La ĉambro plena de kabloj


Se ĉion kio okazas je la valizego (aŭ kesto) kaj ĝia enhavo ni konsideras kiel la esploron statikan, ĉion kio okazas je la ĉambro kaj ĝia enhavo ni devus konsideri kiel la esploron dinamikan.

La ĉefa diferenco inter la valizego kaj ĉambro konsistas en tio, ke en la valizego troviĝas nur kabloj dum en la ĉambro troviĝas diversaj iloj elektraj konektitaj pere de kabloj. Kaj tiuj iloj estus senĉese konektataj kaj malkonektataj, kunigataj kaj disigataj, ŝaltataj kaj malŝaltataj. Alportataj kaj forportataj. Remetataj. Aldonataj kaj forprenataj, do daŭre aperus iloj novaj kiuj neniam estis tie kaj daŭre malaperus iloj kiuj tie jam troviĝis. Kaptante tio duvorte: senĉesa movo. Unuvorte: kirlo.

Kaj ni en tiu ĉi kirlo. Ni kiel la okulo de ciklono. Ni rigardas ĉion, vidas ĉion, observas senripoze. Notas. Registras. Sekvas. Dokumentas...

Ĉu oni povas ion aldoni?

Nenion.


<<<