Esti en la sanatorio jen io tute alia, malsama, ol nur legi pri iu sanatorio, pri tio kiel estas tie.Esti kuracata kaj ripozi en la sanatorio, jen io tute alia ol legi pri tio kiel homoj estas tie kuracataj kaj kiel ili ripozas tie.
En tiu ĉi momento ni devus prikonsideri, ĉu la libro mem ne estas iu specifa sanatorio – ja legado povas kuraci, ne nur la menson, foje nomatan animo aŭ koro, kaj ripozigas – kvankam okazas, ke legado venenas nekuraceble nian menson, ofte nomatan animo aŭ koro, igas ke post la legado ni estas pli lacaj ol antaŭ... En tiu ĉi momento ni devus prikonsideri, ĉu la signo de egaleco povas esti metita inter libro kaj legado.... Kompreneble, ne. Tio estas nepripensenda. Libro estas io tute alia, malsama, ol legado.