. . . . . . . . . . .
Ĉu estas gaso ĉi tie?
Nenio siblas.... Do probable ne. Kompreneble, temas pri tergaso. Pri gaso tera. Se jes, unue devus esti ĉi tie tero, kaj probable tero ĉi tie ne estas. Probable – do oni ne scias. Eble estas, eble ne estas. Kaj se estas, do kie? Kio povus esti la tero en Liberlando? Kio estas la tero en Liberlando?
Ĝi povus esti gaso putra. Metano? Io devus putri unue. Ĉu io putras en Liberlando? Verŝajne iuj pensoj. Ankaŭ iuj sentoj. Ie troveblus putrinta moralo.... Ĉu tio sufiĉus?
Sed iuj marĉoj troveblus. Ie ili devus esti. Kaj super la marĉoj, tie kaj alie, flametoj pruvantaj ĉeeston de iuj gasoj kirliĝantaj profunde en marĉa senfundeco kaj fuĝantaj surfacen per ludemaj veziketoj de tempo al tempo transportante aĉan kadavran materion.
Nafto?
Neniu serĉis ĝin ĉi tie. Do oni ne scias. Indas aŭ ne indas serĉi ĝin? Se ĝi estus, tiam ĉiuj A transformiĝus en naftajn ŝaktojn. Estus bone aŭ ne?
Kaj karbono?
Eble estos. Ĉar se estas arbaro (ĝi vere kreskas ĉi tie) kaj se en tiu ĉi arbaro troviĝas marĉo (tio eblas – l'arbaro estas vasta kaj densa, do diversaĵoj povas en ĝi troviĝi), iam estos torfejo. Kaj iam estos ankaŭ karbono. Bruna kaj nigra. Nu, iam. Oni ne scias kiam. Oni devas atendi tre tre longe. Neniu estos sufiĉe pacienca, neniu eltenos tiom longan atendadon...
Do iu rivero. Prefere sovaĝa, rapidega, falanta el alteco.... Ĝenerale iu akvo. Maltrankvila. Movema.... Jes, akvo estus pli bona, multe pli bona....
La rivero troviĝas ĉi tie. Sed ĝi estas pigra. Ege pigra. Ne estas facile rimarki, ke ĝi fluas. La maro ankaŭ troviĝas ĉi tie, sed ankaŭ ege trankvila. Kiel iu lago. Ondoj apenaŭ susuras. Tajdoj preskaŭ nepercetablaj – eble ili tute mankas. Akvofaloj ankaŭ mankas. Same gejseroj kaj fontanoj.... Sed troviĝas ĉi tie la dezerto.
Ho! Dezerto povus esti utila. Se ventoj dancas sur dezerta surfaco kaj traŝutas senĉese kaj konstante sablerojn..... Nu, kaj la suno..... La suno. Foje ĝi brilas – foje ne brilas. Pli multe ne brilas ol brilas. Pli multe Liberlando estas kovrita per mallumo ol inundita per lumo...... Sed tiuj daŭre kaj senĉese ŝutataj sableroj. Tre interesaj ili estas. Kondiĉe ke estas traŝutataj senĉese. Konstante. Konstanteco – jen io grava. Tre grava.
Ĉu ventoj blovas?
Ventoj, ventoj, ventoj..... Denove la revoj pri ventmuelilo. Eĉ malgranda, sur la tegmento..... Sed la ventoj ĉitieaj ne estas viglaj. Ŝajnas fortaj, preskaŭ uraganoj, sed nenion kaptas, nenion ĵetas, nenion taŭzas kaj turmentas .....
Kaj nuboj? Ja nuboj fluas kaj fluas kaj fluas. Jes. Nuboj fluas kaj fluas kaj nenio el tia fluado rezultas. Ili nur vualas la sunon. Imagu, ke ili tiras ion, kirlas, frotas.....
Eble neniuj nuboj estas ĉi tie. Aŭ estas hele aŭ malhele. Aŭ la nuboj ĉitieaj estas diversaj, malsamaj, aliaj, kaj oni devas serĉi ilin ie alie. Ne en la ĉielo...... Ĉar ĉu estas ĉi tie la ĉielo? Se jes, tiam ĝi estas blanka. Prefere blanka. Plej ofte blanka. Nuboj en tia ĉielo estas koloraj kaj ne fluas. Se estas.
Do kio estas ĉi tie? Iuj atomoj? Por fari fisiojn kaj fuziojn....
Atomoj? Ioj kvazaŭ punktoj? Ho, punktetoj estas ĉi tie multnombraj. Kaj streketoj.
Do kio troviĝas ĉi tie? Punktetoj. Streketoj. Signoj. Formoj. Literoj. Vortoj. Frazoj..... Kaj se ili estas ĉi tie, tiam estas ĉi tie ankaŭ gaso, marĉo, karbono, arbarego, ventegoj, ŝtormoj, maroj, fulmoj kaj tondroj, zumegantaj akvofaloj . . . . Ĉio.
Sed la punktoj, strekoj, formoj, literoj, vortoj, frazoj . . . . Ĉio ĉi estas senmova. Ne utilas.
Kaj kio svarmas, furioze kirliĝas? Kio estas en eterna movo, senĉese fluas, daŭre kuregas?
Pensoj.
Do ni ekpensos pri la energio de pensoj.
Jes. Tio povus esti la neelĉerpebla fonto de energio por Liberlando.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Pensoj. Kio tio estas?
Kio estas Liberlando: vortoj aŭ pensoj? signoj aŭ ideoj? ....... La aranĝo (sistemo) de vortoj preta kaj kapabla produkti laboron? Kian laboron? . . . . . . . . . Kaj tuj eksvarmas pensoj. Kuregas. Postkuras. Trapuŝas. Frotas . . . . . . . . . Se de ĉiu eksvarmo, de ĉiu paŝo, de ĉiu movo, de ĉiu kirlo, de ĉiu frapo de fingro en klavaro ni forprenus iom da energio jam perdita, jam uzita – tiam ĉiu povus varmigi sin mem kaj prilumi sian ŝtaton . . . . . . . .

Maŝinaro de la menso movigata per la energio de pensoj. Perpetum mobile. Estus tiel, se la menso ekzistus for de la cerbo.
Sensencaĵoj, sensencaĵoj, sensencaĵoj. Memsinmovigantaj sensencaĵoj. Jen la vera perpetum mobile.

<<<