UNIVERSITATO
EKSTREMA
rektorejo | dekanejo | akceptejo | vestejo
Kial
ekstrema?
Tio
povas malkvietigi. Iu ekpensos, ke temas pri instruado de
ekstremismo. Se iu tiele ekpensos, tiam la ulo pripensu sian
ekpensaĵon vere profunde, ekstreme
profunde. Ja tio ne estas Universitato Ekstremisma. Ekstremisma jen io alia ol ekstrema. La ĉi tiea universitato estas ekstrema, ĉar temas pri la scio ekstrema.
Ekstreme profunda kaj vastega. Temas ankaŭ pri ekstremoj de sciado.
Kompreneble, se ĝi estus ordinara Universitato Ekonomia (aŭ Universitato de Ekonomio) oni
nun ne havus tiujn problemojn kompreneble
oni havus aliajn problemojn, eble eĉ pli gravajn. Kvankam
ekonomio ankaŭ havas diversajn ekstremaĵojn kaj ekstremojn en si mem,
entute ĝi estus sufiĉe teda universitato, kaj ja ĉi tie temas pri la
universitato ekstreme teda.
Ĝi povus esti Universitato Elektronika...
Kaj ĝi ja estas
tia, do ĉi-kaze tia
nomo sonus iom kiel Universitato Universitata.
Ĝi povus esti Universitato Ekstaza (aŭ Universitato
de Ekstazo)...
Kaj ĉu ĝi ne estas
tia? Kompreneble, ke ĝi estas iom
tia. Ja enirante iun novan situacion korbatado rapidiĝas. Ĉe la unuj pli,
ĉe l'aliuloj malpli. Oni ne
povas ekskludi ekstremaĵojn: ĉiam troveblas
iu kies pulso ne estas ŝanĝita je unu
centono kaj iu kiu preskaŭ suferos
koratakon aŭ hemoragion.
Ĝi povus esti Universitato Eleganta (sed ĝi ne estus
Universitato de Eleganteco – kial? tial)...
Tio signifas, ĝi povus esti
pli eleganta ol ĝi nun estas.
Se io jam estas eleganta, ĉiam povas esti
pli eleganta – tiele oni diras. Nu, kaj se io estas
ekstreme, lime eleganta, ĉu ankaŭ tiam io povas
esti pli eleganta? Kompreneble, ke jes, kondiĉe ke ni ŝanĝos kriteriojn
de eleganteco. Dirante kaj verkante la veron, ni faras
tion oftege kaj kutime kaj pro tio ni disputas kaj
kverelas senfine... Jen tre interesaj problemoj kaj
sendube meritas seriozan, zorgan kaj atentegan
traktadon, kiel ajn malgravajn ili ŝajnus.
Ĝi povus esti Universitato Ekstravaganca (aŭ Universitato
de Ekstravaganco)...
Eble ĝi povus esti
tia, sed mi vidas nenion ekstravagancan en la karaktero
de tiu ĉi
universitato. Do ĝi ne povas
esti, ĉar ĝi tia ne
estas. Kaj fondi universitaton ankaŭ ne estas ago
ekstravaganca.
Ĝi povus esti Universitato Eksperimenta...
Eble ĝi povus esti
tia, sed mi ankaŭ vidas nenion
eksperimentan en tiu ĉi entrepreno.
Kio eksperimenta povas esti en fondado de universitato?
Kompreneble, oni parolos pri eksperimenta programo, pri
eksperimenta formo de prelegoj kaj lekcioj, pri
eksperimentaj ekzamenoj kaj sistemo de notoj. Kaj tiel
plu. Se oni volas, do oni parolu. Oni povas diri diversaĵojn, kvankam
eraras tiu kiu asertas, ke oni povas diri ĉion. Bonŝance, oni ne
povas diri ĉion. Oni ankaŭ ne povas
verki kaj skribi ĉion. Ankaŭ bonŝance. Do jen
du bonaj ŝancoj.
Ĝi povus esti Universitato Eliminanta...
Sendube jes. Ĉar ĝi estos
eliminanta. Jes. Ĝi tion faros.
Ĝi povus esti Universitato Ekstermanta...
Jes. Kvankam ne tute sendube kiam en kazo de eliminado. Kion kaj kiun ĝi estos ekstermanta: stultecon?
studentoj? stultaj studentoj?
Ĝi povus esti Universitato Esenca...
Ooooo!
Ĝi povus esti Universitato Ekumena (aŭ Ekumenisma aŭ de
Ekumenismo)...
Jes. Tamen ekstreme ekumena, ekstreme ekumenisma (do vere
ekumena kaj ekumenisma) – kio konsistos en neniigado de ĉiuj
diferencoj inter religioj (aŭ ideologioj), aŭ ilia
egaligado... aŭ tuta ilia eliminado. Kiu
religio (aŭ ideologio) povus akcepti konstaton, ke iu alia
religio (aŭ ideologio) havas egalajn rajtojn kaj ĝiaj
principoj, reguloj kaj veroj estas same bonaj kaj same
gravaj kaj same obeendaj, konfesendaj kaj sekvendaj?
Neniu.
Ĝi povus esti
Universitato Embria...
Fakte ĝi estas universitato embria. Ja ĝi estas ĝuste
kreata, do ĝi estas en la stato vere embria. Plej
probable ĝi ĉiam estos en tia stato. Do ĝi povus esti
Universitato Neotenia, sed bedaŭrinde n estas la unua
litero kaj ĝi tute ne kongruas.
Ĝi povus esti Universitato Eklektika...
Sed ĝi ne estos, kvankam mi ne neas, ke ioma dozo de
eklektismo estas en UE... Ja aĵoj puraj stile simple ne
ekzistas. Ne ekzistas ankaŭ pureco stila... Escepte se nur
en iu kazo ekstrema... Ne, eĉ en la kazo ekstrema ne. Ĉar en
tia kazo ni nur ekstreme proksimiĝas al la stato de pureco
stila, sed neniam ĝin atingas. Pro tio, inter alie, ke neniu
scipovus difini la purecon stilan – kio tio estas kaj en kio
konsistas.
Ĝi povus esti
Universitato Ekvilibra...
Nu, interesa propono. Ĉu ekstremo povas esti ekvilibra?
Aŭ ĉu povas ekzisti ekvilibro ekstrema – la plej
ekvilibra ekvilibro? Kaj rigardu atente la vorton ekvilibro: ekviLIBRO...
Ĝi povus esti Universitato
Ekologia (aŭ Universitato de Ekologio?)...
Povus. Sed nun ĉio (aŭ preskaŭ ĉio) estas ekologia, kaj se ĉio tiam nenio. UE ne bezonas
paperon – nu bone – sed ĝi
bezonas multajn aliajn aĵojn,
kaj se ĝi estu vere ekologia, ĝi devus tuj malfondiĝi, tute ne ekzisti.
Ĝi povus esti Universitato
Endemia...
Jes. Jes. Mi pensas, ke tia universitato ne povus esti
fondita kaj ne povus agi ie alie krom Liberlando. Nur ĉi tie estas ĝustaj sojlo kaj kondiĉoj klimataj por disvolviĝo kaj kreskado de tia speco.
Tamen oni devas memori, ke la kondiĉoj senĉese evoluas, ŝanĝas
sin, do iam ankaŭ ie alie ekaperos universitatoj ekstremaj.
Aŭ malaperos ĉi tiea, unika, ununura.
Ĝi povus esti Universitato Elementa (aŭ Universitato de
Elementoj) aŭ Enkonduka...
Tio povas ŝajni antitezo. Ja problemoj, aĵoj, aferoj
elementaj estas instruataj en lernejo elementa aŭ baza.
Universitato estas la lasta etapo de penega vojo de edukado.
Tiel oni premisas. Tamen la jena premiso ŝajnas rezulto de
iu paradokso nevenkebla. La problemoj, aĵoj kaj aferoj plej
simplaj estas plej malfacilaj, do tio devus surprizi neniun,
ke ili aperas ĉefine (se edukado havas ian finon – tial UE
donas neniujn diplomojn kaj titolojn). Ekzemple: tre baza
kaj esencega demando pri naturo de silento kaj sono estas
farata nur ĉe kursoj majstraj (se ĝi estas farata entute),
neniam ĉe la unua leciono, kvankam ja tio devus esti la
komenco de muzika edukado; kiel ni tamen postulu de
kelkjarulo, ke li ekkomprenu la naturon de silento kaj de
sono el tiu naskiĝanta? Same enkaze de verkado-skribado: ne
estas facile diskuti kun la infano penege skribaĉanta la
kriplan unuan literon pri la diferencoj inter lingvo
parolada kaj skribata-verkata... kaj eble estus pli facile
ol kun plenkreskulo?...
Por
jam ne plilongigi la liston ĉi-supran,
ni devas konstati, ke ĉiuj
proponoj ĵus proponitaj kaj tiuj kiuj ne
estos proponitaj, kreas la ekstremecon de tiu ĉi universitato.
Aldonendas, ke studado ĉe UE estas ekstreme simpla.
Neniuj identigiloj, neniuj ekzamenoj. Sufiĉas nur alkliki ĉi tien kaj vi jam studentiĝas. Poste sufiĉas elekti iun fakultaton – poste elekti
iun prelegon aŭ lekcion – jen ĉio... Nu – ne ĉio, ĉar ĉio estas en vindaĵoj, eĉ en utero... Kaj neniuj
semestroj – do oni povas komenci kaj fini studadon en ajna
momento.
ATENTO
Kara
studento. Memoru! Vi estas en la situacio ekstreme
malfacila: pri ĉio vi decidas mem. Se vi
eksentos, ke sufiĉas, ke vi ne eltenos plu,
simple malfermu la retumilon. Ekstreme malfacilaj situacioj
havas ekstreme facilajn solvojn.