L’arto de komencado estas la plej bela arto.
Komenci ĉiam estas bele.
Verŝajne fini ankaŭ estas bele.
Beleco de la komenco ne dependas de tio kies la komenco estas.
Beleco de la fino dependas de tio kies la fino estas.
Tamen ni ne scias ĉu estas ĝuste tiele, aŭ ni nur volus ke estu ĝuste tiel.

Kio bela estas en la komenco de artrozo? Ho, tiuj tri unuaj literoj.
ARTrozo. L'arto de fingrotordado. Tamen kial la deformitaj artikoj ne ravas nin same kiel torditaj, tuberozaj branĉoj?

Nun ni rigardu tion kio estis verkita. La komenco bela. Kiel kutime. Poste jam bele ne estas. Poste nur longdaŭra penado. Kiel kutime. Tial la mezo devus esti eliminata, forigata. Devus esti nur la komenco kaj la fino.
Por ke ni estu certaj ke la fino estas bela, ni bezonas igi ĝin la komenco.

L'arto de komencado estas belega arto.

<<<