UNIVERSITATO EKSTREMA
FAKULTATO DE EKOLOGIO DE MENSO

Verŝajne oni distingas ekologion malprofundan kaj profundan.
Aŭ alie: estas ekologio malprofunda kaj ekologio profunda.
Tio signifas: oni parolas pri ekologio profunda – oni tute ne parolas pri ekologio malprofunda. Tia nomo ne estas uzata. Sed, se oni parolas pri ekologio profunda (eĉ se la tia ekzistus nur enparole, nur kiel iu nebuleca nocio far neniu difinita), tiam oni sendube povus paroli ankaŭ pri ekologio malprofunda, supraĵa, sablaĵa. Vere malfacilege imageblas, ke ekzistas nur ekologio profunda. Same kvazaŭ ekzistus nur akvujoj profundaj – nenie akvo ĝismaleola, ĝisgenua, ĝistalia, ĝiskola, nur kaj tuj profundaĵoj multmetraj. Neniuj eblecoj vadi.

Tamen ni estas en la Universitato Ekstrema, kie ĉiuj fakultatoj estas ankaŭ ekstremaj, do temos pri ekologio ekstrema. Ambaŭ ekstreme profunda kaj ekstreme malprofunda. Sed ankaŭ ekstreme mezprofunda, ĝisfemura kaj ĝiskapa. Kaj ankaŭ ĝis-super-la-kapo...
Antaŭe ekologio okupiĝis pri la problemo de ekvilibro en naturo. Belaj estis tiuj tempoj. Ĝis oni malkovris, ke ekvilibro, io tia, simple ne ekzistas. Naturo estas la senfina strio de katastrofoj, la etaj, grandaj kaj kolosaj. Oni povus difini ekvilibron kiel la stato senkatastrofa. Tamen se la manko de katastrofoj estas nur la stato imagebla (aŭ tute neimagebla – tio dependas de povo de la imago), tiam ankaŭ la stato de ekvilibro ne ekzistas. Escepte nur se ni parolus pri la stato de ekvilibro de katastrofoj. Mi eĉ riskus la konstaton, aŭ nur supozon, ke la manko de katastrofoj, de tiuj etaj, grandaj kaj kolosaj, estus la plej granda katastrofo por naturo. Ne estas maleble, ke iam en la Fakultato de Ekologio estos fondita la Instituto de Katastrofoj, aŭ Instituto Katastrofa (sed ne Katastrofisma). Ni vidu. Ŝajnas al mi, ke komence oni devas prepari la lekcion titolitan gracie:

La ekvilibro katastrofa

Nun la tempoj ankaŭ estas belaj. Eble tial, ke ekologio ne okupas sin pri la problemo de ekvilibro en naturo, sed pri la problemo protekti naturon kontraŭ poluado – kompreneble, iom malice simpligante (ne estas facile montri ĉu "iom" rilatas al malico aŭ al simpligo – probable al ambaŭ).
Do, simpligante plu, sed nur por ke poste kompliki ĉion nekredeble, oni povas konstati, ke ĉiuj problemoj ekologiaj, antaŭaj, nunaj kaj postaj, koncernas la spacon. Jes, ĉiu estaĵo aperinte en la mondo ekokupas iom da spaco, malebligante ekokupi tiun ĉi spaceron de aliaj estaĵoj. Tie kie mi konstruos mian domon ne elkreskos arbo – tie kie elkreskis arbo mi ne konstruos mian domon. Nu, escepte nur se mi forhakos ĝin. Kaj se mi ne volos forhaki ĝin, mi povos provi, samkiel birdoj, konstrui mian domon en aŭ sur la arbo..... kaj ĝuste ĉi tie komencas senfinaj komplikaĵojn, ni dividas haron je pli ol kvaronoj – tamen tio estus la temoj de fascinaj prelegoj, lekcioj, ekzercoj, eksperimentoj, studado. Ekzemple:

Ĉu oni povas vivi okupante neniun lokon?
 
Kiel vivi okupante la plej malmulte da loko?

 
Ĉu pli multe da iuj signifas malpli multe da tiuj?
 
La urbo-nubo (ĉi tiun lekcion oni povas ignori)


Pensoj-predantoj. Pensoj-predoj. Menso-ĝangalo. Menso-dezerto.

Oni scias, ke Liberlando estas konstruita el literoj kaj vortoj. Ekologio de vortoj kaj de literoj. Jen io. IO! IO NEKREDEBLA! Io pri kio probable neniu sin okupis ĝis nun – neniu krom cenzuristoj, kvankam ili sendube komprenis la problemon tute alie.... Bonvolu imagi la vastecon de temoj:


Ĉu vortoj okupas spacon? 


Rubtekstoj. Rubvortoj. Rubliteroj.

Ĉu nocioj nevortaj okupas malpli aŭ pli da spaco ol nocioj vortaj?


Kiamaniere redukti la produktadon de nocioj.


Ho! kiom vastega, malantaŭ la horizonto atinganta, senfina areo por studado kaj eksperimentoj ekaperas antaŭ ni: EKOLOGIO DE MENSO...


<<<