Jen la fotelo, la lulfotelo. Tuta el la literoj S farita.....
Ne, ne tuta. La apogilo estas rekta kaj plata kiel litero l. Kvankam
ĝi povus esti eĉ iomete kurba, s-forma, por bone plenigi la kurbojn de homa dorso.
Ĝi estas blanka. Ie-tie grataĵoj, ne tre aĉaj. Ja ĝi ne estas nova. Multjara ĝi estas, tamen ne antikva. Staras ĉe la fenestro kun belega vidaĵo: serenaj montetoj kovritaj per malhelverda, preskaŭ nigra arbarego. Fluas la montetoj, fluas, ondumetas, nenien forfluas, nenien alfluas, daŭre estas ĉi tie, daŭre donas impreson, ke morgaŭ, eble postmorgaŭ ili ĉi tie jam ne troveblos, finfine ili forvenos, la verda maro trankviliĝos, glatiĝos, floroj, multkoloraj floroj elkreskos..... Tentas la fotelo, ho! tentegas. Sidi en ĝi, sin luleti kvazaŭ ni flosus sur verdetaj neviolentaj ondoj..... Ni eksidas en la fotelo. Metas la piedojn sur la ligna planko kaj puŝas..... Kia seniluziiĝo! Nenio videblas trafenestre! Neatendite la arboj, iliaj senĉese susurantaj branĉaroj, kiuj estis ie sube, sub niaj piedoj, eble eĉ estis la tapiŝo de subakvaj algoj, eksplodis kaj plenigis tutan fenestron, apenaŭ streta rubando de la ĉielo bluiĝas supre....
La fenestro kaj la lulfotelo troviĝas en la biblioteko. La libraro ne estas impona, sed sufiĉas por ke oni pasigu ĉi tie kelkaj jarojn antaŭ ol ĉiuj libroj estos tralegitaj.... nu, sed se oni legu la librojn diversmaniere, laŭ diversaj metodoj, tiam eĉ kelkaj vivoj ne sufiĉus..... La fotelo, la fenestro kaj la biblioteko estas en la subtegmentejo. Kaj la tegmento estas tute ordinara, tenda, lada, neniuj kurbaĵoj, volutoj, linioj danĝere serpentumantaj – ĉio rekta, simpla, neta, ordigita..... Oni povas luli sin en la fotelo tutan printempon, tutan someron, tutan aŭtunon, ĝis la arbfolioj falos surteren kaj malvualos la serenajn montetojn kovritaj per malhelverda, preskaŭ nigra arbarego..... escepte nur se la montetoj ne troviĝus tie, finfine forfluus, ne haltigus ilin densa reto de nudaj branĉetoj, labirinto de krakaĵetoj sur la ĉiela glazuro.....


???

Seniluziiĝo. Ĉiuj pensis, ke "s" devenas de la vorto "supera", ke apartamento estas apartamento: komfortegaj kanapoj, ilaro elektronika, banujo granda kiel eta naĝejo, dolĉa muziko, delikata masaĝo.... kaj anstataŭ molajn tapiŝojn ni trovas durajn, krudajn plankojn piniajn, birdaĉoj kriegas ekstere, pluvgutoj laŭte perkutas tegmentajn ladojn.... Jes, oni avidis, ne pensis, ke povas temi pri apartamento mensa....