Stranga sakstrato. Senelirejo – oni parolas kaj verkas. Stulte kaj sensence, sed metafore. Se oni eniras la sakstraton tio signifas, ke ekzistas enirejon, kaj kutime enirejo estas ankaŭ elirejo – senelirejo estus ankaŭ senenirejo - - - - - escepte nur se tuj post eniro la enirejo fermas sin samkiel faŭko krokodila, escepte nur se tio ne estas sakstrato, sed iu nigra truo..... Ne, tio ne estas la nigra truo. Tio estas la sakstrato. Ĝi povus esti nomita Nigra Truo sed tiun nomon ne havas. Oni diras pri ĝi ARTERIO DE ARTOJ kio ŝajnas kriege kontraŭa je sakstrateco, sed tia ne estas, ĉar jena sakstrato estas nekredeble longa, pli kaj pli longa, eĉ senfine longa, simila al sako senfunda. Aŭ al maniko. Aŭ al piediko. La tunelo sen lumeto ĉefina, ja la finon ne havanta. Fekintesto senanusa. Fekintesto kun la anuso en infinito.... Do la arterio. La arterio pulsanta per arto. La arterio tra kiu fluas ĉiuspecaj artoj. La strio de laborejoj kaj metiejoj kaj artejoj. Pri la nombro da ili oni povas diri nekalkulebla. Plej diversaj. Plej variaj. Iuj preskaŭ kiel palacoj, aliaj apenaŭ kiel paperfolio aŭ peco de forbalaita grundo. Troveblas ankaŭ tiuj kiuj estas nur la kapo – la menso – la stato de menso - - - - - - Ja ĉio povas esti arto. Ĉio volas esti arto. Ĉi pensas, ke estas arto, konsideras sin kiel arto. Eĉ la milito. Jes. Arto de milito – tion oni diras kaj verkas. Multaj pensas tiele. Politiko – arto de regado. Tagmanĝaĉo – arto de kuirado.... Arto de amindumado..... Arto de klaĉado..... Kio do estas ludi fortepianon? Jen arto de fingrokurado. Samkiel promeni jen arto de piedsvingado..... Kaj kio estas arto? Ĉio estas arto, ĉio volas esti arto, ĉio pensas ke estas arto, ĉio konsideras sin kiel arto. Do arto estas ĉio. Ĉiu agado estas arto. Ĉar esti estas arto. Ekzisti estas arto. Kaj ne esti ankaŭ. Ne ekzisti ankaŭ.... Do kio estas ARTO? Kaj kiel ARTO diferencas de arto? Kiel arto diferencas de arto? Jen arto de demandado. Jen arto de respondado...... Eble ie ĉi tie troviĝas tia laborejo – demandejo-respondejo. Vi devas trovi ĝin kaj trovi en ĝi la majstron, saluti kaj riverenci lin kaj peti ĉu li akceptos vin kiel lian disĉiplon. Kaj ne prenu lian helpanton, la submajstron, por la majstro. Tio ankaŭ estas arto..... Kaj ĉio ĉi en la streta sakstrato kiu estas larĝega arterio.