L tipio? Ne. Kvankam tia estus la unua asocio. Ĉar A, kaj precipe A, aspektas kiel la tipio, aŭ almenaŭ similas al ĝi. Nur la trabeto ne konvenas. Do la piramido? Ĉi momente oni devas respondi la demandon ĉu A estas la konuso aŭ ne. Se ĝi estas la konuso, tiam A ne estas la piramido, (aŭ ĝi estas la piramido netipa, la piramido konusa, tiom netipa, ke neniu neniam aŭdis pri ĝi kaj vidis ĝin – holmojn kaj tumulojn oni ne konsideras kiel piramidojn), kaj se ĝi estas piramido tiam ĝi estas la piramido duobla, unu piramido sur l'alia, kaj la suba piramido havas fortranĉitan pinton, do ĝi estas la piramido trapeza, sed ne ŝtupa kvankam ŝtupa A estas facile imagebla. La piramido pensigas nin pri aliaj materialoj: ŝtono, vitro, aŭ kristalo. Kaj ĉi tie ni havas aferon kun salikaj branĉoj kaj argilo. Nu, budaĉo estas nur budaĉo – ĉu iu aŭdis pri ŝtonaj budaĉoj? Aŭ pri la vitraj? Aŭ pri budaĉoj kristalaj?

En la marmora kabano kun kristalaj fenestroj nin ne turmentis pensoj mornaj...

Fenestroj? Neniuj fenestroj. Nur fendoj kaj fendetoj inter branĉoj salikaj, tra kiuj la mondo delikate penetras la kabanon. La salikbranĉa muro filtranta..... Kaj vi sidas en la supra spaco, je la unua etaĝo – oni povus diri kaj skribi tiele – kaj legas. Vi filtras la vortojn, ne tra dentoj, sed tra menso, elŝeligas ilin kvazaŭ nuksoj aŭ fazeolo, la foruzitajn, nebezonatajn, frakasitajn ŝelojn vi forĵetas kaj ili falas en la suban spacon tra kribrila planko. Kiam la suba spaco estas jam plena, samkiel la cindrujo en la forno, tiam ni purigas ĝin, forprenas vortan rubaĵon, rompaĵon, fekaĵon, por recikligi ilin en glimantan metalon, sangajn brikojn kaj verdan herbaron.... Tiam la sesio estas finita.

Ho, la vento! Mi forgesis pri la vento. La vento trablovanta, trapikanta, trapuŝanta sin tra fendetoj. Siblanta kaj fajfanta, kaose plukanta salikbranĉajn kordojn...
Aerumado de la kapo, blovumado de la menso.