Rubtekstoj. Rubvortoj. Rubliteroj.


Ni ne devas serĉi la ĝustan ekzemplo. Jen Pensoj-predantoj. Pensoj-predoj. Menso-ĝangalo. Menso-dezerto.

La titolo de lekcio klarigas ĉion. Se jes, tiam tio kio okazas poste, nur malklarigas. Tio estas nek lekcio, nek poemo. Se tio estontus la peco de prozo poezia, same malbone povus esti la peco de poezio proza... Simple banala balaaĵo. Teksto forŝutinda. Oni povus kaj devus disŝiri ĝin kaj forĵeti. Bedaŭrinde ĝi ne estis skribita surpapere, sed videblas surekrane. Estus domaĝe disŝiri, aŭ prefere disrompi, la ekranon kiu bone videbligas ankaŭ tekstojn nekondamnindajn.

Ne estas facile montri kiujn tekstojn estas ruboj. Kompreneble, iuj tekstoj estas tiaj sendube; estis, estas kaj estos pro ĉiuj aspektoj siaj (kvankam eĉ tiaj tekstoj havas siajn amatorojn, kiuj estas pretaj protekti ilin zorge, tute kvazaŭ ili estus plastaj jogurtujoj kiuj iam povos montriĝi utilaj, do meritas estimon kaj kolektindas). Ekzistas ankaŭ tekstoj kiuj ravas nin dum sia naskiĝo kaj mallonga vivo; ni tuj forgesas ilin kaj trovitaj post jaroj ili konfuzas nin profunde, eĉ malesperigas kaj teruras. Sed ekzistas ankaŭ tiaj kiaj malesperigas kaj teruras dum verkado (eĉ aŭtoro mem estas terurita kaj profunda konfuzita), ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj volus tuj detrui ilin konsiderinte ilin kiel venenon pli danĝeran por la menso ol prionoj kaj virusoj atakantaj la cerbon; tial tiaj tekstoj tuj falas en abismon de forgeso, neniu, aŭ preskaŭ neniu volas ekkoni ilin, neniu, aŭ preskaŭ neniu legas ilin, kaj trovitaj post jaroj ravas nin pere de belegaj frazoj, miregas pro sia sagaceco, saĝeco, akreco, ebriigas la legantojn far subtilaj kombinaĵoj de vortoj... Jes, ĉio ĉi ege embarasas, kaŭzas problemojn, gvidas al kvereloj, konfuzas... Estus pli facile, se la rubteksto estus damaĝita, nekompleta, ĉifita, malpura, disŝirita, parte manĝita de musoj. Nu, nenecese pli facile – por iuj ĝi estus forĵetaĵo, rubo, por aliaj la trezoro, objekto de adorado...

Sed tiaj problemoj ne estas veraj problemoj, ĉar ili rilatas al subjektivaj pritaksoj (la vere granda, ĝis nun ne solvita, estas la problemo de objektiva taksado de teksto); kion ni povas fari je la fakto, ke la teksto-balaenda, objektiva ruba, estas komponita el la vortoj kiuj ne estas balaaĵoj, nek forĵetaĵoj, nek ruboj?

Kiujn el la vortoj uzitaj en la antaŭa alineo oni povus konsideri kiel rubvortojn? Iuj dirus, ke tiujn, kiuj ne estas endaj por prezenti la enhavon. Aliuloj, ke tiujn kiuj estas speco de ornamoj, kiel trilo ĉe propra noto de melodio. Aliaj aliuloj indikus tiujn kiuj eble plifortigas la esprimon kaj akcentas la ritmon de la frazoj, sed ankaŭ plipezigas tiujn farinte la ĉefan mesaĝon iom malklara kaj ŝmirita... Nu, ŝajnas ke ili ĉiuj havas rajton, sed iliaj rimarkoj koncernas la rubvorton kuntekstan, ne la rubvorton ĝeneralan. Nin interesas ĉefe, aŭ eble eĉ nure, la rubeco (rubvorteco) absoluta, nerelativa.

Kiam la vorto estas tiom foruzita, ke ĝi forĵetindas? Ĉu tia procezo bezonas jardekojn, jarcentojn aŭ eble generacion de parolantoj? Ĉu la lingvo nur iom pli ol centjara estas sufiĉe maljuna por havi vortojn forgesitajn kaj foruzitajn? Ĉu formoj arkaismaj forĵetindas?... Do fremdaj vortoj povus estis rubvortoj, vortoj forĵetindaj, ĉar oni diras, ke fremdaĵojn nur malpurigas la lingvon gepatran, tamen kion fari enkaze de lingvo kies vortaro konsistas nur el vortoj fremdaj kaj kiu ne estas la lingvo gepatra? Tiam purigi la lingvon signifus neniigi la lingvon, kaj ne pri tio temas... Do sakraĵoj. Sed kion valorus la lingvo sen sakraĵoj, sen fivortoj kaj sen vortaĉoj? Tiom kiom kun sakraĵoj, eble eĉ iom pli kvankam io grava kaj signifoplena mankus... Nun oni devus alvoki ĉiujn ĵargonojn kaj dialektojn, sed tiuj ja ĉi-kaze ne ekzistas... Ŝajnas, ke restis nur erarvortoj – tamen ĉu ne estas pli dece kaj utile forigi erarojn anstataŭ forĵeti tutan vorton?

Kaj alia grava afero, demando profunda aŭ eble nur ŝerca: ĉu manko, aŭ preskaŭ manko, de rubvortoj signifas, ke mankas ankaŭ rubtekstoj?

Nun literoj. Sendube ne temas pri literoj skribitaj kriple aŭ presitaj ŝmire aŭ per akvo transformitaj en nelegeblan makulon (kvankam tiaj vere forĵetindus), ne temas ankaŭ pri literoj malbone, nelerte projektitaj, aŭ belaj sed tro bizaraj, tro fantaziaj... Prefere temus pri la literoj jam ne bezonataj, kiuj videbligas sonojn jam malparoleblaj por nunaj buŝoj kaj ne aŭdataj de nunaj oreloj, de ili ne distingeblaj – eble ĥ?

Literoj ne multas, sed donas multajn problemojn. Pensu pri la nacioj kiuj ne uzas literojn, sed miloj da kompleksajn signojn. De tempo al tempo oni reformas la skribon kaj forĵetas iom da signoj por plisimpligi la skribadon, plifaciligi, tamen oni ne forĵetas la vortojn. Kiel oni povas forĵeti la vorton? Ĉu la vorto estas forĵetebla?

La rubtekston oni povas forĵeti facile, oni eĉ povas recikligi ĝin, ja el tiuj samaj vortoj oni povas komponi alian, malsaman tekston, pli aŭ malpli bonan. Sed kiel forĵeti la vorton? Iuj malpermesas uzi ĝin. Eĉ pretas mortpuni iun kiu diros aŭ skribos ĝin. Sed tiel la vorto ne malaperas. La vorto malpermesita ne estas la vorto forĵetita. Eĉ la vorto tute kaj plene forgesita, elmemorigita, ne estas la vorto forĵetita.

Tekstoj, vortoj, literoj – vere malespera situacio, malesperega.
Neniu ŝancoj por purigi la menson. Neniuj.


Pro tio ke ni vivas en la epoko de apartigado de forĵetaĵoj, ni pensu ankaŭ pri tio, kie ni povus forĵeti vortojn. Kaj ni provu konvinki nin mem, ke vortoj ne estas forĵetaĵoj. Ili estas. Estas vere fiaĉaj ruboj. Ni ne provu senkulpigi vortojn, kaj ankaŭ nin mem, dirante ke nur iuj, kelkaj vortoj estas tiaj – ĉiuj vortoj estas ruboj, ĉiuj forĵetindas kaj balaindas, ĉiuj sen iu ajn preskaŭ.
Multuloj obstinus, ke ili devus esti forĵetataj al ruboj miksitaj, do ruboj neapartigeblaj, ĉar maleblas indiki ilian originon, kaj pro tio substancoj el kiuj ili konsistas. Ni forĵetus vortojn al la flava rubujo. Ni havas pli da certeco ol da duboj, ke vortoj estas la substanco nenatura, do plasto.


Skuante la skribilon ni parafrazas : ruboj, ruboj, ruboj...

<<<