l'arbaro kIu kreskas ĉI TIe esTas maljuna. Maljunega. Praarbaro ĝI esTas. Tamen ĝI ne esTas eTerna. Ho, ne. Sendube ne. Se ĝI esTus eTerna, TIam ĝI devus kreskI ĉI TIe ĉIam, kaj Iam ĝI ne kreskIs ĉI TIe. DIversaj aĵoj esTIs ĉI TIe anTaŭ ol la arbaro aperIs. Verŝajne, eĉ sendube, esTIs ĉI TIe alIaj arbaroj. Tre alIaj ol TIu ĉI kIu esTas nun. Tre malsImIlaj. TIel malsamaj, ke onI ne devus nomI IlIn "arbaroj". Iam, anTaŭ ĉIuj ĉI arbaroj, preskaŭ-arbaroj, kvazaŭ-arbaroj, ne-arbaroj kaj malarbaroj, esTIs TIele, ke arbaroj malpovIs kreskI ĉI TIe, ĉar arbaroj TuTe ne ekzIsTIs, nenIuj arbaroj, ankaŭ preskaŭ-, kvazaŭ, ne- kaj malarbaroj. NenIe IlI TroveblIs, ĉar ne ekzIsTIs arboj. Jes, esTIs ĝusTe TIele – Iam arboj ne ekzIsTIs. Ne esTas facIle TIon ImagI, sed esTIs ĝusTe TIele. la mondo esTIs TuTe senarbara kaj senarba.....
l'arbaro kIu kreskas ĉI TIe, kreskas ekde la Tempo nememorebla. Tempo nememorebla jen la Tempo kIam sur la Tero vIvIs nur esTaĵoj kIuj ne havIs memorpovon. TIo esTIs la Tempo kIam vIvIs nur esTaĵoj senmemoraj. TIam ĉIo kIo esTIs okazanTa, malaperIs Tuj kaj senrevene. NenIu kolekTIs en sI bIldojn de TIo kIon vIdIs, aŭdIs, senTIs. TIuj esTaĵoj esTIs vere bIzaraj – la mondo ĉIam esTIs por IlI nova kaj ĉIo kIo je ĝI okazIs, ĉIam okazIs unuan fojon, ĉIo kIon IlI farIs, ĉIam IlI farIs la unuan fojon; kompreneble TIo ne esTIs la vero, sed ĝusTe TIele ŝajnIs al IlI, IlI esTIs vere konvInkITaj, ke esTas ĝusTe TIele, ke ĉIo esTas ĉIam nova..... Ho, TIa Tempo esTus InTeresega, sed TIa Tempo ne esTas la Tempo nememorebla. la Tempo nememorebla jen la Tempo kIun ne memoras TIuj, kIuj vIvas ĉI TIe nun. KIam IlI naskIĝIs, la arbaro jam kreskIs, jam esTIs maljunega kaj grandega. Sendube Iam la arbaro esTIs juna kaj malgranda – ĉIo kIo esTas maljuna kaj granda Iam devIs esTI juna kaj malgranda – sed TIan arbaron vIdIs nenIu el TIuj kIuj nun ĉI TIe vIvas, nenIu memoras ĝIn TIan..... InTerese, ĉu la arbaro havas memoron. Se jes, kIon ĝI memoras. Kaj kIu Tempo esTas por ĝI nememorebla.....
TIu ĉI arbaro sendube esTas plI maljuna ol mI. Kaj arboj? Iuj sendube esTas plI maljunaj ol mI. AlIaj ne. TIuj kIuj esTas plI maljunaj ol mI, Iam esTIs junaj. TIam apude kreskIs maljunegaj arboj, kIuj nun ne kreskas, ĉar IlI Iel malaperIs. la arbaro ĉIam esTas mIksaĵo de dIversaĝaj arboj, TIal ĝI ĉIam ŝajnas la sama, grandega, gIganTa, poTencega, senŝanĝa, dum ene de ĝI ĉIo ŝanĝas, Transformas sIn. Nur la arbaro ne ŝanĝas sIn. Nu, TIo sIgnIfas: ĝI ankaŭ ŝanĝas sIn, sed malrapIde, mulTe malplI rapIde, malfacIle rImarkeble, preskaŭ nerImarkeble – kompreneble, TIam kIam ĝI jam ne esTas juna, ĉar kIam ĝI esTas juna, TIam ĝI ŝanĝas sIn rapIde kaj rImarkeble, eĉ surprIze. AnTaŭ kelkaj jaroj ĝI esTIs arbareTo ĝIsgenua, nI vadIs Tra ĝI same kIel Tra abunda herbaro-gresaro, kaj nun, TuTe neaTendInTe nI devas puŝI nIn forTe Tra densaĵo de sTreĉe InTerplekTITaj branĉoj. NI Iros TIen la sekvan fojon kaj super nIaj kapoj eTendIĝos baldakeno de lumo kaj ombro apogITa sur nekalkuleblaj kolonoj kaj fosToj....
Plena Tago – kaj TIe reĝas verda krepusko..... Plena nokTo – kaj TIe ne esTas verda aŭroro, daŭre nur nepeneTrebla malhelo IomeTe verdeska..... MI nenIam vIzITIs TIun ĉI arbaron nokTe. MI vIzITIs ĝIn vespere. Ene jam esTIs preskaŭ nokTo – eksTere daŭre esTIs Tago. MI fuĝIs al la Tago. MI TImIs, ke baldaŭ mI ne povos dIsTIngI arbojn de InTerarboj, ke IlI dIsŝmIrIĝos kIel Inkaj makuloj sur sorbopapero. Kaj mI jam ĉesos dIsTIngI lITerojn ...... l'arboj ĉI TIe esTas grandegaj. AlTegaj. RekTegaj. ElsTaraj. Konvenaj por masToj. Egajn masTojn onI povus farI el IlI – por grandegaj velŝIpoj vojaĝanTaj Tra maroj plI vasTaj ol la plej vasTaj InTerlInIoj kaj marĝenoj. MI ne scIas, ĉu ĝusTe el TIaj arboj onI faras masToj. NenIon mI scIas prI velado, nenIon mI scIas prI velŝIpoj. TIo TuTe ne ĉagrenas mIn. MI preferas IradI ol veladI.....
la arbaro ne esTas densa. Iuloke Troveblas arbusToj kaj arbedoj, sed ankaŭ TIuj ne esTas nepeneTreblaj, Tamen onI ne devas TransIrI TIujn, ne devas perforTe puŝI sIn Transe, ĉar esTas plI facIle ĉIrkaŭIrI TIujn..... Kaj sub la plandoj la mola TapIŝo de muskoj..... Ne ĉIe. foje okazas la maTraco de flaveskaj pIngloj. foje okazas sponga Tavolo de puTrInTaj folIoj, malhelbrunaj, preskaŭ nIgraj. foje okazIs rokoj, sed eĉ IlI esTas, aŭ ŝajnas, molaj, kaj se ne molaj, do neduraj, nemalmolaj. Okazas ankaŭ gresoj kaj herboj. ArbedeToj kaj subarbedoj – la lIlIpuTa arbaro folIa. TIe kIe TrovIĝas gresoj, herboj kaj subarbedoj, ankaŭ arboj esTas dIversaj, alIaj. Ne rekTaj, ne pInaklecaj, ne monumenTaj, plI bunTaj, makulumITaj, lenTugaj, malplI dIkaj, kvankam same alTaj, plI suplaj, Tre suplaj . . . . . .
PosT la parTo malplI densa, plI parkeca, esTas jam la rando. Ĉerande arboj kreskas TorTdITaj, Taŭzegaj, malalTaj, preskaŭ arbusTaj..... Je TIu rando – ne je TIu ĉI rando. KIel paperfolIo unurande TranĉITa per TondIlo kaj alIrande forŝIrITa per rapIda, ImpeTa movo de la mano.

lumo en la arbaro esTas TuTe alIa ol lumo en la frukToĝardeno, kvankam la maljuna, plI kaj plI sovaĝa frukToĝardeno ankaŭ esTas plena de arboj, plImulTo da kIuj ne esTas frukTaj. Tamen eĉ la plej sovaĝa frukToĝardeno ne esTas arbaro, TIal la lumo en ĝI esTas TuTe alIa.
Arbaro esTas prozo. Ĝardeno esTas poezIo.
Arbaro esTas romano. Ĝardeno esTas poemo.
la lumo en prozo TuTe dIsTIngIĝas de la lumo en poezIo.
la lumo en romano TuTe dIsTIngIĝas de la lumo en poemo.
Kaj se Io esTas nek prozo, nek poezIo?
Se IO esTas nek romano, nek poemo?
Se IO esTas nek arbaro, nek ĝardeno?
KIa esTos la lumo TIakaze?
Ĉu esTos?

TIu ĉI arbaro ŝajnas runa . . . . . . . Runa-ogama. Sed ne runogama. PrefereTe runa-runa-ogama . . . . . ĈIuj arbaroj esTas mIksaj. Iuj plI, Iuj malplI. Ne ekzIsTas arbaroj puraj TIpe. TIpoj esTas Idealoj kaj Idealoj ne ekzIsTas en realeco – TIa esTas sorTo de Idealoj . . . . . . Do, jen arbaro runa-runa-ogama kun Iom da pIkTogramoj, kaj kun randoj parTe hIeroglIfaj . . . . . . . Kaj foje Troveblas lITeroj laTInaj. DIsĵeTITaj kaose. Hazarde . . . . . . . TIal TIu ĉI arbaro esTas mIsTerega. Daŭre mIsTera. Nelegebla. ĈIfrITa . . . . . . TIu ĉI? Ho, ne – TIu. Ĉar TIu ĉI, vere TIu ĉI, esTas laTIna. legebla. DeĉIfrITa . . . . . Tamen ne TuTe. Ne plene. NenIam plene. <<<