[DEKOMENCE DEVIGA]


Mantelon, pluvombrelon, jakon, ĉapon, ĉapelon... Ŝuojn... Ankaŭ ŝuojn?.... Kompreneble, ke ankaŭ ŝuojn. Kaj ŝtrumpojn. Nu, vi devas malvestiĝi tute. Eble vi ne devas, sed devus, ĉar se vi ne malvestiĝus, tiam ne havas sencon eniri tien ..... TIEN aŭ ien? Ĉiujn vestojn vi devus demeti. Belegajn vestojn de via kulturo. Kirason de via civilizacio. Krustaĉon de via mensostato.... Tio estos malfacila. Nekredeble kaj neimageble malfacila. Ĉar vi estis vestita tuj post naskiĝo kaj poste vi neniam malvestiĝis – pro tio la vesto kuniĝis kun via haŭto, via vestaro haŭtiĝis, iĝis skvamaro, hararo, konko.... Do, estas kvazaŭ mi petus vin forŝiri vian haŭton. Kaj tio ja maleblas. Oni ne povas vivi sen haŭto..... Sed ĝi ja ne estas la haŭto – jen nur la vesto, la vestaro. Kaj la veston oni povas demeti. Oni povas malvestiĝi. Tiam la menso povus ĝuegi sunon kaj venton, povus tuŝeti molajn velurajn herbojn, esti vundata per malgrandaj ŝtonoj. Povus ekspiri per freŝa aero. Povus ĉesi odoraĉi. Povus senlikeniĝi, forigi dartrojn..... Probable oni devus komenci per rimarki-palpi-flari-ekvidi-ekaŭdi-kompreni, ke kulturo en kiu ni (iuj ajn) kreskis estas nek nia haŭto, nek skvamaro, nek hararo aŭ ŝelo, sed nur la ĉemizo, ĵerzo, gantoj, sandaloj kaj ĉapo. Kaj tiujn oni povas demeti kaj pendi en ŝranko aŭ meti sur la breto. Aŭ ĵeti malnete sur la seĝon. Tiuj povas esti lavitaj, kaj menditaj. Fine, tiuj povas esti ŝanĝitaj. Ni povas meti sur ni aliajn vestojn kaj ni mem ne transformiĝos mistere. Ni restos la samaj, nu, eble iomete aliaj, samkiel ni ŝanĝas iomete kiam ni kolorigas harojn surkape...... Ĉu tio eblas? Ĉu tio estas ebla? Ĉu eble tio estas nur sako plena de revoj kiun ni devas lasi en la vestejo?

Ili indigniĝos. Ili koleriĝos. Ili ofendiĝos. Ili krios: nu, eble aĉeti la novajn? Kaj kriante tiun ĉi frazon ili akcentos aĉeti volante substreki la hidan, malĉastan karakteron de l'ago, kiel maldeca ĝi estas, kiel neakceptebla kaj perversa.

. . . . . . . eble ĉi tie, aŭ antaŭe, aŭ eĉ anstataŭe, devus aperi la priskribaĵo de demanteliĝo. Demetado de mantelo kiu iĝis dika haŭto, preskaŭ felo. La priskribaĵo reala, plena de detaloj, ege preciza. Nenion vualantan. Montranta kiel ekaperas muskoloj, kiel videbliĝas vejnoj, kiel gutas la greso. Kaj tiel plu. Eĉ sonoj de klaketantaj ostoj . . . . . Tia priskribaĵo devus esti kontrastigita kun alia priskribaĵo. Kiel iu ulo forprenas la ĉapon kaj surprizege ekvidas tute alian mondon ĉirkaŭe. Tute kvazaŭ li havus surkape kaskon kreantan ĉirkaŭ li virtualan realecon . . . . . Kaj ankoraŭ etan rakonteton, kiu poste povos iĝi giganta romano: pri tio kiel iu erare prenas el la vestejo ne sian mantelon . . . . . . .

Kaj ŝanjus, ke jen tute ordinara vestejo. La ejo malgrava. La spaco nerimarkebla. Pri kiu neniu atentas... Kaj ĝi ja estas pli grava ol la ĉefa prelegejo, ol ĉiuj laboratorioj.

< >