Tiu ĉi restoracio estas ĜARDENA ne nur pro la nomo. Ĝi estas ĜARDENA, ĉar ĝi troviĝas en la ĝardeno kaj ne pro tio, ke iu ekkonsideris tian nomon allogan, modan, interesan, neŭtran, tradician, sufiĉe abstraktan, popularan, provokantan plezurajn asociojn.... Nu, ĝi ne nur troviĝas en la ĝardeno, ĝi estas la ĝardeno. Kaj se ĝi estas la ĝardeno, tiam oni devas ekimagi ĝuste la ĝardenon, ne tablojn kaj benketojn lokitajn ĉe ebenaj ŝtonetozaj aleetoj sinuantaj inter dekoraciaj arboj kaj florbedoj. Ne – oni prefere imagu la fruktejon, fruktoarbaron.... Jes. La nuna ĝardeno estis antaŭe la fruktoĝardeno kaj baldaŭe estos la ordinara arbaro. Do, la restoracio devus havi la nomon FRUKTOĜARDENA. Kompreneble. Kial ĝi tamen ne havas tian nomon? Ĉar ĝi estus la unua tia? Ne, ne gravas, ke ĝi estus la unua restoracio kun tiel bizara nomo. Ne pro la timo antaŭ nekonvencieco. Ĉu tie ĉi oni devas timi la nekonvenciecon? Ĉi tie, kie la plej nekonvencia estas tio kio estas konvencia? Ho, ne, ĉi tie ankaŭ regas la konvencio – ja la konvencio regas ĉie, do ankaŭ ĉi tie; sendube la ĉi tiea konvencio estas alia, diferenca, mala, sed konvencio estas konvencio..... La restoracio ne povas nomiĝi FRUKTOĜARDENA, ĉar nun la antaŭa fruktoĝardeno estas nur ordinara ĝardeno. Kaj ĉi tie regas la konvencio de kongrueco, de taŭgeco, kaj ne de abstrakteco.... Same bone ĝi povus havi la nomon ĈEMARA – la maro ja estas tute proksime. Aŭ SUBĈIELA. Ĉar vi eniras, levas vian kapon kaj tra truoplena tegmento vi vidas la ĉielon..... La tegmento estas vere plena de truoj, plektita el branĉetoj kaj folioj. La planko herboza, pli malebena ol ebena, plena de vivaĵoj trudiĝemaj kaj timemaj, foje mordantaj kaj pikantaj, do legi kaj sidi ne estas tiom plezure kiom povus ŝajni ekvidinte abundajn tigojn kaj senbridemajn herbaĉojn, des pli ke ĉie embuskas dornozaj sovaĝaj rozujoj, kaj la grundo, sufiĉe argileca, neniam estas seka. Pli bone estus alporti kun si la faldeblan seĝon aŭ manĝi starante. La faldeblan tableton ni ne devas alporti, kvankam tio ne estas malpermesita – ĝi ne estas nepra, ĉar teon, kafon kaj aliajn trinkaĵojn varmajn kaj malvarmajn neniu ĉi tie al ni oferos, do ni povus nenion meti sur tian tableton, escepte nur se ni ludu kartojn deserte.... La restoracio estas plene memserva. Ĝi ne havas ankaŭ la kuirejon. Por kio la kuirejo, se ĉiuj manĝaĵoj pretiĝas mem. Kaj ne estas multaj. Estas tiom malmultaj, ke oni ne bezonas printi la menuon. Sufiĉas nur ĉirkaŭrigardi kaj elekti.

>>> Variaj pomoj ĵus plukitaj de arboj

>>> Prunoj ĵus plukitaj de arbo.

>>> Framboj ĵus plukitaj de arbusto.

>>> Nigra vino.

>>> Junaj juglandoj freŝe elŝeligitaj.