L’arto de mapdesegnado estas la nobla arto, admirinda. De desegnado aŭ de verkado? De verkado aŭ de printado? De presado aŭ de pentrado? De pentrado aŭ de farado? De farado aŭ de kreado?

Tamen ĉi tie oni mapojn ne faras. Nek printas. Nek presas. Nek desegnas. Nek verkas. Ĉar oni mapojn ne bezonas. Ja ĉiu ekrano estas la mapo, ĉu ne? Kaj la lando estas aro da mapoj, ĉu ne? Havus iun sencon fari la mapon de mapo? Ne havus. Tute ne. Konsiderante kiel facile la mapo estas ĉi tie multobligata kaj distribuata. Kaj kiel facile malaperas. Kune kun tuta lando.

Kial neniu volas kolekti tion, kio facile malaperas? Verŝajne momenteco havas malaltan prezon.

<<<