La recepton donis iu geodeziisto kiu
alvenis mezuri Liberlandon. Tamen li
trovis ĝin nemezureblan. Surprize la
nemezureblecon ne kaŭzis kapturnon.
Mirigis lin abundeco kaj potenco de
grandegaj arbustoj de nigra sambuko.

Ĝi estis bongustega. Tre bongustega.
Iom simila al portovino... Aŭ Malaga
vino. Preskaŭ malvazio. Dolĉa. Tamen
ne dolĉega..... Peza. Tamen ne tro.
Densa. Sed ne gluema.... Aksamita.
Ho... Ĝi estis... Nur unu fojon.
Eble ĝi estos ankoraŭfoje. Iam.
Oni ne scias kiam... Oni
devas atendi pacience.
Neniam nervoze.











VINO EL NIGRA SAMBUKO