La urbo-nubo


     Jen la iluzio, kiu ne meritas la priskribon, sed kiun ni povas mencii.

Imagu la urbon-nubon. Ne la urbon virtualan en la virtuala nubo, sed la urbon realan en la reala ĉielo. La urbon kiu ne estas kiel la nubo, aŭ kvazaŭ la nubo, sed kiu estas la nubo.

Tio ŝajnas logika. Oni povas urbigi ĉiujn landojn, oni povas plenigi per domoj kaj stratoj ĉiujn pecojn de la tero – tiam libera, nekovrita, restos nur la maro. Sed maroj ankaŭ povas esti urbigitaj. Maroj havas pli grandan surfacon ol landoj, multe pli grandan, do ni havus multe pli da loko. Kaj ŝajnas, ke estus pli facile platigi akvon ol teron. Probable la plej allogaj estus la terenoj ĉelandaj, ĉebordaj, kvankam multaj homoj aprezus la vivon en la mezaj zonoj de oceano. Tamen tio ne devus atentigi nin nun... Pri urboj subakvaj kaj subteraj ni ne pensu. La ebleco enspiri freŝan aeron kaj ekvidi vastegan panoramon estas neanstataŭigeblaj kaj eĉ se ni sukcesus bredi la rason de homo talpoj aŭ amfiprionoj, Vasta Vidaĵo restos la plej fidele rakontata mito, estos Rakonto Fundamenta, plej zorge gardata trezoro... Tial ni ne penetru la labirinton de tuneloj kaj koridoroj, eĉ se de tempo al tempo ni povus lasi ĝin por momento. Kompreneble, oni povas urbigi ĉiujn landojn kaj ĉiujn marojn. Krei sur la Tero la urbon-kruston. Ne tion ni volus. Almenaŭ parto da homoj. Ni esperas, ke plimulto da homoj, sed oni scias ke espero amas ŝercadon.

Do restas nur aero. Ĉielo. Urbo en la ĉielo. Urbo sur la ĉielo. La urbo ĉiela. Landoj liberaj – tuta tero kovrita de sovaĝaj kreskaĵoj. Maroj kaj oceanoj liberaj – ĉiuj akvoj libere vaporantaj. La ĉielo urbigita. Ĉu oni povus prikonstrui tutan ĉielon? La ĉielo estas ja multfoje pli granda ol landoj kaj maroj, teroj kaj akvoj! Preskaŭ senfina. Preskaŭ...

Tia urbo estus vitra. Tia urbo estus travidebla. Sunradioj trapikus ĝin. Trapasus. Transpikus kaj transpasus. Sunradioj refraktiĝus sur nekalkuleblaj vitraj surfacoj metitaj je ĉiuj eblaj kaj maleblaj anguloj; vidata el sube ĝi aspektus kiel nebulo glimanta per ĉiuj eblaj kaj maleblaj nuancoj de koloroj. La ombro ĵetata de tia urbo estus same multkolora, vibranta, sinŝanĝema... Nokte tia urbo estus la distega galaksio kiu neatendite, pro momenta kaj tute neantaŭvidebla kolapso de reguloj de fiziko troviĝus en nia ĉielo, preskaŭ tuŝebla. Ne gravas, ke ĝi vualas aliajn stelarojn, ja neniu, preskaŭ neniu rigardontus ilin el la tero, kaj el la urbo enĉiela ili estus multe pli bone observeblaj.

Jes, ni liberigus Teron de ni mem. Sendube. Tero sopirus pro malpezigo. Tamen ne profunde. Ja ni revenadus. Ni pasigus tie la feriojn. Ni vizitus diversajn monumentojn. Ni denove tretus ĝin, kvankam pli malrapide. Kaj la ĉielon ni kovrus per mirakle brokita vitra muslino. Tero kaj ĉio sur Tero probablege preferus la bluan ĉielon kaj ordinaraj, diversgrizajn, multblankajn nubojn.

Sed tio estas nur vizioj. Ne gravas kiel belaj kaj ravantaj ili estus, ne forpuŝos de ni la demandon nedeziratan: kio pluvus el tia urbo-nubo? . . . . . . . . . Post konfuza silento aperos sekvaj demandoj: ĉu la urboj-nuboj ne kolizios? ĉu ne ĵetados tondrojn reciproke? escepte nur se estus unu urbo, la urbo-nubo-nebulo . . . . . . . . Kaj la plej grava demando: kie foriros la ordinaraj nuboj, la nuboj-nuboj? malaperos por ĉiam samkiel ĉio malaperas?


     Ho, ni liberigus Teron, ni ekokupus Ĉielon. Ni translokiĝus el Tero al Ĉielo. Sur Ĉielo.
     Ja verŝajne ni revas pri tio. Jarcentojn oni konvinkas nin, ke tie estas multe pli bone, kaj ni daŭre vivas ĉi tie.
         Kial? Kial ne tie?



     <<<