La suno super Liberlando nek leviĝas nek subiras.

Tio estas eĉ tro evidenta. Ĉar por ke la suno leviĝu, unue ĝi devus subiri, kaj por ke ĝi subiru, unue devus leviĝi. Do, ĉu sufiĉus verki: La suno super Liberlando ne leviĝas? Ne, ne sufiĉus, ĉar tia konstato ne informus ĉu la suno super Liberlando lumas aŭ ne lumas – ĝi ja povus leviĝi nur unu fojon kaj poste neniam subiri; tiam ĝi lumus ne leviĝante kaj ne subirante, senleviĝe kaj sensubire; ĝi ja povus ne leviĝi kaj tiam ĝi ankaŭ ne subirus, sed ĝi ne lumus tiam. Ŝajnas, kaj tion indikas ankaŭ observado, ke la suno super Liberlando jen lumiĝas, jen mallumiĝas. Kaj faras tion tute neregule, surprize, neatendite kaj neantaŭvideble.

Oni ne scias kian formon havas la suno liberlanda. Verkante la veron, neniu vidis ĝin. Tuj iĝas hele, tuj iĝas malhele – simple nur tio. Tagiĝo, krepusko, vespero ne ekzistas. Oni ne scias kiele okazas, ke tuj iĝas hele kaj tuj iĝas malhele.

Kutime sunoj estas globoj kun tre taŭzita, ĉarpiigita surfaco. Tio estas nur la konjekto, iu simpligo. Reale la surfaco suna ne ekzistas – la surfaco je la senco grunda, do io malmola sur kiu oni povas paŝi, nek la surfaco je la senco akva, do io mola, sed klare videbla kaj perceptebla, kion oni povas trapiki fingre, sed sur kiu oni ne povas stari. Ĉar tiuj aliaj sunoj kiujn ni konas estas ĝuste tiaj globoj kun disŝmiritaj, nedifineblaj surfacoj, kun tufoj de radioj eliĝantaj ĉiudirekten. Baziĝante sur tiu ĉi observaĵo ni konkludas, ke la suno liberlanda ankaŭ estas kvazaŭ-globo kun disŝmirita, nedifinebla, neperceptebla surfaco, kun tufoj de radioj hirtantaj ĉiudirenten. Io simila al erinaco envolviĝinta. Sed la konkludo ne ŝajnas prava. Ankaŭ la erinaco videblas nenie.

Aŭ estas tro hele, kaj nenio videblas, ĉio senkonture arda.

Aŭ estas tro malhele kaj nenio videblas, ankaŭ.


<<<