ARTilerio

Arto de detruado estas la plej facila el ĉiuj artoj. Oni ne devas pene ekzerci sin al detruado, nenion oni devas studi kaj lerni, kaj ĉiu estas la majstro. Ĉirkaŭe nur majstroj de ARTilerio.
BUM! BUM!
BANG!BANG!

Kaj la majstraĵo jam preta.

Se nenion oni devas studi kaj lerni, tiam estas neniuj lernantoj. Neniuj submajstroj. Do ankaŭ neniuj
laborejoj. Tio estas vere fascina: vi lernas nenion kaj vi scias ĉion. Tuj. Vi naskiĝas kiel majstro kaj vi mortas kiel majstro. Majstro de detruado.

Ho, estus vere belege, se ARTilerio estus ĉi tie arto tute nekonata.

<<<