Historio de unu kunkudro


Kompreneble temas pri kunkudrado de libro, ne pri ŝtopado de ŝtrumpeto. Kaj temas pri kudrado mana, kompreneble. Kaj, malpli kompreneble, temas pri tiel nomata kovrilo ĉina kiu konsistas en tio ke ni kunkudras la foliojn stakitajn, ne broŝuritaj. Ni kunkudras ilin ĉirkaŭe kaj ekstere, do la fadeno restas videbla. Tio estas vere simpla metodo kaj la bindaĵo aspektas alloge, kondiĉe ke la kunkudro estas deca kaj la fadeno elektita taŭge.

Ĉi kaze ĝi estas fadeno lina, diketa, tre forta, nature griza, nobla en sia krudeco.

Tamen komence oni devas bori la truetojn. Neniu havas manojn sufiĉe fortajn por trapiki la stakon de papero unu fingron dika pere de eĉ la plej akra kudrilo samkiel tio estus la peco de kotona ŝtofo. Eĉ dekkelkajn pecojn de kotona ŝtofo metitajn unu sur alia oni povus trapiki senprobleme. Cent kvindek paperfoliojn oni ne trapikus eĉ pere de kudrilego kaj je penego eksterordinara. Oni devas bori. Des pli ke la truetoj devas esti kelkfoje pli larĝajn ol la kudrilo estas dika, ĉar la fadeno estos trenata tra ili almenaŭ tri fojojn.

La fadeno devus esti kvin foje pli longa ol la libro. Kutime ni havas la fadenon iom pli ol unu metron longan, kaj se la libro estas tre dika, unu kaj duono. Tiaj kvantoj ne estas monstraj kaj ne kontroleblaj.

Ni metas la libron ĉe la rando de la tablo, dorsen al ni. Ni komencas de dekstre. Ni metas de supre la kudrilon en la unuan trueton kaj tratiras tutan fadenon lasante supre nur la pecon kelkcentimetran. Ni premas ĝin per la fingro, por ke ĝi ne forglitiĝu, ni eltiras la kudrilon de sube kaj ankaŭ de sube ni enŝovas ĝin en la sekvan trueton, do en la duan dekstren. Ni eltiras la kudrilon de supre, tratiras la tutan fadenon, ĉirkaŭas la spinon de libro kaj denove enŝovas la kudrilon de sube en la saman trueton. Poste ni metas de supre la kudrilon en la trian trueton, tratiras la fadenon, ĉirkaŭas la spinon kaj enŝovas la kudrilon en la saman trueton ankaŭ de supre. Ni eltiras la kudrilon de sube kaj enŝovas ĝin en la kvaran trueton, ankaŭ de sube. Ni tratiras la fadenon tra la kvaran trueton. Ni eltiras la kudrilon de supre, ĉirkaŭas la spinon... Kaj tiel plu. Tiele ni ekhavas la stebon cirkaŭduonkudran.

Ĉio ŝajnas simpla. Nenio misa devus okazi. Tamen ĉiam io okazas.

Kial okazas? Oni volus verki, ke pro kelkfoja tratirado de fadeno tra truetoj kiuj ne estas perfekte glataj ene kaj havas akrajn randojn, kaj la fadeno, kiu mem ne estas perfekte glata, kvankam glate aspektas, eĉ glimas iomete, komencas iomete ĉarpiiĝi, frotado pligrandiĝas, diversaj fortoj komencas agi pli kaj pli aŭdace, kaj post iom da tempo tio, kio estis rekta, kvankam ne rigida, komencas kurbiĝi kaj tordiĝi, kaj oni ankoraŭ ne devus forgesi, ke la fadeno estis malvolvita de bobeno, do alkutimiĝis al volveroj tial oni devus tutan tempon memori por ke ĝi falu loze, libere, gravite, ne gravas ke ĝi pezas preskaŭ nenion, pezo estas pezo, kaj tiele ĝi rektiĝu venkante la egan volonton spirale ŝnuriĝi, ĉar se oni tion ne bridos, sufiĉos eta momento de malatento, iomete tro forta ŝiro kaj la fadeno implikiĝos, nodiĝos. Kutime la nodetoj estas ŝajnaj; implikaĵoj kiuj aspektas kiel intence noditaj ne estas noditaj, do oni povas malimpliki ilin sufiĉe facile, kondiĉe ke oni ne malpacienciĝos, ĉar furiozado nur pligrandigos la implikadon kaj plektadon kaj fine produktos la nodon nemalnodeblan kvankam ne noditan. Kaj se tiun ŝajnan nodeton, tiun etan plektaĵon oni sukcesos malplekti, tiam necesege oni devus duobligi la atenton, ĉar la fadeno jam implikitan, nodumita, perdas sian naturan flekseblecon, kaj nur atendegas la sekvan ŝancon implikiĝi multe pli.

Nu, bone. Sufiĉas. Oni volus ankaŭ verki, ke tio estas nur lina fadeno, kaj lina fadeno ne estas la kablo.


<<<