La malnova bruna valizeto denove

La grandega, giganta valizo. Eĉ pli granda kesto. La kesto granda kiel la ĉambro... Belaj ideoj. Tamen por kio ni strebas, penas kaj baraktas, se apude, ĉemane, prefere ĉepiede, ĉar sur la planko, sub la tablo kuŝas la malnova bruna valizeto plenplena de kabloj kaj de bonaj kaj malbonaj intencoj. Ridaĉas al ni kaj ŝajnas paroli: vi ne utiligis min, vi forlasis min pro fantazian vizioj, dum mi povas oferi vin vere multe, kaj mi estas preta kaj tute reala... Do ni ne tenu la kapojn ene de nuboj, ni denove rigardu malsupren, sub la tablon kaj pensu pri la malnova bruna valizeto:


1. Ne movu la valizeton. Ne tuŝu. Konsideru la staton trovitan kiel la punkto de komenco. Kaj nun kovru ĝin polvo kaj dampu la noblan brileton de malnova lako. Ĉiutage, ĉiuhore, ĉiuminute, aŭ unu fojon semajne kontrolu ĉu la kabloj elstarantaj el la duonfermita buŝaĉo elstaras pli aŭ malpli, ĉu aperis nova kablo, ĉu la malnovan kaŝis sin.

2. Eltiru la valizeton el sub la tablo. Malfermegu ĝin. Elprenu ĉiujn kablojn. Malplektu. Malimpliku. Ĉiun kunvolvu denove, aparte, dise. Metu en la valizeton orde. Dokumentu la aranĝon. Memoru. Enŝovu la valizeton denove sub la tablon. Lasu ĝin tie por iom da tempo. Poste eltiru ĝin. Malfermu. Kontrolu ĉu io ŝanĝis sin, sin plektimplikis.

3. Fermu la valizeton, fermu kaj ŝlosu. Prenu ĝin kaj ekvojaĝu. Ien-ajn. Ne malfermu ĝin dum la vojaĝo. Malfermu nur post la reveno kaj kontrolu kio ŝanĝis sin ene. Ĉu ordo ŝanĝis sin en kaoson, se antaŭ la vojaĝo ni ordigis la enhavon de valizeto. Ĉu kaoso ŝanĝis sin en ordon, se antaŭ la vojaĝo ni lasis la enhavon en plena svarmado.

4. Denove ordigu ĉion kio troviĝas en la valizeto. Fermetu ĝin kaj metu sub la tablon. Atendu ĝis iun tagon ni komencas serĉi iun kablon. Serĉu kaj serĉu. Trafosaĉu ĝin. Koleru, furiozu. Tion ni povas fari, sed ni ne povas forgesi pri observado. Ni ne povas forgesi, ke ni devas dokumenti la staton de enhavo de valizeto je ĉiu paŝo de nia serĉado. Ni devas ekscii, ĉu okazis iuj plektimiplikoj spontanaj, libervolaj.

5. ...

6. ...

Kaj tiel plu.

Kiel plu?


<<<