Ĉu kabloj plektimplikas sin aŭ estas plektimplikataj?


Tiu ĉi distingo tiel klarega estas nur la distingo ŝajna. Kabloj ĉiam estas plektimplikataj. De iu aŭ de io. Ni ne faros nun la liston. Eble ni dediĉos al tio unu ĉapitron se ni konkludos, ke tio tion meritas, estas sufiĉe interesa, aŭ eĉ nepra. Nun ni konstatas, ke sendube kabloj estos en tiu listo. La frazo kabloj plektimplikas sin estas nur la alia versio de la frazo kabloj estas plektimplikataj de kabloj kabloj plektimplikas kablojn.

Tion diras la teorio. Aŭ prefere la logiko. La praktito estas tute diferenca. En la realeco la frazo kabloj plektimplikas sin prenas nin en la sfero de plej profunda mistero. Tuj venas al nia kapo iu sekreta vivo de kabloj, ia mondo tute de ni nekonata, ŝokanta, la mondo kiun ni ne regas, kaj ni volus, ĉar ni volas regi ĉion. La ekzisto de iu kaŝita forto stimulas nian imagpovon, fajrigas ĝin. Rivelinte tiun kaŝitan forton, kaj aldone trovinte ke ĝi estas kabloj mem, ni estingas, cindrigas la imagpovon. Kaj devus esti male. Ja la konstato, ke kabloj plektimplikas kablojn havas konsekvencojn atingantajn profunde, tiel profunde, ke senfunde. Abismo malfermiĝas antaŭ ni, kaj ni ne ŝatas abismojn – kiel oni povas tiujn esplori?


Nu, tre mallonga lekcio. Tro mallonga. Sed ĝi provokis laŭvican demandon:
ĉu mallongaj aĵoj povas plektimpliki sin?
kaj tiu ĉi demando igas nin difini la minimumon de longeco kaj maksimumon de mallongeco aŭ la sojlon de plektimplikado...



<<<