Kiel kabloj diferencas de aliaj estaĵoj kaj vivaĵoj longaj


Nun estus necese priskribi la sovaĝan vinberujon ĉirkaŭkreskas la verandon ĉe malnova domo. Almenaŭ ŝajnas tiele. Tamen ni tion ne faros. Vinberujo, kvankam povas esti vere ege ege longa kaj sufiĉe maldika kaj eĉ tro supla, estas io tute alia ol la fadeno aŭ kablo. Antaŭ ĉio ĝi estas vivaĵo, do estaĵo aktiva, ĝi kreskas, kion oni vidas, kaj movas sin, kion oni ne vidas: ekzemple unu tagon la ĉiro balancas sin je la vento sub la balustrado kaj la sekvan tagon la sama ĉiro jam ĉirkaŭtenas la stangon. Kaj, eĉ se la vinberujo ion ĉirkaŭkreskas, ĝi neniam implikiĝas sensence kaj malice, neniam nodiĝas, ne plektumas sin mem. Jes, tio estas vere io alia, malsama.

Tamen, se ni alvokis la vinberujon, ni ne faris tion senkaŭze. Ne estas duboj pri tio, ke la vinberujo vivas kaj la fadeno malvivas. En kazo de kablo la dubo estas. Elektra kurento estas tiu dubo, la kurento kiu kuras ene de la kablo. Ĉar la kurento estas energio, kaj energio estas iu formo de vivo. Ne – alie. Ĉiu vivo estas iu formo de energio – ne ĉiu energio estas iu formo de vivo. Ĉu la kurento elektra estas iu formo de vivo aŭ ne estas?

Jen la diferenco inter kabloj kaj de aliaj objektoj kaj estaĵoj longaj: oni ne scias kio ili estas; ĉu ili estas vivaj aŭ malvivaj; ĉu ili estas samtempe vivaj kaj malvivaj; ĉu ili estas nek vivaj nek malvivaj.


<<<