ni kuŝas, kuŝas, kuŝas..... iu vorteto traflugas super ni.... iu peco de frazo traflugas la ĉielon....
papilio? birdo? piktogramo? grafikaĵo? signo? simbolo? skribaĉaĵo malgrava aŭ sensignifa?

estas vere grave kiel vi kuŝas..... se vi kuŝas, kuŝas duone sidas je la kuŝseĝo, tiam diversaj aĵoj kaj objektoj estos libere flugantaj fluantaj super via kapo, tra kaj trans via kapo, ankaŭ sub.....
kaj se vi kuŝas sur la herbaro kaj surdorse, tiam diversaj aĵoj kaj objektoj estos libere flugantaj fluantaj super via kapo, tra kaj trans via kapo ankaŭ tamen iom malpli libere, kaj sub via kapo nenio estos trafluganta, anstataŭ sendube io estos iranta kaj rampanta sur via kapo.... kaj tra kaj trans via kapo ankaŭ....
kaj se vi kuŝas sur la herbaro kaj surventre, tiam vi ne vidos tion kio traflugas super via kapo, sed vi vidos klare tion kio rampos kaj iraĉos kaj kuros sub via nazo, kio gracie kaj ĉarme grimpas tigojn de delikataj floroj
<<<
kaj kial la signoj sur la ĉielo estu pli gravaj ol la signoj sur la tero, sur la grundo, sur la herbejo? tial ke ili estas malplej multaj? ke la ĉielo estas kiel la paĝo titola, dum la herbejo estas kiel iu paĝo enĉapitra dense kovrita per printaĵoj?