UNIVERSITATO EKSTREMA
FAKULTATO PRI PLEKTIMPLIKADO (DE KABLOJ)

Estas vaste sciata la fakto, ke kabloj implikiĝas, plektaĉas kaj fiplektas sin. Plektimplikas sin. Ĉiuj tion scias, ĉiuj kiuj iam ajn faris ion ajn je kabloj. Tamen neniu scias kial ili plektimplikas sin. Kaj por kio. Kaj tion devus scii ĉiuj, ĉar la afero estas absolute fundamenta por la mondo.
Nun de ĉie, de tie kaj de alie, aŭdiĝos voĉoj de primokantoj: ho, jen vere la problemo anakronisma, nun, kiam la mondo iĝas senkabla, okupiĝi pri tiu ĉi problemo estas nur perdo de tempo kaj de energio.
Ne, vere ne, tio ne estas perdo de tempo kaj de energio. Ĉar ne estas la vero, ke la mondo senkabla estos malpli taŭzita kaj plektimplikita ol la mondo kabla. Krom kablojn ni havas ŝnurojn, ŝnuregojn, ŝnuretojn, liniojn, striojn, rubandojn, dratojn, drategojn, dratetojn, fadenojn, veftojn, padojn, itinerojn kaj multajn aliajn aĵojn, aferojn kaj fenomenojn kablecajn kaj kvazaŭkablajn... Ni havas ankaŭ nekablojn kaj malkablojn...
Do, la afero gravas ekstreme kaj ne povas esti forpuŝata aŭ eĉ neniigata.
Sed kial ne? Kabloj ĉiam sin plektimplikas, tio estas nepreventebla. Ĉu havas sencon amasigi la scion praktite neuzeblan?
Ĉi tie ni devas indiki simplan fakton, ke ni neniam certas kiam kaj por kio iu scio povos esti uzata. Krome, iuj ŝatas scii dum aliuloj ne ŝatas. La respondo je la demando kial okazas tiele estas sufiĉe simpla, sed ni nun ĝin ne prezentos. Ĉefe tial, ke nun kaj ĉi tie la situacio estas tute alia. Ĉi kaze ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj (ĉiam kaj ĉie troviĝos iu fiulo kiu ne volas scii tion kion volas scii ĉiuj) volas scii ĉu kabloj sin plektimplikas, aŭ eble estas plektimplikataj
. Tiu ĉi demando nur plialtigas la premon de nia sango, sendormigas nin, malpermesas al ni pensi logike. Tial ni devas prikonsideri l'aferon ekstreme kviete, zorge, senemocie. Kaj sisteme. Kaj kaose.
Temas do pri io kvazaŭ teorio de sinplektimplikado. Kaj komence ni devas indiki ĝian kampon. 

Kampo de studoj

Kial kaj por kio

Ĉu kabloj plektimplikas sin aŭ estas plektimplikataj?

La malnova bruna valizeto

La nova bruna valizego

La ĉambro plena de kabloj

La malnova bruna valizeto denove

Metodologio

Implikado kaj entropio

Tipoj de implikaĵoj

Kiel eviti plektimplikadon

La situacioj

Historio de unu kunkudro

Kiel kabloj diferencas de aliaj estaĵoj kaj vivaĵoj longaj


<<<