La tero similas la oceanon...
Bizarega povas ŝajni tia konstato, tamen estas ĝuste tiele. Almenaŭ ĉi tie.
La tero tiom similegas la oceanon, ke iam oni povas konfuzi ĝin kun la oceano, kio povas ŝajni troiga, tamen troigo tio ne estas.
Sed foje la tero tiom malsimilas la oceanon, ke oni tute ne povas konfuzi ilin – tiam konfuzas nin memoroj de tiaj eraroj kaj konfuzoj.
La tero estas ŝanĝema. Povas esti ajnkolora kaj ĉiam io kreskas sur ĝi.
La oceano ankaŭ estas ŝanĝema, sed nenio kreskas sur ĝi. Nenio ĝin kovras. Ĝi estas ŝanĝema ĝi mem. Ĉiam ondulanta, vibranta, tremanta, sulketiĝanta kaj malsulkiĝanta. Levas sin kaj mallevas. Leviĝas kaj malleviĝas. Spiras. Spiregas. Sopiras. Nenio kreskas sur ĝi, sed ĉiam io kreskas en ĝi.
La tero ĉitiea ŝajnas neondulanta, nevibranta, tamen ne donas la senton de firmega, nerompebla bazo, de stabileco. Marĉeska ĝi ŝajnas, sponĝeska. Kvazaŭ ĝi tuj enfalus, rompiĝus kaj malaperus. Dezirendas paŝi sur ĝi zorge, ne stamfi, ĉar ĝi povus disrompiĝi, dispecetiĝi, kvankam ĝis nun ĝi neniam tremis.
La ĉielon ĝi ankaŭ iom similas. Eĉ pli ol iom. Aŭ eble prefere la ĉielo similas la teron,
La tero tremas aŭ ne tremas. La oceano ondas. Kion faras la ĉielo?
Tio aspektas kvazaŭ la oceano estus densigita ĉielo, dum la tero estus densigita oceano.
Tiele tio aspektas, ĉar estas ĝuste tiele.
Jen ne metaforoj, sed diversaj aspektoj de la samo.
Do de kio?
Tri statoj de materio.
Nur tri?
Ĉar se estas iuj aliaj statoj, kiaj ili estas? Ĉu ekzistas io pli densa ol la tero kaj io pli maldensa ol la ĉielo?

Stato de materio? Kio estas materio?

<<<