Ĉu nevortoj okupas malpli aŭ pli da spaco ol vortoj?


La universo disvastiĝas. Se la universo disvastiĝas, tiam disvastiĝas ankaŭ spaco, ĉar spaco estas universo. Aŭ ne estas. Se la spaco ne estas universo, tiam ĝi ne disvastiĝas, kvankam la universo disvastiĝas (do povas okazi, ke iam la universo estos pli vasta, pli granda ol la spaco en kiu ĝi troviĝas – estos interese, ĉu ne?). Estas tiel kiel estas. Tio kiel estas neniel influas nian konsideradon kies ununuran sencon estas, ke ĝi estu iom ridinda kaj iom plibonigu nian humoron kiam tiu ne estas bona aŭ malplibonigu kiam ĝi estas bona.

Se la universo disvastiĝas, tiam distancoj inter la galaksioj pligrandiĝas. Sed ĉu pligrandiĝas ankaŭ distancoj ene de la galaksioj, aŭ distancoj inter la steloj? Ŝajnas, ke jes. Kaj se ŝajnas tiel, tiam ankaŭ distancoj inter la planedoj kurantaj ĉirkaŭ iuj de tiuj steloj devus pligrandiĝi. Ŝajnas ankaŭ, ke distancoj inter partikloj devus pligrandiĝi, sed eble nur tio tiel ŝajnas, tiaj estas niaj atendoj, ĉar se estus tiel, tiam la planedoj kaj steloj kaj ĉio kio troviĝas sur kaj en tiuj planedoj kaj steloj devus pligrandiĝi. Kaj tamen ŝajnas, ke la planedoj ne pligrandiĝas, ne kreskas. Tero daŭre estas same granda, ne pufiĝas kiel balono same kiel faras la universo. Tio iom seniluziigas, kvankam se la tero pligrandiĝus balone, fine ĝi eksplodus, diseriĝus kaj malaperus. Oni ja diras, ke la universo disvastiĝus tiele, ke ĝi igos tute vakua, malplena, kaj malvarma, do ĝi estos tiom grandega kaj vastega, ke elektrono ne povos renkonti elektronon kaj kvarko ne povos renkonti kvarkon. Nu, feliĉe, nur ŝajnas tiele, do ni ne devas ĉagreni nin, des pli ke ni havas multe pli multe da aferoj pli gravaj kaj vere ĉagrenantaj. Verŝajne la fortoj allogantaj diversajn erojn kaj partiklojn estas pli grandaj ol la fortoj disvastigantaj la universon kaj spacon, tial Tero ne pligrandiĝas, sed ni premisu por la momento, ke estas alie, tiam estos pli ridinde, kaj ja pri tio temas.

Se ni premisus, kaj ne estas kaŭzoj por ke ni tion ne faru, ke nia menso estas iu sorto de universo, ĝi ankaŭ devus disvastiĝi (ni ne forĵetu la ideon, ke ekzistas ankaŭ universoj kiuj ne disvastiĝas kaj nia menso povus esti ĝuste unu el tiuj). En la menso-universo nocioj estos galaksioj-steloj-planedoj. Ĉu distancoj inter nocioj senĉese pligrandiĝos kaj la nocioj mem ne pligrandiĝos? Se estus tiel, tiam daŭre estus loko por novaj nocioj kaj konsiderado je la temo entitola havus neniun praktikan, aŭ ekologian, aspekton – por kio ni ŝparu la spacon, se la spaco kreskas, do ĝi neniam mankos? Ja fine la menso iĝos malplena, vakua, kaj malvarma, ĉar nocioj estus senfine distegaj, do estus kvazaŭ nocioj ne ekzistus; tiam oni ne povus komponi ajnan frazon el vortoj, neniun vorton el literoj, neniun melodion el sonoj, neniun bildon el punktoj kaj strekoj... Tamen, se la nocioj disvastiĝas, tiam la problemon kiun enhavas la titolo, restas aktuala.

Oni diras, ke la menso estas kiel la durdisko en komputilo. Oni ne diras, ke la menso estas la durdisko. Kaj oni pravas. Antaŭ ĉio oni ne scias ĉu la menso estas dura aŭ mola. Oni scias, ke la cerbo estas mola, tial la kranio estas dura – se la kranio estus mola, tiam la cerbo devus esti dura. Oni ne scias ĉu la kranio estas la komputilo. Prefere ne. Prefere la kapo estas la komputilo. Sed la kapo estas dura kaj mola. Estas molamalmola. Iuj partoj kaj areoj de la kapo estas molaj, iuj duraj, malmolaj. Same kiel en la komputilo. Se estas tiel, tiam oni devus ekkonsideri la cerbon kiel la diskon. Durdiskon. Aŭ prefere la amasmemoron. Tiam la menso estus la programaro... Eble estis tiele, eble tiele estas, tamen sendube la problemoj ilaj ne estas la ĉefa temo de tiu ĉi lekcio. Jes, ili estas gravaj, sed ne tiom gravaj, por ke ni devojiĝu... Se ni ekkonsideru la menson-cerbon kiel la diskturnilon de komputilo-kapo, tiam ni devus pensi ankaŭ pri tio kaj alio. Nu, la memoro de komputilo estas fina. Kompreneble, oni povas de tempo al tempo malplenigi ĝin kaj surdiskigi novajn dosierojn, sed tio ne faras ĝin la memoron senfinan. Ĝi ja havas finan amplekson difinitan per la konkreta nombro, kvanto de konkretaj mezurunuoj. Ĉu tia estas la memoro mensa? Oni ne scias. Ke ĝi ŝajnas senfina tute ne signifas, ke ĝi estas ĝuste tia. Forgesado estis inventita ne por parado. Tamen oni ne scias, ĉu forgesi estas tute kaj definitive forigi ion el la memoro, aŭ nur forĵeti en la ujon de kie oni povas iel ĉi ion elpreni. Se oni tamen sukcesus kalkuli la amplekson de la memoro mensa kaj se montriĝus, ke ĝi estas senfina, tiam jena cerbumado iĝus sensenca. Se montriĝus ke la memoro mensa ne estas senfina, ke ĝi havas konkretan amplekson kaj oni povas difini ĝin pere de la konkreta kvanto da konkretaj mezurunuoj, tio signifus, ke iam ĝi plenpleniĝos, kaj tiam la respondo je la demando entitola iĝas vere grava. Ĉi-kaze la fundamenta estas ekscii kiam io okazos. Eblas, ke la amplekso estas tiel difinita, ke la vivo ne sufiĉas por plenplenigi ĝin, eĉ absorbante gigantan, kolosegan kvanton da informoj kiel tio okazas nun. Tamen ankaŭ tio estas la problemo kroma.

Se ni metus la signon de egaleco (de identeco aŭ de ega simileco) inter la menso kaj durdisko (aŭ amasmemoro), tiam la vorto okupus en la menso multe malpli da spaco ol la bildo aŭ sono. La vorto kaldrono okupus malpli multe da spaco ol la bildo de kaldrono (tamen nekompareble malpli multe ol la vera, reala kaldrono, sed tiu troviĝas ekster la menso, do ni lasu tiun en paco). Simile la vorto C-maĵora bezonas malpli multe da spaco ol la dosiero sona kaj ne nur la vorto se ankaŭ la ideo de gamo. Dum la priskribo de iu kanto, aŭ sonato, povus okupi pli multe da spaco ol la kanto aŭ sonato mem – kompreneble temas pri la priskribo plena, de ĉiu sono kaj ĉiu noto kaj de ĉiuj kune. Sed ĉu la menso memoras vortojn, sonojn kaj bildojn tiel kiel faras tion komputilo? Ŝajnas, ke ne. Ŝajnas, ke faras tion tute alie. Ŝajnas, ke faras tion tiel, ke la mezuro de dosieroj mensaj tute ne gravas. Ŝajnas, kvazaŭ ili ĉiuj havus la saman mezuron, do kvazaŭ havus neniujn mezurojn. Kio ankoraŭfoje konfirmas, ke tiu ĉi lekcio ne havas sencon kaj estas laŭvica lekcio kiun oni povas neglekti.

<
<<