ni promenas, iradas, iretas – tie ĉi ni trovas iun literon, tie ni trovas iun vorton, malrapide io el tiuj trovaĵoj komponiĝas – nu, jen vortrikoltado okazas...... kiam ni havas la korbon plenan de vortoj, ni forŝeligas ilin, lavas, selektas: tiuj ĉi estas bonaj por fari la supon, tiuj prefere sekindas, tiuj nur forĵetendas ĉar estas vermoboritaj

do ni promenas, iradas, iretas ....... ni kolektas vortojn, signojn, silabojn, literojn ...... kaj neatendite montriĝas, ke ni jam promenas nek tra parko, nek tra herbejo aŭ arbaro aŭ strato, sed tra paĝo de teksto



ni legas, legas .... ni estas legantaj..... ni promenas tra arbaro de vortoj, tra herbejo de signoj, tra strato de frazoj – ĉi tie ni trovas iun bildon, tie ni rimarkas iun formon kiu ion al ni memorigas, ie alie la alineo havas strangan konturon samkiel nubo kiu turniĝas en drakon; ni amasigas bildojn, imagaĵojn, konturojn klarajn kaj malklarajn, kaj poste ni provas ion komponi.... iuj pecoj bone kuniĝaj kun aliaj, iuj tute ne kuniĝas, kuniĝas kun neniuj aliaj, do ni forŝovas ilin, cerbumas ĉu forĵeti ilin, aŭ eble kaŝi kaj atendi, iam eble ili trovos sian puzlon, aŭ montriĝos absolutaj unikaĵoj, same kiel falintaj meteoroj

ni legas, ni legas, ni estas legantaj ....... ni kolektas bildojn kaj imagaĵojn ..... ĝis neatendite montriĝas, ke ni jam ne estas legantaj, ni jam ne legas, ni jam ne erarvagas tra labirinto de vortoj kaj literoj, sed tra arbaro vera, foje densa, foje lumplena



<<<