Arto de mortado estas la plej malfacila inter ĉiuj artoj. Nekompareble pli malfacila ol arto de vivado, kiu ne estas konsiderata facila. Ĝi estas malfacilega pro tio, ke oni ne povas ekzerci sin al ĝi, tial mankas majstroj de mortado. Renkonteblas majstroj de vivado, ĉar oni povas ekzerci sin al vivado. Kompreneble, oni povas prepari sin por morti, same kiel oni povas prepari sin por ludi improvizitan muzikon, sed malgraŭ tio oni neniam scias kion kaj kiel oni ludos. En tio konsistas la ĉarmo kaj malbeno de improvizado. Foje oni ludas pli bone, foje pli malbone – tre gravega estas tio, ke oni ĉiam povas ludi denove, ankaŭ pli bone aŭ malpli bone. Oni ne povas ripeti mortadon. Belegaj improvizaĵoj okazas multe pli ofte ol belegaj mortadoj. Nekompareble pli ofte. Bedaŭrinde.

Bedaŭrinde, tio estas nur bone aranĝitaj vortoj, nenio pli.
Bone aranĝitaj vortoj ĉiam estas io pli ol nur bone aranĝitaj vortoj. Sendube ili estas io pli ol malbone aranĝitaj vortoj, ĉar tiuj estas io malpli.
Oni povas daŭrigi tian disputon senfine.
Bedaŭrinde, ĉiu kombinaĵo de vortoj estos nur io malpli, aŭ io pli, ol tio kion ĝi priskribas. Ĝi neniam estos tio kion ĝi provas priskribi. Prenu, ekzemple, mortado. Probablege temas pri io pli ol la ĝusta momento de morto. Temas pri sinproksimado al tia momento. Se jes, tiam ja tuta vivo estas nenio alia ol mortado, sinproksimado al morto. Sed tio ankaŭ estas nur vortoj ruze aranĝitaj. Nenio pli. Kaj samtempe io pli.


Iu katino estis mortanta belege. Blanka kun griza vosto. Neniu sciis, ke ŝi estis mortanta. Probable ankaŭ la katino mem tion ne sciis. Kaj kiam ŝi tion eksciis, tiam ŝi simple malaperis. Tamen ŝi ne meritas titoli ŝin majstrino, ĉar ŝi faris du erarojn. Kvankam ĝi kaŝis sin en loko kie ŝi neniam antaŭe sin kaŝis, certe por ke neniu ŝin tie serĉis, la arbustoj kreskis tro proksime de la domo. Kvankam nenion ŝi postlasis, tamen forgesis forpreni la rememorojn pri ŝi.

Ĝuste tiele mi imagas la propran mortadon: mi malaperas kaj neniu scias kion je mi okazis – tiam ĉiuj komencas diri: ho! li malaperis! kie li estas? verŝajne li mortis..... FORIRIS..... ha! kiel belege li mortis! mortis ne mortante..... Ve! Kial neniam nenio okazas tiel kiel ni tion imagis? Ja tiel belege ni imagas....


<<<