Ĉu pli multe da iuj signifas malplimulte da tiuj?


Komence ni konstatu la jenon: ni havas tiom da loko kiom ni havas, ni ne havos pli multe da ĝi; ni havas tiom da spaco kiom ni havas kaj ni ne havos pli multe da ĝi; ni povas imagi, ke tio estas ĉambro, aŭ tuta domo, eĉ iu ega konstruaĵo. Ni havas iujn kaj tiujn. Se iuj estas same grandaj kiel tiuj, aŭ nerimarkeble malpli grandaj aŭ pli grandaj, kaj se iuj kaj tiuj okupas tutan lokon, plenigas tutan spacon (do al la imagita ĉambro eniros neniu reprezentanto de iuj kaj de tiuj), tiam ni diros, ke se estos pli multe da iuj, tiam devas esti pli malmulte da tiuj, alie la ejo ne enhavos ĉiujn. Do, en tiu ĉi kazo pli multe da iuj signifas malpli multe da tiuj, aŭ inverse.

La kazo priskribita supre estas tamen la kazo precipa, nekutima. Kutime iuj kaj tiuj havas diversajn mezurojn kio multe plikomplikas nian konsideradon. Se iuj estas multe pli grandaj ol tiuj, iuj okupos multe pli da loko, eĉ se iuj estos multe pli malnombraj. El kio rezultas, ke da tiuj etaj estos multe multe pli kaj ili okupos malmulte pli da loko. Kaj ĉu el tio rezultas, ke plimulte da etuloj signifas malplimulte da granduloj? Nenepre. Plimulte da etuloj povas signifi la saman nombron da granduloj – etuloj kunpremiĝos pli bone, pli efike plenigos la spacon, kion granduloj ne povus fari, ĉar premebleco de granduloj estas multe malpligranda ol premebleco de etuloj. Pro tio malpli multe da etuloj nenepre signifas pli multe da granduloj, kiam etuloj liberigos ne sufiĉe da loko por ke enpuŝu sin tie eĉ unu grandulo. Sed povas esti ankaŭ tute alie.

Kompreneble, kazoj neprecipaj estas nekredeble kaj neimageble multaj kaj ĉiuj estas tre precipaj restante tute neprecipaj. Se iu ne scias kion fari dumvive, povas provi katalogi ilin. Tamen ni avertas, ke la tasko ne estas facila, kaj ĝia malfacileco konsistas ĉefe en la treega penigo; la tasko ankaŭ garantias neniun kontentigon, nur tion ke ĝi plenplenigos la vivon kaj mankos spaco por enuo. (La lasta aserto estas vere riska. Ĝi supozas, ke ju pli da laboro, des malpli da tedo, do difinas laboron kiel malenuo, kaj enuon kiel mallaboro, dum tia difino estus bona ekzemplo de ideala diskutemo.)

Tutan alian situacion ni havas kiam iuj kaj tiuj ne plenplenigas la spacon. Tiam pli multe da iuj povas signifi pli multe da tiuj, precipe kiam iuj iel dependas de tiuj, aŭ tiuj de iuj. Ekzemple iuj voras tiujn aŭ tiuj voras iujn. Tiam kiam estos pli multe da vorataj, estos pli multe da vorantaj, kvankam ne nepre, ĉar kiam la vorantoj estos malpli multaj, ili povos manĝi pli multe ol kiam ili estos pli multaj.

Tio estas nur la komenco. Ni havas nur iujn kaj tiujn kaj ni jam ne povas kapti abundon da situacioj. Kompreneble, la prudento obstine kaj senŝanĝe sufloras, ke se estas pli multe da iuj estas ankaŭ malpli multe da tiuj, sed la prudento similas al ebriulo kiu obstine ripetas, ke estas sobra, do tute ne fidindas. Des pli, ke la prudento emas trosimpligi, ŝanĝi la koloran mondon en la nigran-blankan, kaj tio devus esti konsiderita sendube kiel simptomon de blindeco, se ne de frenezego... Do, ni havas nur iujn kaj tiujn kaj jam tiom da problemoj, jam nekalkuleblajn variantojn. Timigas la penso kio okazos kiam aperos aliaj kaj aliaj kaj aliaj. Jam ne timo nin kaptas, sed teruro.

Tial ni ne penetros tion. Nin kontentigos tiu ĉi tre mallonga teoria enkonduko. Pli bone ni provu serĉi la realaj ekzemplojn.


Kompreneble, la plej interesaj estos la ekzemploj libraj. Ja ni estas en la lando de libroj.

Se ni havas la bretaron por libroj kiu kovras tutan vandon, de maldekstra rando ĝis la dekstra kaj de la planko ĝis la plafono kaj la plej altan breton okupas la libroj verkitaj de aŭtoroj kies nomoj komencas je A, B kaj C, tiam se la libroj de A plimultiĝos la libroj de C malplimultiĝos. La nombro da libroj de B, almenaŭ dum iom da tempo, restos la sama, kaj se ankaŭ ili plimultiĝos, tiam la libroj de C malplimultiĝos pli rapide... Neeviteble alvenos la momento kiam la libroj de C ne plu troveblos sur la plej alta breto. Tiam la situacio plisimpliĝos, ĉar preskaŭ ĉiu aldonita libro de A kaŭzos la malaperon de la libro de B. La vorto preskaŭ estas grava, ĉar vere multe dependos de la dikeco de aldonata libro. Se la libro estos sufiĉe maldika, tiam pli multe da libroj de A signifos daŭre la saman nombron de libroj de B. Se la dikeco atingos la valoron liman, tiam pli multe da libroj de A signifos malplimulte da libroj de B. Kaj iun tagon la libroj de B tute malaperos el la plej alta breto; tiam pli multe da libroj de A signifos la saman nombron de la libroj de A, aŭ iom pli multe aŭ iom malpli multe, depende de la dikeco de aldonata libro.

Ni konstatas sincere, ke la ekzemplo supra ne estas fascina. Pli interesa ŝajnas la situacio de la tekso sur paĝo.

Se ni konsideros iujn kiel nigron aŭ grizon de teksto, kaj tiujn kiel blankon de papero, tiam vere pli multe da iuj signifos malpli multe da tiuj. Tamen se ni konsideros iujn kiel literojn kaj tiujn kiel spacetojn interliterajn, tiam pli multe da iuj signifos pli multe da tiuj (simile estos je vortoj kaj spacoj intervortaj, linioj kaj spacoj interliniaj, kondiĉe ke skribante ni faros tiajn spacojn, ĉar deviga tio ne estas). Nu, ŝajnas, ke ankaŭ tiu ci ekzemplo ne estas fascina. Do ni anstataŭigu la paĝon paperan per la ekrano. Ĝis iu momento ĉio estos same. Ĝis ni plenplenigos la paĝon kaj la ekranon, nigrigos per la literoj. Tiam enkaze de papero pli multe da literoj ne signifos malpli multe da papero, ĉar papero, aŭ blanko de papero, jam mankos; pli multe da literoj ne signifos ankaŭ pli multe da nigro, ĉar nigro ankaŭ atingos ĝian maksimumon (la problemoj de kontrasto, intenseco kaj aliaj nin ne interesas, ĉar laŭ nia vidpunkto ili ne gravas).

Dum en kazo de la ekrano tute plenigita per literoj pli multe da literoj signifos pli multe da ekrano, aŭ de blanko, ĉar la ekrano estas la paĝo senfina.

Kaj kio el tio rezultas. Nenio el tio rezultas. Jes. Ni ne timu tian konstaton: el la donitaj ekzemploj rezultas nenio. Nenio precipa. Kaj nenio speciala kaj ĝenerala.

Ni devus serĉi aliajn ekzemplojn. Pli bonajn. Aŭ malpli.

Ni ne kuraĝigas. Tio estas nur perdo de tempo. Memoru: ju pli ekzemplojn ni trovos, des malpli da tempo restos por ni.


<<<