O ni asertas, ke rapida legado estas kapablo kiun ni devas nepre posedi – ju pli rapide ni povas legi, des pli bone, ĉar des pli multe ni povos tralegi kaj des pli multe ekscii. Tamen rapida legado estas kapablo nek inda, nek enda. Samkiel rapida manĝado – manĝante rapide oni povas facile sin sufoki, rapida manĝado povas ankaŭ damaĝi la digestan sistemon. Se la stomako kaj intestoj povas esti damaĝitaj, do ankaŭ la menso. Eble ne estas grando troigo la jena konstato: rapida legado povas diareigi la pensadon. Tamen ĉu nur la rapida legado? Neniu fenomeno havas nur ununuran kaj unikan kaŭzon. Ĉiu fenomeno estas kaŭzata de grupoj de kialoj kaj koincidoj nodigitaj ruze kaj inside, diversmaniere kaj diversgrade dependaj unu de l'alia. Tamen rapida legado sendube apartenas al iu tia grupo de kialoj, eble eĉ estas ĝia kerno, kvankam la grupo ne nepre devas havi hierarkian strukturon, ekzemple koncentran – ĝi povas esti la nubo, magmo amorfa, multnuklea plasmo senĉese ŝanĝanta sian formon, rampanta, translokiĝanta..... Ekzemple: rapida legado rezultigas mankon de pripensado. Pripensado bezonas tempon, kaj la tempo mankas, ĉar ni konsumas ĝin por novaj kaj novaj frazoj, alineoj kaj paĝoj. Pripensi tion kion ni tralegis kaj legas estas kvazaŭ orta al la direkto, al la vektoro, de legado. Kvazaŭ ni forlasus por momento la vojon kiun ni iras – ni turnas flanken, iras la stretan, sinuoplenan padon, enarbariĝas, kaŝas sin en la ombron, por ke ni dum momento ne vidu nian vojon... aŭ ni grimpas la deklivon de malalta monteto por rigardi nian vojon de alte, de ekstere, rigardi tutan terenon kiun ĝi tranĉas, kontroli kie kaj kiele ĝi estas lokita, ĉu ĝi estas la ĉefa linio de la kompozicio, aŭ eble iu el multaj negravaj strekoj..... Sed por turni flanken, por forlasi la vojon, ni devas iri – ne kuregi. Se ni estus kuregantaj pere de rapidega trajno, tiam raviĝo pro transveturi egan distancon en etan tempon devus esti ekvilibrigita per malĝojo, ke ni ne vidis, ne povis rigardi, la landon kiun ni fulme trakuregis.

Kaj ni bedaŭru. Ĉar ni ĝuste forpasis maljunegan arbon kun ekstreme interesan formon kaj branĉegoj kurbigitaj vere nekredeble.... tie povus troviĝi belega kompozicio de tegmentoj, kampoj, herbejoj kaj ĝardenoj.... kaj ĉi tie iu nekonata vorto, surprizanta per nenie alie renkontata kombinaĵo de konsonantoj, sed tamen sonanta nefremde, ne malkomprenebla, kvankam ĝia signifo povas montriĝi tute alia ol tiu kiun ni atendas, kiun ni divenas dank'al analogioj kaj kuntekstoj – ĝi estas kvazaŭ muskovrita ŝtono elstaranta el furioze fluanta rojo-frazo, kiu muĝegas, sinuas violente, por ke la sekvan momenton malrapidiĝu kaj ŝanĝu sin en trankvilan lageton.... Kaj ne temas nur pri impresoj gustaj, estetikaj. Ja pura estetiko ne ekzistas, ĉar ne ekzistas iu formo kiu ne portus kun si iun signifon, aŭ kiu ne kaŝus en si iun alian signifon krom tiun montratan ekstere, kvazaŭ ĝi volus protekti tiujn aliajn signifojn, kiuj ne nepre devas esti malaj, ĉar ili povas subtile larĝigi la ĉefan signifon, apogi ĝin samkiel tubeta skeleto sur kiu oni sternas la tendan tukon.

Nu, ni prenu la ekzemplon de interpunkcio. Ŝajnas, ke ĉio estas klarega. Tamen ne ĉio. Jen la tripunkto ... Bone. Sed kial tri? Kial nur tri? Tripunkto ordonas, aŭ nur sugestas, ke ni haltu. Sed kiom longe?.... Pli granda nombro de punktoj, ekzemple kvar, povus indiki, ke temas pri iom pli longa suspenso (aŭ pripenso) – interrompo sufiĉa por levi la kapon, ekrigardi flanken ..... Kaj la kvinpunkto kun la spaco antaŭe indikus, ke oni povas ĉirkaŭrigardi atente aŭ penseme ............ Kaj multipunkto – ke oni povas trinki tason da teo, prikonsideri la problemon de streketoj, de haltoj, paŭzoj kaj duonpaŭzoj: - ..... . . . . . . de diversaj kombinaĵoj plirapidigantaj kaj malplirapidigantaj, streĉantaj kaj malstreĉantaj - - - - - - Kaj la multspacoj? Kaj dudupunktoj? Tridupunktoj? Kaj trikomoj? Kial la trikomoj ne ekzistas? Kial komoj estas diskriminataj? Ĉu ili havas en si ian kriplecon? Ian mallertecon? , , , , , , , , Jes. Ili havas.

Nu, bone, tiom da novaj eblecoj. Sed tie temas pri simpligado, pri tio ke nenio malhelpu nin legi, ke niaj okuloj povu balai la linioj de teksto senĝene, glitu KIEL EBLE PLEJ RAPIDE. Kaj ĉi tie temas pri komplikado. Ĉi tie ni ne rektigas la padojn – ĉi tie ni interplektigas kaj sinuigas la padojn, por ke nia atentemo ne malakriĝu.

Sufiĉas! Ja tio aspektas kiel diskuto pri reformo de ortografio.... Kaj ni nur salutontis plezure la pacientojn... Bonvenu! Bonvenu! Pardonpetu pro enuiga, tute nenecesa parolado. Nun tio, kio estas vere grava – elekto de kuracadaj ekzercoj.
Ĉu tio vere estas io grava? Elekto ja ne estas deviga. Eĉ kuracado ne estas deviga. Oni ja povas promeni al la parko aŭ al la arbaro, perdi en ĝi la vojon kaj jam ne reveni...

tordado de vortoj  >>>

legado inversa >>>

legado paralela >>>

teksto en teksto >>>

promenoj leksikaj >>>

kuŝado surdorse >>>

vidaĵoj prozaj >>>


Kaj loĝado... La problemo ne koncernas la ulojn kiuj ne decidas sin resti ĉi tie iom pli longe. Ja oni povas komuti por kuracado. Oni ankaŭ povas ne komuti kaj ekzerci hejme – la propra, komfortega brakseĝo estas ne anstataŭigebla. Tamen oni devas esti konscia, ke la propra brakseĝo, kvankam ĝi ŝajnas la malplej danĝera loko en la tuta mondo, povas montriĝi vere malsekura, ĝuste tial, ke ĝi estas tiom sekura – sed tio ne signifas, ke ni tuj devas anstataŭigi ĝin per frakasita floso ĵetata ĉiudirekten far furioza oceano. Tamen jen io pripensinda. Kaj se ni akceptus la furiozegan oceanon, sed anstataŭigus la floson per nia ŝatata, komfortega brakseĝo?

Nu, pigruloj sidu hejme. Malpigruloj elektu:
budo dunivela je tipo A
terdomo je tipo n
terdomoj je tipo u aŭ V
apartamento je tipo
S

<<<