Jes, vere variaj.
Malnovaj varioj de pomoj, do tiuj
pli kaj pli malofte kultivataj, pli kaj pli malfacile troveblaj, pli kaj pli ofte konataj
nur el rakontoj kaj memoraĵoj, baldaŭ mitaj kaj legendaj, eĉ konsiderataj kiel fantaziaĵojn de fabelisto. Ĉi tieaj variaĵoj, do breditaj ĉi tie, nur ĉi tie troveblaj kaj tie jam ne, kaj baldaŭege jam ne troveblaj, ne kreskantaj ankaŭ ĉi tie, ĉar la pomujoj maljuniĝas, putras iliaj malaltaj trunkoj, pli kaj pli kliniĝas, kvazaŭ volus apogi sin, tuŝi la grundon per siaj branĉoj, enkreski ĝin, reveni al tera sino el kiu ili iam eliris. Varioj kun nomoj netradukeblaj. Varioj kun la
nomo tradukebla kaj vekanta veran scivolemon – paperpomo aŭ pomo papera. Vario sennoma,  
pomoj malhelruĝaj, bordozvinkoloraj,    
eĉ pli malhelaj, malmolaj sed rompeblaj
kaj kraketantaj, plenegaj de suko,
kun eteta noto de amaro...


Variaj
ankaŭ pro la tagtempo. 
Matenaj, ankoraŭ havantaj en si noktan malvarmon,   ofte kovritaj per gutoj  
de roso. Antaŭvesperaj, sunvarmigitaj, aŭ       malvarmetaj kvankam ne malvarmaj, ĉar kaŝitaj
ene de folia densaĵo. Postpluvaj....


Variaj pro loko de
pluko. Falintaj, aŭ tiuj kiuj
ne estis plukitaj, sed prenitaj desur la grundo, ekzemple tiuj kiuj ĵus falis, mem aŭ forskuitaj, kaj ankoraŭ neniuj skrapaĵoj,    krevaĵoj, batmakuloj, mordvundoj kaj bekvundoj videblas sur la     ŝelo. Tiuj plukitaj el plej      malaltaj branĉoj, do plej facile atingeblaj. Tiuj plukitaj el la  pinto de arbo, do tiuj plej     malfacile akireblaj, postulantaj riskan grimpadon, sed plej maturaj, plej belaj,
sunplenaj.



Variaj pro
jartempo. Antaŭ ĉio
someraj kaj aŭtunaj.
Apenaŭ ekmaturiĝantaj – do duraj, acidaj. Jam tromaturaj – ekzemple tromaturaj pomoj nomitaj paperaj, eble ĝuste pro tio, delikataj, vatecaj, lanugaj, kvazaŭ sensukaj, kun la pulpo ŝaŭmeca, pro tio iom sengustaj aŭ papergustaj, kaj pro tio amataj de iuj kaj malamataj de aliaj.....












VAR
IAJ<<
>>>