco. Tamen nenepre la unua akto de stulteco rezultigis la stultan mondon. Nenepre. Tio ne estas certa. Multaj saĝaj agoj kaj agadoj rezultigis stultaĵojn – oni do ne povas ekskludi, ke stultaj agoj kaj agadoj povus rezultigi ion saĝan. Stulteco estas neantaŭvidebla – tia ĝia trajto estas vere bone konata. Estus stulte, se stulteco kreus saĝan mondon, kaj se tio estus stultaĵo, ne malprobablus ke okazis ĝuste tiele. Ne malprobablus.
Ĉu la mondo vere kaj reale estas stulta aŭ nur freneza?
Frenezo ne estas nur frenezo. Ĝi povas esti ankaŭ la metodo. Tamen frenezeco ne estas identa kun stulteco. Ho ne. Frenezeco estas iom bizara stato: foje ĝi danĝere proksimiĝas al nebridebla sovaĝeco, demona kaj detruema, foje ĝi estas nur troa fantazio, momenta malprudento. La frenezeco kiu estas metodo, estas la rezulto de konscienca elekto, kaj la konscienca elekto de subtila strategio de agado indikas prefere la saĝecon ol stultecon.
Sed ne nur frenezo povas esti la metodo. Ŝajnigi la stultulon ankaŭ povas esti sukcesa strategio. Kio plikomplikas nian situacion. Ĉar se montriĝos, ke la mondo ne estas stulta, sed nur simulas, kion ni faru tiam?
Nu, kion?
Kaj kion ni faru nun?
Nun ni devas difini kio estas stulteco. Nenion ni faros sen la bona, vere trafa difino. Ni nur trotetos unuloke kaj iru ronde.
Se stulteco estas malo de saĝeco, tio signifas, ke stulteco estas malsaĝeco. Aŭ ne-saĝeco.
Kaj saĝeco estas malstulteco. Aŭ ne-stulteco.
Se estas tiele, tiam iu ne stulta, aŭ malstulta, devus esti saĝa, kaj iu ne saĝa, aŭ malsaĝa, devus esti stulta.
Tamen ne estas tiele. Tio ke iu ne estas stulta tute ne atestas, ke li estas saĝa. Ja okazas, kaj sufiĉe ne malofte, ke iu estas nek stulta, nek saĝa. Okazas, ke iu estas saĝa kaj stulta samtempe. Okazas, ke iu saĝa faras ion stultan, stultiĝas pormomente, aŭ estas stulta nur je iu areo. Okazas ankaŭ, kvankam multe malpli ofte, ke iu stulta faras ion saĝan, kondutas saĝe, agas saĝe, por momento saĝiĝas (ho, tio probable okazas vere tre malofte), aŭ je iu areo, aŭ je iuj areoj estas saĝa, aŭ almenaŭ ne stulta. Ĉio ĉi indikas, ke stulteco ne estas simpla ne-saĝeco, samkiel saĝeco ne estas simpla ne-stulteco.
Tial okazas tiele, ke stulteco estas kompleksa. Estas io kompleksa, kunmetita. Ĝi konsistas el kelkaj elementoj – oni ne scias el kiomaj. Tial ne ekzistas kaj ne povas ekzisti unu simpla difino de stulteco, kiu klarigus kio tio estas. Ni diris "io kompleksa, kunmetita". "Io" – sed kio? Ĉu tio estas fenomeno? Stato? Objekto? Aĵo? Procezo? Ia spaco? Ia tempo? Ĉio poiome?
La lasta demando ŝajnas la plej senca. Se ĉio poiome, samsence estus paroli pri mozaika strukturo de stulteco. Kaj en ĉiu kazo la mozaiko estas alia. Ne troveblas du samaj stultecoj, ĉar ne troveblas du samaj mozaikoj. Kompreneble, teorie tio estas ebla, sed praktike tuŝetas maleblon. Samkiel maleblas praktike trovi du personojn kiuj scius precize la samon kaj ne scius precize la samon – teorie ili povas ekzisti senprobleme.
Probable estus pli facile difini saĝecon. Kion tio donus al ni, se ni difinus saĝecon? Se stulteco ne estas simple malo de saĝeco, nek ĝia kontraŭo, tiam la difino de saĝeco malmultege helpos nin. Ekzemple scio. Scio povas esti elemento de ambaŭ saĝeco kaj stulteco. La diferenco estas nur tia, ke saĝeco ŝajnas necesi la scion, eĉ nepre (saĝa homo kiu scias nenion estas malfacile imagebla, kvankam la ulo verŝajne plej saĝa asertis ĝuste tion, sed li konstatis tiele pro malkvieto, ke lia scio estis multfoje malpligranda ol lia nescio – la stultulo tute ne pensas pri tiaj sensencaĵoj), kiam stulteco malatentas pri tio. Okazas uloj kiuj posedas egan scion kaj ne scias kiel uzi ĝin, do ili ne estas pli saĝaj ol ajna stultulo. Do ne estas tiele, ke stulteco rilatas nur kun nescio, dum saĝeco nur kun scio.
Nu, ni jam scias, ke scio estas unu el la elementoj de stulteco. Ne malscio, aŭ nescio, sed scio. Ni atentu, ke malscio maleblas. Kompreneble, malscio povas ekzisti, teorie, sed tiu kiu scius nenion, tute nenion, ne povus ekzisti – pereus tuj. Do, se ne ekzistas iu aŭ io kiu scias nenion, tiam ne ekzistas ankaŭ, almenaŭ praktike, malscio. Por ekzisti, oni devas posedi eĉ minimuman kvanton da scio, iun nenulan scion. Kaj ĉu eblas la scio minusa? Ho! Jen bona demando!
Ĉu ekzistas la scio minusa?

Sendube ekzistas la scio mistera, sed ĝi estas io alia ol la scio minusa. La scio mistera estas la scio kiun devus posedi nur inicitoj, sed posedas ĝin ĉiuj. Nin pli interesas la divido praktika/teoria, aŭ prefere vortigebla/nevortigebla. Ekzemple, muzikisto kiu scipovas belege ludi, ne scipovas belege rakonti, nenion povas diri pri tio kion kaj kiel ludas, ĉar li ne konas nomojn de tonaloj kaj de sonoj, eble eĉ ne scias kio tonalo estas. Povas okazi kontraŭe: iu scipovas superbe, ĝisfunde kaj ĝislime analizi tutan muzikpecon, nomi la plej etan ĝian elementon, tamen scipovas ludi nenion. Kiu el ili konas muzikon pli bone? Kiu scias pri muziko pli multe? Aŭ alie: kiu el ili estas pli saĝa? kiu el ili estas pli stulta?
Same grava elemento kiel scio estas scipovi uzi ĝin. Scio estas kvazaŭ stako da brikoj. Ni devas scipovi konstrui ion el tiuj brikoj. Gravas, ke oni povas konstrui tute diversajn domojn uzante ĉi samajn brikojn. Iuj domoj dekomence estas konstruataj malbone, nenio kongruas kaj akordas, foje domoj kolapsas, foje ne kolapsas kvankam devus kaj staras mirinde longe, kvazaŭ kontraŭ logiko. Aliaj domoj estas konstruataj bone, sed aspektas aĉe kaj oni ne eblas loĝi en tiuj pro nekredeble fia funkciado. Aliaj aliaj domoj ankaŭ estas konstruataj bone, aspektas bone kaj oni loĝas en ĝi kun plezuro, kvankam sendube troviĝus iuj al kiuj tiuj domoj ne plaĉus, kaj kiuj preferus ne loĝi en la tiuj asertante ke estas neloĝeblaj. Kiel kutime eblaj estas diversegaj variantoj, kio prefere ne helpas nin – nur firmigas nian konvinkon pri praveco de la hipotezo pri kompleksa strukturo de stulteco.
Ĉu scipovo uzi la scion jen la samo kiel kapablo pensi logike? Parte jes. Aŭ parte ne. Al kapablo uzi la scion apartenas trovi en amasigitaj en la kapo informoj tiujn ĝustajn, ĝuste necesajn. Kio malfacile apartenas al logiko, kvankam al logiko povas alproksimiĝi – nia scio ne ĉiam devas esti ordigita logike, kaoso ne estas pli malbona ol ordo, kaj se ni alkutimiĝis al kaoso, tiam ĝi povas esti eĉ pli bona. Logika pensado baziĝas grandparte sur la kapablo bone kunigi kaŭzojn kun rezultoj. Se ni akiros tiun kapablon ni povos demandi sencoplene kaj respondi sencoplene ankaŭ. Ni ankaŭ scipovos observi kaj rimarki tion, kion ni devus rimarki, ne tion kion ni volus... Tamen tiuj ĉi elementoj estas malpli gravaj, prefere subelementoj ili estas, kaj ni ne okupiĝos pri ili nun. Eble iam, sed oni ne scias kiam.
Malmulte da tiuj elementoj.
Jes. Ne multe.
Sed ili ŝajnas bazaj. Fundamentaj. Gravegaj. Sur ili kreskas la morna domegaĉo de stulteco.
Kaj la mimikro? Stulteco senerare imitanta saĝecon?
Kaj senseco? Okupiĝi pri io kio havas neniun sencon, pri io sensenca, kio ŝajnas treege sencoplena, kaj ni donas al tio energion, tempon, fortojn, kvankam tio tute ne havas sencon. Almenaŭ en la mallarĝa kunteksto, ĉar el la larĝa kunteksto eble sencon havas. Stultaj vortoj povas kuniĝi en saĝan tekston. Kaj la stulta teksto povas konsisti el saĝaj vortoj. Ĉu sensencaj vortoj povas krei sencoplenan tekston? Ĉar sensenca teksto povas konsisti el sencoplenajn vortojn.
Io plu?
Celo?
Paf!

Ho! La konkludo prefere ne gaja. Tamen ankaŭ ne trista. Estas malfacilege difini stultecon. Malfacilege ne signifas, ke maleble. Malfacilege estas nur malfacilege. Treege nefacile. Stulteco havas la riĉegan kaj longegan historion. Stulteco estas ĉie. Kaj ni scias pri ĝi surprize malmulte. Tio ne surprizas. Tio ne povas surprizi. Stulteco estas neakirebla kiel etero. Nefirma, molaĉa, ŝlima samkiel iu marĉo. Senforma samkiel iu nebulo. Kaj oni povus multobligi la epitetojn, atributojn kaj metaforojn preskaŭ senfine – preskaŭ, ĉar la fino estus limoj de nia imagpovo.
Se stulteco estas malfacile difinebla, preskaŭ tuŝas nedifineblecon, oni devas ekprovi difini ĝin pere de indikado, montrado. Tio estus nenio nekutimega. Estas multaj fenomenoj, statoj kaj procezoj kiujn ni same obstine kiel senrezulte provas difini, fermi en iu vorta formulo, kio estas sekva manifestiĝo de nia stulteco, kvankam eskviziteco de tiuj formuloj ŝajnas manifestiĝo de nia profunda saĝeco. Provoj priskribi tiujn fenomenojn, statojn kaj procezojn (ekzemple komponado de muziko) estas same sensencaj kiel provoj ekflugi kurante kaj svingante la manojn, tamen ili ne estos konsideritaj kiel manifestiĝoj de stulteco, kiel sendube estos konsiderita mansvingado. Neniu lernas muzikon legante pri ĝi, sed prenas la instrumenton, ekzercas, aŭskultas kiel ludas aliuloj. Kaj aliuloj montras al li: ludu tiele. Kaj ili ludas. Li rigardas atente kaj atentege aŭskultas, poste li mem provas ludi tiele. Aŭ alie, se ne plaĉis al li kiel ludis aliuloj.
Tamen montrado estos malfacila. Tio kio estas stultaĵo por iuj, por aliuloj estas saĝaĵo. Jen ni aŭskultas en la radio interparolon kun iu politikisto. Ne gravas al kiu partio li apartenas, gravas nur tion, ke li estas bone konata, ke li parolas multe kaj rapide, tiom multe kaj tiel rapide, ke tute ne kontrolas tion kion parolas. Oftege neas sin mem, komencas la frazon en alia tenso kaj modo ol finas ĝin, saltas el unu penso al alia kvazaŭ en lia kapo laborus iu freneza trakforkisto kies plej granda pasio estas kaŭzi kiel eble plej multe da katastrofoj. Kaoso kaj balbutado. Ju pli granda kaoso kaj balbutado, des pli bone. Post dekkelkaj minutoj la redaktorino rezignas, ŝi eĉ ne ripetas obstinaĉe unu saman demandon provante ricevi iun ajn respondon eĉ iomete koncernantan la diskutatan problemon. Kaj la politikisto daŭre balbutas kun facileco kaj gracieco kiujn la mondo neniam aŭdis kaj vidis. Sensencaĵo. La mondo tian graciegan balbutadon vidas kaj aŭskultas ĉiutage, daŭre kaj senĉese... Ni resumu. Ni povus registri la paroladon, poste indiki ĝin kaj diri: jen la stulta elparolaĵo - ĝuste tiele aspektas kaj sonas la elparolaĵo stulta. Aŭ: jen en tio konsistas paroli stultaĵojn. Ni ankaŭ povus indiki la politikiston kaj diri: jen stulta politikisto. Aŭ eĉ pli ĝenerale: jen la stultulo; jen la homo kiu amas stultecon. Tamen ni devus estimi tiun ĉi stultulon. Li elektis la strategion efikan kaj saĝan (prefere ne elektis, simple ne kapablis paroli alimaniere). Li venkis la bataleton kontraŭ lia turmentistino. La stulta balbutado montriĝis saĝa balbutado, la strategio sufiĉe saĝa por ke li ne estu venkita.
Stulteco ne estas tiom stulta kiel ĝi aspektas.
Stulteco havas sian saĝon.

<<<