Implikado kaj entropio


Oni diras, ke ju pli granda entropio, des pli granda malordo. Oni diras ankaŭ, ke ju malpli granda entropio, des pli granda ordo. Kiam oni diras unu konstaton, oni ne devas diri la alian. Tio estas facile komprenebla, sed iuj diras ambaŭ por eviti iujn-ajn miskomprenojn. Iuj ne ŝatas miskomprenojn, dum la aliaj amas.

Kion oni diras kiam vidas kablojn implikitajn, svarmantajn? Ion murmuras. Apenaŭ aŭdeble. Nekompreneble. Simile kiam oni vidas kablojn rekte aranĝitajn, metitajn unu apud alia, aŭ zorge volvitajn, kaj ili tute silentas kiam vidas kablojn sur bobenoj.

Oni cerbumas kiam kabloj estas ordigitaj kaj kiam malordigitaj, ĉar en kaze de kabloj nenio estas evidenta.

Kaoso de la ĝangalo estas la stato de grandega ordo, ĉar ĉio en kio konsistas la ĝangalo troviĝas je propra loko kaj (bio)diverseco atingas sian pinton.

Ordo de la maiza kampo, ĝia teruranta unuformeco, estas la stato de granda falo, dekadenco, ĉar nenio troviĝas en sia loko, kvankam ĉio estas en rektaj spaliroj, ĉio estis forpelita, dispelita, kaj (bio)diverseco atingas sian fundon.

Ĉu la situacio de kabloj estas simila aŭ eĉ sama? Ja klare videblas ke kabloj strebas al la plej granda impliko, ke plektimplikado, svarmado, estas ilia naturo, kaj se jes tiam ĉio estas tie kie devus esti kaj la stato de grandega paco estas atingita, kaj ĉu la stato de grandega paco ne estas la stato de grandega ordo? Ĉu elegantaj volvaĵoj, buloj, rektaj faskoj ne kontraŭas la naturon de kabloj? Jes, kontraŭas, kaj se jes, tiam ili estas falo, kaoso, malordo.

Do, ju pli granda impliko, des malpli granda entropio.

Ju malpli granda impliko, des pli granda entropio.

De kabloj. Kompreneble. Kaj de aliaj entoj kvazaŭkablaj, kableskaj, kabloformaj, kablecaj, kvankam ne de ĉiuj.


<<<