mARTireco

L’arto de suferado ne estas nekonata ĉi tie. Ĉar ĝi estas treege populara, eble eĉ la plej populara, en la lando transbarila kaj transekrana, vere estimata kaj aprezata tie, eble la plej, do estas malfacile ne scii pri ĝi, des pli ke sufiĉas meti la kapon super la barilo aŭ super la ekrano kaj oni vidas ĝin ĉie ĉirkaŭe.

Tamen ĉi tie ĝi ne praktikata, nek iu-ajn ĝin kolektas.
Tie suferado estas amegata kaj adorata – ĉi tie estas preskaŭ abomenata.
Tie oni estas konvinkitaj, ke ĝi plinobligas – ĉi tie, ke degenerigas.

Kaj jen nur du flankoj de la sama barilo. Fascina.

Kiu volus morti por Liberlando? La unikulo kiu povus morti por ĝi, ne povas tion fari, ĉar tiam Liberlando mortos, kaj tia martireco havus neniun sencon.

<<<