Kial kabloj plektimplikas sin?


Jen la demando ŝajne facila, sed vere facila ĝi ne estas, kaj pro tio bezonas penetreman kaj detalegan analizon, tuj, komence, por eviti la antaŭajn komplikaĵojn, kiuj sendube sekvos, ĉar devas sekvi, ĉio ja sin plektimplikas, ne povas esti alie.

La demando kial? demandas pri la kaŭzo. Ĝi estas grava, ĉar la respondo ne nur satigos nian scivolemon, sed ankaŭ havos praktikan rezulton, se pri tiun temos – povas okazi, ke ne pri tio temos, ke temos pri nenio. Ĉar sciiĝinte la kaŭzon, ni havos ŝancon eviti la penon vere ĝenan kaj klopodigan. Almenaŭ pri tio ni konvinkiĝas – ĉu vere estas tiele, tion ni devas esplori.

Ne necesas difini la kablon. Tamen necesa estas la konstato, ke ne nur pri kabloj ĉi tie temas. En niaj konsideradoj probable aperos ankaŭ objektojn kablecaj kaj kabloformaj: dratoj, fadenoj, ŝnuroj, tigoj, lianoj, rubandoj, strioj, ĉenoj, serpentoj . . . . . . . Linioj kaj strekoj ne aperos – ili ja estas entoj abstraktaj, kvankam ekzistantaj reale, ekzemple desegnitaj surpapere, tute dependaj de nia volo, ili neniam sin plektimplikas, ili ĉiam estas de ni plekimplikataj, kaj tia plekimplikaĵo estas ŝajna ĉar plata, dudimensia, pro tio nenia.



Por kio kabloj plektimplikas sin?

Kompreneble ni ne devus demandi pri tio, sed ni demandas, ĉar ĝuste tio nin interesas. Interesegas nin teleologio. Celeco. Kaj la demando por kio estas demando pri celo. Demando pri celo enhavas ankaŭ demandon pri kialo, aŭ prefere respondon: la celo estas la kialo. Celo estas treege grava, ĉar ĝi donas sencon al nia, kaj al ĉiu alia, agado, kaj sensenseco de nia agado malkuraĝas nin pleje.

Iom surprizanta estas tio, ke la ĝenerala senceleco konsistas el multegaj specifaj etaj celoj. Tio ankoraŭfoje konfirmus, ke la tuto nenepre estas la sumo de eroj el kiuj ĝi konsistas (nu, ĝi estas la sumo, ĉar ne povas ne esti la sumo, ja ĝi ne povas esti la kvociento, produto nek diferenco), sed ĝi prefere estas alia kvalito, alia ol iliaj eroj, kvankam la eroj povas enhavi la parton de kvalito de la tuto. Iuj, kiuj estas vere multegaj, venkas tian malkomforton tre simple: ili asertas, ke ekzistado havas sian celon, sed la celo estas neatingebla por nia intelekto. Jen ĉio. La problemo solvita. Kompreneble nur ŝajne, sed ni ne devus malestimi tiun ŝajnon. Tamen ni malestimas ĝin kaj tute ne sentas nin pro tio malbone, eble eĉ iom pli bone, ĉar malpermesas ke la ŝajno trompu nin, nu, tia estas naturo de ŝajno – trompi – alie ĝi ne estus ŝajno.

Ekzemple: por kio mi estas verkanta tiun ĉi tekston (kiu mem estas tute sensenca)? mi estas verkanta ĝin por ke iu tralegu ĝin. Jen unu el eblaj respondoj. Tiaj respondoj estas multaj – mi elektas la unu kaj mi tuj fartas pli bone, mia vivo iĝas sencoplena, ne gravas ke tiu senco estas sensenca.

Kaj se mi demandos: kial mi estas verkanta tiun ĉi tekston? mi estas verkanta tiun ĉi tekston, ĉar mia mano jukas. Jen unu el eblaj respondoj. Tiaj respondoj estas multaj. Mi elektas iun kaj mi ne fartas pli bone. Jes, la mano ĉesas juki, kaj jukado estas malplezura, sed nur por mallonge. Sed ne pri momenta paŭzo temas – temas pri devigo. Ĝuste pri tio. Kial alportas la devigon, dum por kio devigas je nenio.


La respondo je tiuj ĉi demandoj estos simpla enkaze de kabloj.

Kabloj plektimplikas sin por fari nian vivon pli plezuran. Aŭ malplezuran. Foje tio samas. Sendube igas nian vivon pli ekscitan, kvankam foje ni preferus, ke ĝi estus pli teda.

Ĉio tio ne atestas nian arogantecon, ja ni mem faris kablojn kaj ni faris ilin por ke ili servu nin, do la respondo estas klarega.

Tute alie estas enkaze de kvazaŭ-kabloj, objektoj kablecaj kaj kabloformaj. Ili plektimplikas sin kiam ni ne estis ĉi tie, plektimplikas sin kiam ni estas, plektimplikos sin kiam ni ne estos ĉi tie. Ĉu ĝusta estos do jena demando: kies vivon ili volas fari pli plezuran aŭ malplezuran?

Bedaŭrinde, ni timas, ke jenan problemon oni devus analizi dise, ĉiun tian kvazaŭ-kablan objekton aparte, ĉar kialoj kaj celoj povas esti diversaj, foje tute kaj surprize malsamaj, kio altigus la nivelon de komplikeco tiele, ke nur kelkaj ekzemploj estos ĉi tie prezentitaj, sed ne nun, iom poste.



<<<