Kampo de studoj


Ne interesas nin nodado. Interesas nin plektimplikado.

Jes. Implikado, taŭzado, fiaĉa plektado – jen kio nin interesegas.

Tial ni ne okupiĝos pri nodado de kravatoj, kokardoj kaj muŝoj, nek pri iuj ajn aliajn nodojn faratajn speciale kaj konscie (ekzemple maristaj).

Ni okupiĝos pri neniuj nodoj farataj pere de membroj (gamboj, kruroj, manoj), bekoj, muzeloj, faŭkoj aŭ iuj ajn aliaj iloj.

Ni okupiĝos nek pri simboleco, nek pri semantiko, nek pri estetiko de nodoj.

Kompreneble, se iu taŭzo estos belega, ni atentos tion, sed ĝi devas esti plektimplikaĵo, ne nodo.

Ni ne analizos la nodan skribsistemon, nek ni provos iun tian sistemon krei.

Ni ne analizos la teknikajn aspektojn de nodado. Ni ne cerbumos kiel, kiamaniere, iu nodo estis nodita.

Ni ne analizos la funkciojn de nodoj. La problemo de funkcieco nin ne interesos. Ni ne demandos ĉu iu nodo troviĝas en ĝusta loko, ĉu nepre, ĉu bezone, kial ĝuste tia kaj ne alia.

Ni ne evoluigos kaj ne disvastigos la tipologion de nodoj, ne provos trovi novajn tipojn, specojn kaj variantojn de nodoj.

Nodoj tute nin ne interesas. Des pli ne interesas nin projekciado de veraj, realaj nodoj sur plata ebeno – la matematika teorio de nodoj tute nin ne emocios, ĝi lasos nin tute kaj ideale indiferentaj.

Dum la fizika teorio de nodoj iomete nin tuŝos kaj nia indiferenteco pri ĝi ne estos perfekta.

. . . . . . . . .

Se ni ion plu rememorigos, ni tion aldonos.

Kaj krome, neniu prudenta nodas kablojn. Oni kunigas kablojn pere de kontaktilojn, ne pere de nodoj.

Do ni ripetu kun tuta forto de grasigado:

INTERESAS NIN NUR SPONTANA PLEKTIMPLIKADO


<<<