ARTilerio. Arto de detruado.
La plej facila el ĉiuj artoj.
LiterARTuro
estas arto de
literaranĝado.

Arto de mortado estas la plej malfacila inter ĉiuj artoj.
kARTografio
L’arto de mapdesegnado estas nobla kaj admirinda.
mARTireco
L’arto de suferado ne estas nekonata ĉi tie.
stARTado
L’arto de komencado estas la plej bela arto.

pARTenogenezo

Arto naskas arton. Arto naskiĝas el arto kaj por arto. Arto memnaskiĝanta.
Branĉo. Flugilo de muŝo. Tigo de herbo. Molekulo de proteino. Kristalo. Flamo. Nubo. Vento. Kaj io alia... Ĉiam belegaj. Eĉ kiam estas neniu kiun ravigas ilia beleco, kiu scipovas distingi belon de malbelo. Ambaŭ konko kaj heliko fiatentas niajn raviĝojn kaj abomenojn, niajn kategoriojn. Verŝajne havas la siajn. Nehumanajn. Kiu tion scias...

Ĉi tie nenio aperas el si mem. Nenio, tute nenio.
Frazoj, kutime kriplaj malofte lertaj, eĉ ne scipovas malaperi mem.