Kiamaniere redukti la
produktadon de nocioj Estas tro multe da nocioj. Estas tro multe da nocioj samkiel estas tro multe da vestoj. Estas tro multe da multegaj aliaj aĵoj kaj aferoj, estas tiom multe da aĵoj kaj aferoj kiuj estas tro multaj, ke prava estas la konstato, ke estas tro multe da tromultoj. Vestoj ne estas pli bona ekzemplo ol multaj aliaj ekzemploj, kvankam ili ŝajnas tiaj. Ŝajnas tiele ĉar oni facile forĵetas vestojn. Ekzemple je la plej seka dezerto de la mondo, kie vivas neniu kiu povus uzi tiujn tute novajn forĵetitajn vestojn – neniu plibeliĝos pere de tiuj, neniu ĉirkaŭvolvos sin, neniu tegos agrable la terneston. Almenaŭ tiele ŝajnas, sed tio estas nur la demando de tempo. Sendube baldaŭ diversaj vivuloj komencos alveni allogitaj per facila rabaĵo kaj ne malhelpos ilin eĉ la plej rigidaj, ekstremaj kondiĉoj. Estas ankaŭ la demando de tempo kiam la dezerto malaperos kovraĉita per vestoj. La dezerto ŝtona iĝos la dezerto ŝtofa. Vestoj ne estas tre bona ekzemplo, ĉar kiam la magazenon plenigas ĝis tegmento tio kio ĝuste formodiĝis kaj oni bezonas lokon por tio kio ĝuste enmodiĝis, tiam tio kio formodiĝis simple foriĝas kaj tio kio enmodiĝas simple eniĝas. Oni facile povas ekkonsideri tion kiel la metaforon de troplenigita kapo. Nu, sufiĉas forĵeti iom da nocioj. Ne sufiĉas. Tute ne. Ĉar kien oni forĵetu superfluajn nociojn? Sur kiun dezerton? Estus pi bone enterigu ilin, entombigu en la teron malfekundan, eĉ morte infektitan, por ke ili neniiĝu tie, por ke nenio el ili elkreskos, nenio formiĝos el pecetoj kaj fadenoj je kiuj ili diseriĝos. Jena metaforo ne estas trafa. Komence ĝi estas efekta, eĉ afekta. Kapo enhavas nekredeble multe, tamen malgraŭ magia ebleco streĉi sin ĉiudirekten ŝanĝante neniujn mezurojn la kapo sentas sin iam troplenigita. Io premas sub la kranio. Ni sentas, ke la kapo iĝas tro peza, ke ni portegas ĝin kvazaŭ sakon da terpomoj, dum ĝi devus esti simila al balono senpene ŝvebanta tra densa, verŝajne odoraĉanta aero. Do, ne temas pri tio, ke ni senaerigu ĝin, sed ke ni ĝin pumpu. Tamen, antaŭ ol ni komencos ion fari, ni konstatu, ke la nocio estas nek vorto, nek bildo, nek sono, nek odoro, nek tuŝo. La vorto, ambaŭ en formo fonika kaj grafika, la bildo, ne gravas ĉu abstrakta ĉu realeca, la sono, la odoro, la tuŝo, ĉiuj ĉi estas diversaj vestaĵoj kiujn la nocio portas – ili mem ne estas nocioj samkiel vestaĵo ne estas tiu kiu ĝin portas. Do ni memoru, ke forĵetante vortojn, bildojn, sonojn aŭ odorojn nenepre ni forĵetas nociojn. Se okazos tiele, ke kune kun la vorto, bildo aŭ sono ni forĵetos ankaŭ la nocion kiu en ili kaŝas sin, estos bone, estos pli bone ol ni forĵetus nur vortojn, bildojn kaj sonojn. Okazas ankaŭ tiel, kvankam malpli ofte, ke ni sukcesas forĵeti la nocion, kaj restas vortoj, bildoj kaj sonoj... Ĉu tio vere eblas? Ĉu tio vere okazas? Tiam ni havus vakuajn vortojn, vakuajn bildojn, vakuajn sonojn... Nocioj estas kvazaŭ haroj. Oni povas kvaronigi la haron (kompreneble laŭlonge). Oni povas plekti harojn. Oni povas dredigi harojn. Oni povas kalviĝi. Oni povas porti la perukon. Oni devus ankaŭ solvi tre gravan problemon: ĉu nocioj estas laŭnature simplaj aŭ kompleksaj, aŭ eble ambaŭ. Se nocioj estas laŭnature simplaj, tiam oni devas forĵeti ilin, neniigi, malpermesi, malebligu ke naskiĝu la novaj. Se nocioj estas laŭnature kompleksaj, tiam troviĝas inter ili nocioj bazaj kaj nocioj aldonaj, ĉefaj kaj kromaj, gravaj kaj malgravaj, necesaj kaj nenecesaj, nepraj kaj malnepraj. Kaj tiel plu. Tiam oni devus trovi la bazajn, tiujn el kiuj konsistas la kompleksaj, kaj lasi nur la bazajn kaj forigi la aliajn. Ni rigardu kelkajn ekzemplojn. La ekzemplo teologia (dia): Ni serĉas la nociojn pli gravajn ol aliaj nocioj. La divido simplaj-kompleksaj tute ne gravas. Iu-ajn divido ne gravas. Inter la nocioj pli gravaj ni serĉas la nociojn pli pli gravajn. Kompreneble, ekde la komenco ni serĉas la plej gravan nocion kaj ekde la komenco ni scias, ke ĝi estas tiu kiu kaŝas sin en la vorto dio. Se ekaperos iuj-ajn dubojn, ili koncernos sanktulojn kaj profetojn, ankaŭ la familion dian, parencojn kaj gekuzojn de DIO, tamen temas nur pri ĝi (aŭ li aŭ ŝi). Se tiu ĉi nocio estas la plej grava, se ĝi superas ĉiujn aliajn nociojn, do estas la supernocio, se ĝi estas ankaŭ sub kaj apud kaj ĉirkaŭ ĉiuj nocioj, ĝi kovras kaj enhavas ĉiujn nociojn – ĝi estas plene sufiĉa kaj bezonas neniujn prezentaĵojn, ĉar tiuj nur povas malklarigi ĝin, deformi, povas kaj faras tion, kaj se ni ne bezonas tiujn ni devas tiujn forigi baldaŭege. Tiele ni anstataŭos la gigantan aron de nocioj nenion eksplikantaj per unu nocio eksplikanta ĉion. La kapo iĝas vakua. Kiel balono. Malpeza. Tiel malpeza, ke ŝvebigas nin al la senfineco de la ĉielo. Nu bone. Restu tie tiuj kiuj sekvos tiun ekzemplon. Ni havos iom pli da loko surtere. Jen la ekstrema ekzemplo. Tute ne bizara kaj ne surpriza. Jen la ekzemplo de ekstrema fifacilo. La nocio kiu klarigas ĉion, klarigas nenion, laŭ la ekstrema ekvacio: ĈIO = NENIO kaj NENIO = ĈIO. Oni devas aldoni, ke la kapo plenigita per tiu ĉi nocio ne estas vakua, sed ruinigita kaj ruinigitaj kapoj ruinigas la mondon. La ekzemplo lingvistika (fikfeka): Aŭ prefere lingvistika-teologia, ĉar ja diabla. Same kiel l'antaŭan ekzemplon oni povus nomi sanktema, jenan oni povus nomi sakrema. Tiu ĉi ekzemplo bazas sur la reduktado, same kiel l'antaŭa. Tie reduktita estis ĉio, ĉi tie reduktita estas lingvo. Tamen ĝi estas la redukto speciala kie la dirmaniero ludas la ĉefan rolon. Jen la dirmaniero kaŭzas, ke pere de kelkaj vortoj oni povas esprimi ĉion, almenaŭ tiel ŝajnas al tiuj kiuj tian reduktadon uzas, se io-ajn povas al ili ŝajni – la reduktado koncernas ankaŭ, aŭ antaŭ ĉio, reflektadon, tiel ĝi similas al la ekzemplo antaŭa, kiu obstine asertas, ke estas kontraŭe, la reflektado atingis tian pinton, ke ĝi tute malaperis... Nu kaj bone. Fek! Sed kiel verki poemojn? Fek! FIK! Por kio poemoj? FEK! Por kio verki? La ekzemplo sonbilda: Verŝajne ĉiu desegnaĵo estas kombinaĵo de punktoj kaj strekoj. Samkiel ĉiu muziko estas kombinaĵo de sonoj kaj silentoj (paŭzoj). Kombinaĵo de kio estas tiu ĉi teksto? Kio estas la punkto kaj streko, sono kaj paŭzo, en la teksto, en parolo, en pensado? Nu kaj? Eĉ se estus tiele, eĉ se estas tiele, kion ni faru je troplenigitaj librejoj, filmejoj, muzikejoj, je la serviloj kreskantaj rapidege, je pli kaj pli terura kaoso de kabloj videblaj kaj nevideblaj? Nocioj estas kvazaŭ homoj: kelkaj miliardoj da homoj kaj bilionoj da vestoj. Kaj ja sufiĉus, por ke ni ne perdu la felon. La anti-ekzemplo trihologia: Metafore estas pli bone senharigi ol dividi la haron vertikale je kvaronoj. Dum kalviĝado estas konsiderata kiel malagrabla neceso, kiel neevitebla fatalo, dum kvaronigon vertikalan de haro oni konsideras kiel nenecesan tamen estimas ĝin. Ja ne estas facile kvaronigi vertikale la haron, jen arto! Kaj tial la moderna disertaĵo pri poetiko estas kutime malpoezia balbutado kiun ne komprenas eĉ aŭtoron, dum Aristoteles verkis pri ĝi ĉarme, ne multobligante nociojn por ke ili poste ne ŝvebu super la kapo de leganto samkiel la nubeto de zumantajn muŝoj. Kia estas la konkludo? Verku simple, koncize kaj belege. Fek! FIK! denove mi ne respondis la fekan demandon. Do por kio, fek! oni demandis? <<< |