LA
ĈIELO
estas tio kio troviĝas super la horizonto, ĉar sub
la horizonto troviĝas la tero. Tiele estas tiam
kiam la horizonto ŝajnigas la linion senfine
kurantan dekstren kaj maldekstren. Tamen oni
scias, ke ne estas tiele, ĉar la horizonto ne
estas la linio aperta kaj ne kuras senfine, nek
dekstren nek maldekstren. La horizonto
estas la linio fermita, nenecese ronda, ĉar
ekzemple ĉi tie ĝi fermas sin en ortangulon. Se la
ortangulo kuŝas, do se ĝi estas en pozicio
horizontala, tiam estas facile indiki kie troviĝas
SUPER – tamen se la ortangulo staras aŭ leviĝas,
tiam estas malfacile indiki SUPER. Enkaze de tute
vertikala pozicio de la ortangulo SUPER, same kiel
SUB, estos preskaŭ la samo kiel ANTAŬ kaj MALANTAŬ. Sed ĉi tie ankaŭ alia prepozicio kaptas
nian atenton – EN – kaj surprizegas nin per jenaj
fundamentaj demandoj:
Ĉu la ĉielo estas super Liberlando aŭ en Liberlando? Se la ĉielo estas en Liberlando kaj super Liberlando, ĉu ĝi estas unu sama ĉielo aŭ ĉu ili estas du malsamaj ĉieloj? Se estas la ĉielo en Liberlando, tiam ĝi sendube estas la ĉielo liberlanda – ĉu la ĉielo liberlanda estas iu parto de la ĉielo ĝenerale, same kiel iu Maro estas parto de iu Oceano (tiam oni devus ekkonsideri tiujn vortojn kiel nomojn kaj skribi majuskle)? Kiukolora estas la ĉielo en Liberlando? Ŝajnas ke plejofte ĝi estas blanka, kaj se ĝi estas blanka kaj se ĝi estas en, tio signifas ke ĝi trapenetras Liberlandon, do ĝi estas ĉie, kaj el tio rezultas, ke Liberlando estas en la ĉielo ....... la ĉielo estas en Liberlando kaj Liberlando estas en la ĉielo – ĉu ne? . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Kaj multaj aliaj tiaj demandoj. Vere surprizaj, mirigaj kaj mirindaj. Ĉu respondoj estas same surprizaj, mirigaj kaj mirindaj? Mirige ravaj aŭ mirige seniluziigantaj? . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Ĉu la ĉielon en Liberlando povus kovri nuboj? Kiaj nuboj fluas tra liberlanda ĉielo? Plejofte senformaj, aŭ havantaj neniun specifan formon, sed ĉiumomente povas formiĝi en iu ajn estaĵo fluganta aŭ flosanta aŭ fluanta aŭ ŝvebanta..... |