La plej bonaj ili estas
   komence de septembro, kiam ili estas
pli ol maturaj, tamen ankoraŭ ne tromaturaj.
 Tiam ili estas molaj, iomete sulkiĝintaj kaj la pulpo
 ene estas malhelflava aŭ helbruna.... Tiam ili estas plej
dolĉaj. Kio ne nepre signifas, ke ili estas la plej bongustaj.
 Por iuj ili sendube estas tiaj, por aliaj sendube ne, ĉar aliuloj
 preferas apenaŭ maturetajn prunojn, fruajn, malmolajn, verdajn ene,
 nedolĉajn sed acidajn.... Ambaŭ ne glimas. Kovras ilin grizblanka patino.
 Oni povas forviŝi ĝin far la fingro kaj tiam videbliĝas brilanta malhela
 violeco; kompreneble, pli brilaj estas la fruktoj pli junaj, malplimaturaj
– matureco neniam estas brila, matureco preferas malklarecon.... Sendube  
la plej bonaj fruktoj troviĝas surpinte. Por atingi ilin vi devus  
 transformi vin en birdo, aŭ forte skui la arbon, sed tiam vi    
devus protekti vin kontraŭ prunhajlo, kvankam ne multe,
ĉar  prunoj vin ne vundigos – prefere vi bedaŭros
 prunojn kiuj perdiĝos en densaj             
tufaĉoj de herboj.  <<<